ridetis kaj
fermis la okulojn.
"Adiaux, Perry, kaj bonsxancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed mi
luktis kontraux tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis morti.
Unu horon mi batalis kontraux la kruele proksimigxanta morto, kiu
atakis min de cxiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la
trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno, kaj
dum iom da tempo tio vivtenis min. Versxajne unu horon post la
senkonsciigxo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos dauxrigi la
neegalan lukton kontraux la neeviteblo.
Per mia lasta flagretanta konscio mi mehxanike turnigxis al la
distancometro. Gxi montris veturitan distancon de precize kvincent
mejloj--kaj tiam la granda masxino subite ekhaltis. Cxesis la tondra
klakado de la rokajxo retrojxetata tra la spaco inter la ekstera blendo
kaj la interna cilindro. La furioza turnigxado de la giganta borilo
evidentigis, ke gxi libere funkciadas en aero--kaj tiam min fulmobatis
alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis super ni. Tiam mi
ekmemoris, ke gxi direktigxis supren, de kiam ni trapasis la glacian
tavolon. Ni turnigxis en la glacio kaj poste kuris supren al la terkrusto.
Dank' al Dio! Ni estis ekster dangxero!
Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn
dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro
realigxis--fluego da fresxa aero versxigxis en la feran kajuton. Tiu ago
lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion.
Subnotoj
[2] sxtato en la nord-oriento de Usono.
[3] 1 mejlo = 1,61 km.
[4] 1 futo = 0,304 m.
[5] 1 colo = 2,54 cm.
[6] [farenhejta] grado: 32 F. = 0 C.; 212 F. = 100 C.
[7] jardo: 0,917 m.
[8] Andover: urbeto en la nordorienta usona sxtato Massachusetts
havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.
2-a cxapitro
STRANGA MONDO
Mi estis senkonscia apenaux pli ol momenton, cxar kiam mi
plongxofalis de la trabo, al kiu mi krocxigxis, mi koliziis kun la planko
de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min.
Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj
antaux la sojlo al savigxo. Desxirante lian cxemizon, mi metis mian
orelon al lia brusto. Mi preskaux ekploris pro trankviligxo--lia koro
batis tute konstante.
Cxe la akvorezervujo mi trempis mian posxtukon kaj vigle frapis gxin
kelkfoje kontraux liaj frunto kaj vizagxo. Post momento li min
rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kusxis
grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide
reordigxis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno.
"David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion
signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?"
"Gxi signifas ja, ke ni reatingis la suprajxon de la Tero, Perry," mi kriis,
"sed mi ne scias gxuste kie. Mi ankoraux ne malfermis la pordon. Mi
estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi preskaux maltrafis
vian savigxon!"
"Vi diris, ke ni reatingis la suprajxon, David? Kiel tio povas esti? Dum
kiom da tempo mi estis senkonscia?"
"Ne longe. Ni turnigxis en la glacia tavolo. Cxu vi ne memoras la
subitan turnigxon de niaj segxoj? Ek de tiam la borilo estis super ni
anstataux sub ni. Ni ne rimarkis gxin tiam, sed nun mi gxin memoras."
"Cxu vi diras, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, David? Ne eblas. La
borveturilo ne povas turnigxi, se io ne devojigas la nazon. Se io
devojigus la nazon--iu ekstera forto aux rezisto--la stirilo movigxus
reage. La stirilo tute ne movigxis ek de nia starto, David. Vi scias tion."
Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turnigxadis en la aero, kaj
ampleksaj kvantoj da aero versxigxis en la kajuton.
"Ne eblas, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaux
scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris gxin, cxar jen ni
estas, denove sur la suprajxo de la Tero, kaj nun mi eliros por eltrovi
gxuste kie."
"Prefere atendu gxis la mateno, David--versxajne estas noktomezo
nun."
Mi ekrigardis la kronometron.
"La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojagxis, do estus
noktomeze nun. Sed malgraux tio mi intencas rigardi la benitan cxielon,
kiun revidi mi ne plu auxdacis esperi," kaj tion dirinte, mi levis la
riglostangojn de la interna pordo kaj svingis gxin malferme. La
interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi devis
forsxoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo.
Post mallonga tempo mi forigis suficxe da grundo kaj rokajxo al la
planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj
malantaux mi, kiam mi jxetis gxin malferme. Gxia supra duono estis
super la tersuprajxo. Kun surprizita mieno mi turnigxis kaj alrigardis
Perry--hela taglumo estis ekstere!
"Sxajnas, ke iel fusxigxis aux niaj kalkuloj aux la

Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.