Ce la koro de la tero | Page 5

Edgar Rice Burroughs
mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia cerbo plenigxis de vanaj bedauxroj. Mi rememoris plurajn farojn el mia pasinteco, pro kiuj mi felicxus havi kelkajn jarojn pli por regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazajxon en la Latin Commons cxe Andover[8], kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la fornon--kio preskaux mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaux--sed kial maltrankviligxi? Mi estis baldaux mortonta kaj pagonta por tiaj aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam suficxis, por ke mi anticipu tion, kio venos. Se plialtigxus la temperaturo kelkajn gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion.
"Kion montras la metroj nun, David?" la vocxo de Perry interrompis miajn malgajajn pensojn.
"90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis.
"Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, cxu ne?"
"Kaj cxu tio iel helpos nin?" mi regrumblis.
"Sed mia amiko," li dauxrigis, "cxu tiu temperaturo nenion signifas al vi? Gxi ne altigxis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!"
"Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo elcxerpigxos, cxu gravos, cxu la temperaturo estas 153-grada aux 153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la sensxangxa temperaturo ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas antauxvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne esperi pri io bona, almenaux gxis nia morto--kiam ni ne plu bezonus esperon por esti felicxaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do mi gxin akceptis.
Cent mejlojn subtere la temperaturo jam falis al 152,5 gradoj. Kiam mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min cxirkauxpremi.
Ek de tiam, gxis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante malpliigxis. Baldaux gxenis min la malvarmeco, kiu igxis same netolerebla kiel la antauxa varmego. Kiam ni atingis la profundecon de ducent kvardek mejloj, preskaux sveniga amoniaka haladzo atakis niajn nazojn, kaj la termometro registris -10 gradojn. Preskaux du horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, gxis proksimume 245 mejloj sub la tersuprajxo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio, kie la hidrargo rapide altigxis gxis nulo. Dum la postaj tri horoj ni trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al -10 gradoj.
Malrapide gxi altigxis denove, gxis ni konvinkigxis, ke ni fine proksimigxas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la hidrargo altigxis. Perry jam cxesis kanti kaj nun pregxis.
Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliigxanta varmeco sxajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol gxi vere estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata kolono de hidrargo, gxis je 410 mejloj gxi montris 153 gradojn. En preskaux senspira strecxeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn.
153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia tavolo. Cxu nun gxi denove haltos, aux cxu dauxros la senkompata altigxo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaux malplenaj. Kio restis el la karega oksigeno, apenaux suficxis por vivteni nin dum 12 horoj. Sed cxu tiam ni ecx vivos? Cxio sxajnis al mi nekredebla.
Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon.
"Perry!" mi vokis. "Perry! Gxi falas! Gxi falas! Estas 152 gradoj denove!"
"Ahx!" li kriis. "Kion gxi povus signifi? Cxu eble la kerno de la Tero estas malvarma?"
"Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti kian ajn morton, nur ne tian."
Malsupren, malsupren falis la hidrargo, gxis gxi indikis la saman temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersuprajxo, kaj tiam ni subite eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua. Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon. Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturnigxon, kaj miaj membroj igxis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia segxo. Li skuis sin kaj denove rektigxis. Tiam li turnigxis al mi.
"Adiaux, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis kaj fermis la okulojn.
"Adiaux, Perry, kaj bonsxancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed mi luktis kontraux tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis morti.
Unu horon mi batalis kontraux la kruele proksimigxanta morto, kiu atakis min de cxiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno, kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Versxajne unu horon post la senkonsciigxo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos dauxrigi la neegalan lukton kontraux la neeviteblo.
Per mia lasta flagretanta konscio mi mehxanike turnigxis al
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 59
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.