kronometro," mi diris.
Perry kapneis--strange mienis liaj okuloj.
"Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis.
Kune ni elpasxis kaj ekstaris, silente rigardante pejzagxon samtempe
groteskan kaj belan. Antaux ni malalta kaj ebena strando etendigxis al
silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj
insuletoj punktis la akvosuprajxon--kelkaj el ture altega, nuda, granita
rokajxo--aliaj ornamitaj per splenda garnajxo de tropikaj plantoj,
miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj floroj.
Malantaux ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj
filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro.
Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj
subkreskajxoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj brancxoj.
Cxe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran buntecon de
sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la ombroj cxio
sxajnis funebre malluma kaj malgaja.
Kaj sur cxion la tagmeza suno disjxetis tra la sennuba cxielo siajn
varmradiojn.
"Kie sur la Tero ni estas?" mi demandis, turnante min al Perry.
Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo
klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis.
"David," li diris, "Mi ne estas tute certa, ke ni estas sur la Tero."
"Kion vi diras, Perry?" mi kriis. "Cxu eble ni mortis kaj eniris la
paradizon?"
Turnigxante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo, kiu
elstaris el la tero malantaux ni.
"Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans la
Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion--gxi certe ne povus iri
en la cxielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis alian mondon
ol tiun de nia gxisnuna vivo. Se ni ne estas sur la Tero, ni ja povas
kredi, ke ni estas en gxi."
"Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan insulon de
la Antiloj," mi sugestis.
Perry denove skuis sian kapon.
"Ni scios pli poste, David," li respondis, "kaj intertempe, ni esploru la
marbordon--ni eble trovos indigxenon, kiu informos nin."
Dum ni marsxis laux la strando, Perry penseme rigardadis la akvon.
Estis evidente, ke li luktas kontraux grandega enigmo.
"David," li diris subite, "Cxu vi rimarkas ion strangan pri la horizonto?"
Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzagxo hantis min ek de la
unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco--tute mankis horizonto!
Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendigxis la maro, kaj el la
akvo videbligxis etaj insuloj, el kiuj la malproksimaj etis kiel makuletoj;
sed cxiam fone de tiuj estis la maro, tiel ke, lauxsxajne, ni rigardas
supren al la plej malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, cxio
nebuligxis en la foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu
montris la kurbigxon de la terglobo for de la vidlinio.
"Mi ekkomprenas gravan aferon," dauxrigis Perry, elposxigante sian
horlogxon. "Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la dua
horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super ni. Kaj
kie gxi estas nun?"
Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankoraux en la sama
loko--en la centro de la cxielo. Kaj kia suno! Mi apenaux rimarkis gxin
antauxe. Gxi estis almenaux trioble pli granda ol la suno, kiun mi gxis
tiam konis, kaj gxi sxajnis tiel proksima, ke vidante gxin, oni kredis sin
kapabla tusxi gxin per etendo de la brako.
"Je Dio, Perry, kie ni estas?" mi demandis. "Cxio cxi incitas miajn
nervojn."
"Mi kredas povi diri kun plena certeco, David," li ekparolis, "ke ni
estas--" sed li ne parolis plu. De malantaux ni cxe la borveturilo, venis
la plej tondra teruriga mugxo, kiu iam trafis miajn orelojn. Unumense,
ni turnigxis por vidi tion, kio eligis tiun timigan bruegon.
Se ankoraux restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la
vidajxo, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis gxin. El la arbaro
venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Gxi estis gxuste tiel
granda kiel la plej granda elefanto, kaj gxiaj antauxpiedoj estis armitaj
per fortikaj ungegoj. Gxia nazego pendis preskaux futon sub gxia
malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro. Densaj, hirtaj haroj kovris la
gigantan korpon.
Terure mugxante, gxi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi
turnigxis al Perry por proponi, ke ni eble sercxu pli agrablan
restadejon--evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, cxar li estis jam cent
pasxojn for, kaj cxiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la distancon.
Neniam antauxe mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la maljuna sinjoro
posedas.
Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbrancxigxis al la maro,
ne malproksime de la loko, kie ni antauxe staris, kaj cxar la fortega
besto, kiu tiom ekvigligis Perry, dauxre proksimigxis al mi, mi
postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis evidente,
ke la enorma besto, kiu nin ekcxasis, ne posedas korpon tauxgan por
rapida kurado, do sxajnis al mi necese nur atingi la arbojn

Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.