Aliaj Tempoj | Page 5

Edith Wharton
mangxcxambro kiam Suzino vespermangxis cxe
sxi."
"Nu, cxu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la lauxeble plej bona
pruvo ke la tempoj sxangxigxis?"
"Jes, jes, mi scias." Sxi antauxenklinigxis el sia sofo-angulo, fiksante
sian rigardon sur lian magran amikeman vizagxon kiu brilis malklare
sur sxin tra sxiaj larmoj. "Se tio veras, gxi--gxi mirindegas. Sxi diras ke
Leilino nepre felicxadas. Sxajnas ke angxelo kvazaux rondiradis
levante tombosxtonojn kaj la enterigitoj remarsxadas kaj la vivantoj ne
ektimas antaux ili."
"Vio iom pravas," li konsentis.
Sxi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontrauxdirekte al li
laux la longa perspektivo de la lampfrangxitaj stratoj kiujn superpendis
sxiaj fenestroj.
"Mi povas kompreni kiom felicxa vi devas esti," li komencis post iom
da tempo.
Sxi turnigxis al li impete. "Jes, jes. Mi estas felicxa. Sed aldone mi
estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antauxe mi ne okupis grandan
spacon en la mondo. Sed nun--kie estas starangulo por mi? Ho, cxar mi
jam komencis min konfesi, kial ne dauxrigi? Diri tion al vi levas
tombosxtonon de sur mi! Vi vidu, antaux cxi tio, Leilino bezonis min.
Sxi estis malfelicxa kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskaux

neniam ni priparolis tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam
traspertis la saman okazintajxon, ecx gxis ties plej suba fecxo, sxin
helpis. Kaj helpis min sxia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novajxo
pri sxia edzinigxo, mia unua pensado estis tio ke eble nun sxi bezonos
min ecx pli, ke sxi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub
mia tuta cxagreno kusxis arda gxojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj
mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen
mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino sxajnas esti forpreninta
de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi
kapablas senti."
"Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis sxin
mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?"
"Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi
sukcesos trafi 'Utopion' kaj versxajne mia dua kablogramo malfruigxis
kaj kiam sxi gxin ricevis, sxi jam invitis kelkajn personojn gastigxi cxe
sxi en dimancxo--unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi
gxojas ke ili tuj konsentis iri cxe sxi sed kompreneble mi preferintus
esti sola kun sxi."
"Tial, cxu vi dauxre intencas iri tien?"
"Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Rigxfildo kun si gxis lundo
kaj Leilino sendis mesagxon informantan ke mi rajtas iri tien se mi
deziras kaj ke mi ne devas pripensi sxin. Sed mi scias kiom sxi
malkontentigxus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretigxos pro
tio ke sxi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, sxi ne insistos
ke mi venu. Sed se ili ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj
kompreneble, se ili bonvolas iri cxe Leilino, tio devas signifi--"
"Kompreneble, mi gxojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis
abrupte. Li starigxis kaj transiris al sxi, prenante sxian manon per unu
el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li komencis--
* * * * *
La sekvintan matenon, en la trajno, tra cxiuj ceteraj interluktantaj

pensadoj en la menso de S--rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de
tio kion Franklin Ido deziris diri al sxi.
Li jam deziris diri tion, sxi sciis, apartan pasintan fojon kiam, preskaux
ok jarojn antauxe, hazarda renkontigxo en la fino de pluva auxtuno cxe
senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj en malkutima
apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune, prunteprenis cxiu la
librojn kaj jxurnalojn de la alia, pasigis la longajn malvarmetojn
vesperojn apud la fajro en la malklara lamplumo de sxia eta
pecxpinsalono kaj mirinde kontentigis sxin lia cxeesto kaj fandigxis
malmolaj glaciejoj de sxia personeco kaj sxi konsciis ke kiam li foriros
sxi tion bedauxros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto, en sia
stranga malrekta maniero, li lasis sxin kompreni ke dependas de sxi cxu
li restu. Sxi memoris ankoraux tiun sendorman nokton kiun sxi pasigis
post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri kompensi lian
lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi kialojn por lin
konvinki? Sxi ne toleris la ideon permesi ke li taksu sxin malpli
afekciita, malpli inklina pri li ol sxi estas. La malavareco de lia amo
meritis ke sxi gxin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi al li kion sxi
sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al li tion kio estis
sur sxiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis kion tio faris al unu
viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera." La senparola
malatento pri sxia pasinteco estis la medio en kiu vivis ilia amikeco kaj
sxi ne povis subite, al li el cxiuj viroj, komenci paroli pri si kiel
kulpinta virino en teatrajxo. Iel, tempofine, sxi
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 18
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.