suficxe
malproksime antaux gxi por povi forgrimpi de la dangxero sur iun
grandan brancxon, antaux ol gxi alvenos.
Malgraux nia dangxera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze
rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifugxi en la malsuprajn
brancxojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la
arbotrunkoj estis nudaj--almenaux cxe tiuj arboj, kiujn Perry provis
suprengrimpi, cxar la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj
arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel rapide
kiel granda kato, sed cxiufoje li refalis de la trunko teren, kaj post cxiu
tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian sxultron al la
proksimigxanta bestego, samtempe eligante timplenajn kriojn, kiuj
ehxis tra la morna arbaro.
Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi
atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur gxi, manon super
mano. Li jam preskaux atingis la plej malaltan brancxon de la arbo, el
kiu pendis la grimpoplanto, kiam gxi sxirigxis pro lia pezo, kaj li
barakte falis antaux miajn piedojn.
Lia malbona sxanco ne plu amuzis min, cxar la besto jam tro proksimis
al ni. Kaptante Perry je la sxultro, mi starigis lin per unu tiro, kaj
rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile cxirkauxteni
per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel eble, kaj tiam mi
lasis lin al sia sorto, cxar ekrigardo super mian sxultron montris, ke la
terura besto jam preskaux atingis min.
Mi savigxis nur pro la grandeco de la besto. Gxia grandegeco faris gxin
tro lanta por povi konkuri kontraux la viglo de miaj junaj muskoloj, do
mi kapablis salti flanken, antaux ol la malvigla menso de la besto povis
redirekti gxin al mia postsekvo.
La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifugxu en la
brancxojn de arbo kelkajn pasxojn for de tiu, en kiu Perry trovis
havenon.
Cxu mi diris, ke mi sendifekte rifugxis? Tiam mi kredis, ke ni estas tute
ekster dangxero, kaj ankaux Perry tion kredis. Li levis sian vocxon
pregxe, por danki Dion pri nia savigxo, kaj li jxus finis ian peanon de
danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen averto gxi
bauxmis malantaux li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj etendis siajn
timinde armitajn piedojn gxis la brancxo, sur kiu li kusxis.
Gxian samtempan mugxon preskaux tute dronis la timokrio de Perry,
kiu preskaux enfalis la fauxkan busxegon sub si, cxar li tiel subite
ekimpetis por foriri de la dangxera brancxo. Kun profunda sopiro de
trankviligxo mi vidis lin sendifekte atingi pli altan brancxon.
Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro.
Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antauxpiedoj, gxi tiris tiun
malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la tuta
nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed
konstante, la trunko komencis kurbigxi al la bestego. Colon post colo, li
suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forklinigxis de sia
vertikala pozicio. Perry alkrocxigxis, klakigante siajn dentojn pro
teruro. Pli kaj pli alten en la klinigxantan kaj svingigxantan arbon li
grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto ekklinigxis teren.
Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj. Jen
gxi uzis ilin por gxuste tiu celo, por kiu la naturo destinis ilin. La
bradipsimila estajxo estis plantmangxulo, kaj por nutri sian korpegon
gxi bezonis forsxiri la foliaron de tutaj arboj. Kial gxi atakis nin, estis
facile klarigeble, se oni premisis temperamenton tiel malbelan kiel cxe
la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed cxion cxi ni pensis nur poste. En
tiu momento mi tro timegis pro Perry por pensi pri io alia ol rimedo por
savi lin de la jam tiel proksima morto.
Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta besto, do
mi faligis min el mia folioza rifugxejo, celante nur unu aferon: logi la
atenton de la estajxo for de Perry suficxe longe por ebligi, ke la
maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude staris multaj,
kiujn ecx la grandega forto de tiu giganta monstro ne povus klini.
Kiam mi alterigxis, mi prenis falintan brancxon el la implikita amaso,
kiu kovris la teron en tiu gxangaleca arbaro, kaj saltinte nevidita
malantaux la vilan dorson, donis al la bestacxo grandegan baton. Mia
plano efikis kiel magio. Pro la antauxa malrapideco de la besto mi
neniel antauxvidis la mirindan lertecon, kiun gxi nun montris. Gxi
cxesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj, samtempe
svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke gxi rompus cxiun
oston de mia korpo, se gxi frapus min: sed bonsxance, mi turnigxis kaj
fugxis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato sur la ture altan dorson.
Kiam gxi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri laux la
rando de la

Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.