Fundamenta Krestomatio | Page 7

L. Zamenhof
botisto faras botojn kaj sxuojn.-- La lignisto vendas lignon,
kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn kaj aliajn lignajn
objektojn.--Sxteliston neniu lasas en sian domon. --La kuragxa maristo
dronis en la maro.--Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple
transskribas paperojn.--Ni havas diversajn servantojn : kuiriston,
cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston. --La ricxulo havas multe
da mono.--Malsagxulon cxiu batas.--Timulo timas ecx sian propran
ombron.--Li estas mensogisto kaj malnoblulo.-- Pregxu al la Sankta
Virgulino.
27.
Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj.--En nia lando
sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.--Tuj post la hejto la forno estis
varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du horoj gxi estis
nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma.--En
somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.--Li sidas apud la tablo
kaj dormetas.--Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al nia
domo.--Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton.-- Kun bruo oni
malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveluris en la korton.--Tio cxi
estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.--Grandega hundo metis sur min
sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.--Antaux nia
militistaro staris granda serio da pafilegoj. --Johanon, Nikolaon,
Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas
Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux Nikcxjo aux
Nicxjo); Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo aux Vilcxjo
aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo).
28.
En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson kaj
purigis la veston.--Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de
honto.--Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la
edzigxo; la edzigxa soleno estos en la nova pregxejo, kaj la edzigxa
festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.--Tiu cxi maljunulo
tute malsagxigxis kaj infanigxis.--Post infekta malsano oni ofte
bruligas la vestojn de la malsanulo.--Forigu vian fraton, cxar li
malhelpas al ni.--Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj

volis sxin edzinigi kun alia persono.--En la printempo la glacio kaj la
negxo fluidigxas--Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana.-- Li
venigis al si el Berlino multajn librojn.--Mia onklo ne mortis per natura
morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de
neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la
radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.--Mi ne pendigis mian
cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon,
kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto.--Sidigu vin
(aux sidigxu), sinjoro!--La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe
batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.
29.
En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn.--La pafado
dauxris tre longe.--Mi eksaltis de surprizo.--Mi saltas tre lerte. --Mi
saltadis la tutan tagon de loko al loko.--Lia hierauxa parolo estis tre
bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.--Kiam vi ekparolis, ni
atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis.--Li
kantas tre belan kanton.--La kantado estas agrabla okupo.--La diamanto
havas belan brilon.--Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma
cxielo.--La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu
oni pregxas, estas pregxejo.--La kuiristo sidas en la kuirejo.--La
kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon. --Magazeno, en kiu oni
vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo;
skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo;
tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas
cigaringo.--Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj
bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.--En
la kandelingo sidis brulanta kandelo.--En la posxo de mia pantalono mi
portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi portas paperujon; pli
grandan paperujon mi portas sub la brako.--La rusoj logxas en Rusujo
kaj la germanoj en Germanujo.
30.
Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.--Vitro estas rompebla
kaj travidebla.--Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.--Via parolo estas
tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute

nelegeble.--Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos helpi al
vi.--Li rakontis al mi historion tute ne kredeblan.--Cxu vi amas vian
patron?--Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.-- Mi kredeble ne
povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux
gastojn.--Li estas homo ne kredinda.--Via ago estas tre lauxdinda.--Tiu
cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda.-- Lia edzino estas tre
laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj
kriema.--Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte cxe la plej
malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la
koleron kaj li tute ne estas vengxema.--Li estas tre kredema : ecx la plej
nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li
tuj kredas.--Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.--Sablero
enfalis en mian okulon.--Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi
ne trovos sur lia
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 162
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.