la distancometro. Gxi montris veturitan distancon de precize kvincent mejloj--kaj tiam la granda masxino subite ekhaltis. Cxesis la tondra klakado de la rokajxo retrojxetata tra la spaco inter la ekstera blendo kaj la interna cilindro. La furioza turnigxado de la giganta borilo evidentigis, ke gxi libere funkciadas en aero--kaj tiam min fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis super ni. Tiam mi ekmemoris, ke gxi direktigxis supren, de kiam ni trapasis la glacian tavolon. Ni turnigxis en la glacio kaj poste kuris supren al la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster dangxero!
Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro realigxis--fluego da fresxa aero versxigxis en la feran kajuton. Tiu ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion.
Subnotoj
[2] sxtato en la nord-oriento de Usono.
[3] 1 mejlo = 1,61 km.
[4] 1 futo = 0,304 m.
[5] 1 colo = 2,54 cm.
[6] [farenhejta] grado: 32 F. = 0 C.; 212 F. = 100 C.
[7] jardo: 0,917 m.
[8] Andover: urbeto en la nordorienta usona sxtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.
2-a cxapitro
STRANGA MONDO
Mi estis senkonscia apenaux pli ol momenton, cxar kiam mi plongxofalis de la trabo, al kiu mi krocxigxis, mi koliziis kun la planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min.
Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj antaux la sojlo al savigxo. Desxirante lian cxemizon, mi metis mian orelon al lia brusto. Mi preskaux ekploris pro trankviligxo--lia koro batis tute konstante.
Cxe la akvorezervujo mi trempis mian posxtukon kaj vigle frapis gxin kelkfoje kontraux liaj frunto kaj vizagxo. Post momento li min rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kusxis grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide reordigxis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno.
"David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?"
"Gxi signifas ja, ke ni reatingis la suprajxon de la Tero, Perry," mi kriis, "sed mi ne scias gxuste kie. Mi ankoraux ne malfermis la pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi preskaux maltrafis vian savigxon!"
"Vi diris, ke ni reatingis la suprajxon, David? Kiel tio povas esti? Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?"
"Ne longe. Ni turnigxis en la glacia tavolo. Cxu vi ne memoras la subitan turnigxon de niaj segxoj? Ek de tiam la borilo estis super ni anstataux sub ni. Ni ne rimarkis gxin tiam, sed nun mi gxin memoras."
"Cxu vi diras, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, David? Ne eblas. La borveturilo ne povas turnigxi, se io ne devojigas la nazon. Se io devojigus la nazon--iu ekstera forto aux rezisto--la stirilo movigxus reage. La stirilo tute ne movigxis ek de nia starto, David. Vi scias tion."
Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turnigxadis en la aero, kaj ampleksaj kvantoj da aero versxigxis en la kajuton.
"Ne eblas, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaux scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris gxin, cxar jen ni estas, denove sur la suprajxo de la Tero, kaj nun mi eliros por eltrovi gxuste kie."
"Prefere atendu gxis la mateno, David--versxajne estas noktomezo nun."
Mi ekrigardis la kronometron.
"La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojagxis, do estus noktomeze nun. Sed malgraux tio mi intencas rigardi la benitan cxielon, kiun revidi mi ne plu auxdacis esperi," kaj tion dirinte, mi levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis gxin malferme. La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi devis forsxoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo.
Post mallonga tempo mi forigis suficxe da grundo kaj rokajxo al la planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj malantaux mi, kiam mi jxetis gxin malferme. Gxia supra duono estis super la tersuprajxo. Kun surprizita mieno mi turnigxis kaj alrigardis Perry--hela taglumo estis ekstere!
"Sxajnas, ke iel fusxigxis aux niaj kalkuloj aux la kronometro," mi diris. Perry kapneis--strange mienis liaj okuloj.
"Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis.
Kune ni elpasxis kaj ekstaris, silente rigardante pejzagxon samtempe groteskan kaj belan. Antaux ni malalta kaj ebena strando etendigxis al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj insuletoj punktis la akvosuprajxon--kelkaj el ture altega, nuda, granita rokajxo--aliaj ornamitaj per splenda garnajxo de tropikaj plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj floroj.
Malantaux ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro. Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj subkreskajxoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj brancxoj. Cxe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.