Ni utiligis novan principon, kaj per gxi ni donis al masiva peco de sxtalo la potencon de dekmil viroj. La estingigxo de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la Tero la eltrovajxojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa konstruo de la masxino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la eternaj fajroj de la centro de la Tero."
Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviligxis pri nia propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo almenaux nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala kaj terura.
"Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian cxagrenon per malalta kaj firma vocxo.
"Ni povus halti cxi tie kaj morti de sufokigxo, kiam malplenigxos niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "aux ni povus dauxrigi antauxen kun la eta espero, ke ni baldaux suficxe devojigos la borveturilon el gxia vertikala pozicio, por ke ni iru laux la arko de granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersuprajxo. Se ni sukcesos je tio antaux ol atingi la tre altan temperaturon de la interno, ni eble savigxos. Laux mia opinio, povas esti unu sxanco de sukceso kontraux kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos--se ni dauxrigos antauxen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto."
Mi ekrigardis la termometron. Gxi montris 110 gradojn. Kaj dum ni parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de la Tera krusto.
"Ni dauxrigu, do," mi respondis. "Kun cxi tiu rapideco baldaux venos la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la masxino estos tiel alta, Perry. Cxu vi sciis?"
"Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, cxar mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia generatoro. Sed mi kredis, ke ni movigxos po proksimume kvincent jardojn[7] hore."
"Kaj ni movigxas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li, rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero, Perry?" mi demandis.
"Ekzistas preskaux tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis. "Oni taksas gxin je tridek mejloj, cxar la interna varmeco, kiu pliigxas po proksimume unu gradon je cxiu sesdek- aux sepdekfuta profundigxo, suficxus por fandi la plej fandimunajn substancojn je tiu distanco sub la tersuprajxo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se gxi ne estas tute solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi povas elekti."
"Kaj se gxi montrigxos solida?" mi demandis.
"Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona okazo suficxos nia fuelo por tri- aux kvartaga veturado, dum ne restos aero pli ol tri tagojn. Ambaux, do, ne suficxos por sendangxere travojagxi okmil mejlojn da roko al la antipodo."
"Se la krusto estas suficxe dika, ni fine haltos inter sescent kaj sepcent mejloj sub la tersuprajxo; sed dum la lastaj cent kvindek mejloj ni estos kadavroj. Cxu gxuste?" mi demandis.
"Tute, David. Cxu vi timas?"
"Mi ne scias. Cxio okazis tiel subite, ke sxajne nek vi nek mi komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita gxis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la sxoko estis tiel granda, ke gxi multe obtuzigis niaj sentojn."
Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altigxis pli malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam penetris gxis preskaux kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj li ridetis.
"Almenaux ni frakasis unu teorion," li diris nur, kaj tiam li denove komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi auxdis piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de amatoro kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry.
Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazaux mi provus svingi la Teron mem. Je mia propono Perry malsxaltis la generatoron, kaj kiam ni haltis, mi denove supermezure elversxis mian tutan forton por movi la ilon ecx la dikecon de haro--sed la klopodo estis tiel senfrukta kiel tiu farita dum nia plenrapideca veturo.
Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris kaj ni denove ekplongxis malsupren en la eternecon po sep mejlojn hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaux gluitaj al la termometro kaj la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altigxis, kvankam la 145-grada temperaturo estis preskaux neeltenebla en la mallargxaj limoj de nia metala malliberejo.
Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu bedauxrinda vojagxo, ni jam boris gxis profundeco de 84 mejloj, kie la hidrargo montris 153 gradojn.
Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis cxerpi ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataux blasfemi, li nun kantis--mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damagxas lian psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.