Aliaj Tempoj | Page 4

Edith Wharton
malprecize, primeditis tion dum
momento, tiam demandis, kun sxajna malrilato, "Kion diris Leilino
kiam vi skribis ke vi alvenos?"
"Sxi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, cxar tio
estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso."
"Nu, tial, tio pruvas ke sxi ne timas la Pursxojn."
Sxi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi
scias--oni neniam timas."
Li metis sian manon sur la sxian kun gesto de kompreno kaj kompato.
"Vi vidos, vi vidos," li diris.
Ombro plilongigxis laux la ferdeko antaux ili kaj stevardo ekstaris tie,
transdonante Markoni-gramon.
"Ho, nun mi ekscios!" sxi proklamis.
Sxi malfermis sxirgeste la mesagxon, tiam gxin faligis surgenuen,
silente metante la manojn sur la paperon.

La demando de Ido sxin ekvigligis: "Cxu cxio bonfartas?"
"Ho, cxio ege bonfartas. Nepre. Sxi ne povas alveni sed sxi sendas
Suzinon Sufernon. Sxi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera
silento sxi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi
bezonas klarigon!"
Sxi sentis atingi sxin la heziteman rigardon de Ido. "Sxi estas en la
kamparo, cxu?"
"Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambaux
sendas amon.' Cxu vi ne komprenas? La kompatinda karulino ne povas
alfronti tion."
"Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Cxu vi intencas aliri sxin tujege?"
"La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiauxvespere. Sed mi
veturos per la unua morgauxmatena trajno." Sxi meditis momenton.
"Eble tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Sxi
renkontos min cxedoke kaj mi veturigos sxin rekte al la hotelo kun mi."
Dum sxi evoluigis tiun planon, sxi spertis la senton ke Ido ankoraux
sxin rigardas, penseme, ecx seriozege. Kiam sxi finparolis, li restis
senparola dum momento. Tiam li diris, preskaux ceremonie: "Se via
interparolado kun Frauxlino Suferno ne dauxras gxis tro malfrua horo,
cxu mi rajtas alveni vin viziti post gxi? Mi vespermangxos cxe mia
klubo kaj mi telefonos al vi je cxirkaux la deka, se vi permesos. Mi
survojigxos morgauxmatene, cele al Cxikago, por negocoj, kaj placxus
al mi ekscii, antaux mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi,
pri kio mi jam antauxcertas."
Li parolis kun timida zorgo kiu, ecx por la maltrankvilaj perceptoj de
S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan. Eble
la faligo de la barilo de silentemeco antauxe ilin disapartiginta nun
liberigis cxe ambaux nesuspektitajn emociojn. La tono de lia peto
afekciis sxin kurioze kaj malstrecxis la fortan premon de sxiaj timoj.
"Ho, jes, bonvolu alveni!" sxi diris, starigxante. La grandega minaco

kiu estis Nov-Jorko pligrandigxis nun, nanigante, sub longaj etendajxoj
da enbataligitaj masonadoj, la vastan ferdekon sur kiu sxi staris kaj
cxiujn estuletojn kiujn gxi veturigis. Unu el tiuj, drivante pli proksime,
prenis la formon de sxia servistino, sekvata de stevardoj portantaj
valizojn, kaj signalanta al sxi ke estas la horo subferdekigxi. Dum ili
descendis al la cxefa ferdeko, la homamaso sxin balais kontraux la
sxultron de S-rino Lorino Bulgxero, kaj sxi auxdis la ambasadorinon
alvoki al iu, super la cxagrenita cxapelmaro: "Mi ege bedauxras! Tio
multe placxintus al mi sed mi promesis pasigi dimancxon cxe kelkaj
geamikoj en Lenokso."
II
La klarigo de Suzino Suferno finigxis nur post la deka horo kaj sxi jxus
foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka
tradicio, sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis
kondukite en la salonon de S-rino Lidkoto.
Li antauxenpasxis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al
sxi la manon, sxin rigardis dum momento sen paroli.
"Cxio bonfartas," li proklamis tiam.
S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Cxio
sxangxigxis. Ecx Suzino sxangxigxis. Kaj vi scias gxis kiom Suzino
reprezentis antauxe la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko
malaperis, sxajne. Sxi parolis en la plej mirinda maniero. Sxi klakigas
la fingrojn pri la Pursxoj. Sxi diris al mi--al mi--ke cxiu virino rajtas
esti felicxa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Sxi kulpigis
min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas
konvencia! Sxi kvazaux eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la
sekreto kaj surportis brocxon kiun donacis al sxi Vilburo Barklejo!"
Franklino Ido sidigxis en la fotelo kiun sxi antauxensxovis por li sub la
elektra lustro. Li malantauxenjxetis la kapon kaj ridis. "Kion mi diris al
vi?"
"Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino,

sxi kutimas interesigxi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble sxi opinias
devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino."
"Sed sxi ne kontrauxstaris malkasxe, cxu ne? la mondon por vi? Sxi ne
klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, cxu?"
S-rino Lidkoto kapneis, ankoraux ridetante. "Ne. Suficxis kontrauxstari
mian familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu sxin
frekventi min kaj preskaux necesis ke sxi sin desinfektu post cxiu vizito.
Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke sxiaj
filinoj descendu al la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 18
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.