Fundamenta Krestomatio | Page 9

L. Zamenhof
la regxo, ke gxi tre al mi placxas!
--Tre agrable al ni! diris la ambaux teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj

komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente
auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj tiel
li ankaux faris.
Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili
cxiam ankoraux bezonis por la teksajxo. Ili cxion metis en sian propran
posxon, en la teksilon ne venis ecx unu fadeno, sed ili, kiel antauxe,
dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj.
La regxo baldaux denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi,
kiel iras la teksado kaj cxu la sxtofo baldaux estos preta. Estis kun li
tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed cxar
krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaux nenion povis vidi.
--Ne vere, gxi estas bela peco da sxtofo? diris la trompantoj kaj montris
kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.
--Malsagxa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne tauxgas
por mia bona ofico. Tio cxi estas stranga, sed almenaux oni ne devas
tion cxi lasi rimarki! Tiel li lauxdis la sxtofon, kiun li ne vidis, kaj
certigis ilin pri sia gxojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes,
gxi estas rava! li diris al la regxo.
Cxiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega sxtofo.
Nun la regxo mem volis gxin vidi, dum gxi estas ankoraux sur la
teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaux
la ambaux maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antauxe, li iris al la
ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per cxiuj fortoj, sed sen fadenoj.
--Nu, cxu tio cxi ne estas efektive belega? diris ambaux honestaj
oficistoj. Via Regxa Mosxto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj! kaj
cxe tio cxi ili montris sur la malplenan teksilon, cxar ili pensis, ke la
aliaj kredeble vidas la sxtofon.
--Kio tio cxi estas! pensis la regxo, mi ja nenion vidas! Tio cxi estas ja
terura! Cxu mi estas malsagxa? cxu mi ne tauxgas kiel regxo? tio cxi
estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, gxi estas tre bela, diris

tiam la regxo lauxte, gxi havas mian plej altan aprobon! Kaj li balancis
kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis
konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si,
rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol cxiuj aliaj; tamen
ili cxiam ripetadis post la regxo : ho, gxi ja estas tre bela! Kaj ili
konsilis al li porti tiujn cxi belegajn vestojn el tiu cxi belega materialo
la unuan fojon cxe la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega,
mirinda! ripetadis cxiuj unu post la alia kaj cxiuj estis tre gxojaj. La
regxo donacis al la ambaux trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon
de sekretaj teksistoj de la kortego.
La tutan nokton antaux la tago de la parado la trompantoj pasigis
maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Cxiuj povis vidi, kiel
okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la regxo. Ili faris
mienon, kvazaux ili prenas la sxtofon de la teksiloj, trancxadis per
grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine
diris : "nun la vestoj estas pretaj!"
La regxo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj
ambaux trompantoj levis unu manon supren, kvazaux ili ion tenus, kaj
diris : "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo!
kaj tiel plu. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo! oni povus pensi, ke
oni nenion portas sur la korpo, sed tio cxi estas ja la plej grava eco!
--Jes! diris cxiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, cxar nenio estis.
--Via Regxa Mosxto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn
vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Regxa Mosxto tie cxi antaux
la spegulo vestos la novajn.
La regxo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaux ili
vestas al li cxiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaux estis pretigitaj;
kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaux ili ion alligas--tio cxi
devis esti la trenajxo de la vesto--kaj la regxo sin turnadis kaj returnadis
antaux la spegulo.
--Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! cxiuj kriis. Kia
desegno, kiaj koloroj! gxi estas vesto de granda indo!

--Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via
Regxa Mosxto en la parada irado! raportis la cxefa ceremoniestro.
--Nu, mi estas en ordo! diris la regxo. Cxu gxi ne bone sidas? Kaj
ankoraux unu fojon li turnis sin antaux la spegulo, cxar li volis montri,
ke li kvazaux bone observas sian ornamon.
La cxambelanoj, kiuj devis porti la trenajxon de la vesto, eltiris siajn
manojn al
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 162
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.