Aliaj Tempoj | Page 3

Edith Wharton
ke sxi--ke
ili--estas ie cxe li."
"Ho, cxe Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, cxu ne? Sed certe sxi
alvenos la urbon por vin renkonti."
Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildigxis sxia propra malkomforto
kaj subite, antaux ol scii kion sxi intencas fari, sxi ekhipotezis: "Povas
esti ke ne placxas al sxi intermiksigxi kun homoj."
Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksigxis sur la malrapide fluantan

akvon, turnigxis sur sia segxo por rigardi sian kunulinon.
"Kiu? Cxu Leilino?" li diris kun nekredema rido.
S-rino Lidkoto rugxigxis gxis sia senkolorigxinta hararo kaj repaligxis.
"Necesis al mi multe da tempo--por alkutimigxi al gxi," sxi diris.
Lia rigardo kompatigxis milde, "Miaopinie, vi ekscios"--li pauxzis
sercxante tauxgan vorton--"ke la situacio estas alia nun--nepre pli
facila."
"Jen pri kio mi scivolas--jam ekde nia survojigxo." Nun sxi nepre
intencis paroli. Sxi pliproksimigxis, pro kio iliaj brakoj intertusxigxis
kaj sxi rajtis mallauxtigi la vocxon gxis nura murmurado. "Vi vidu, mi
cxion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio kaj
Siamo por tiu longa vojagxo min senigis je leteroj dum sinsekvaj
semajnoj. Kaj sxi ne deziris informi min antaux la vojagxo. Ho, tion mi
komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema sxi estis
cxiam por mi, kiel sxi strebis indulgi min. Kaj sxi sciis, kompreneble,
en kia horora mensostato mi estos. Sxi sciis ke mi dezirus ekhasti
tujege gxis sxi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial sxi havigis al mi
neniam ajnan indicon pri io ajn kaj sxi ecx sukcesis silentigi la busxon
al Suzino Suferno--vi scias ke Suzino estas tiu aparta familiano kiu
tenas min en sciado pri cxehejmaj okazintajxoj. Mi gxis nun ne
komprenas kiel sxi malebligis ke Suzino informu min. Sed tion sxi faris.
Kaj sxia unua letero--tiu kiun mi ricevis en Bankoko--diris nur ke la
afero finplenumigxis--la eksedzigxo, mi voldiras--kaj ke en la sekvonta
tago mem sxi klopodos--nu, mi supozas ke ne utilis atendi. Kaj li
sxajne kondutis kiel eble plej bone, dezirinte edzigxi kun sxi tiom
kiel--"
"Kiu? Cxu Barklejo?" li helpis sxin. "Mi diru ke jes! Nu kion vi
supozas--?" Li sin interrompis. "Li estos sindona por sxi, mi vin
certigu."
"Ho, kompreneble. Mi certas pri tio. Li skribis leteron al mi--vere
belegan leteron. Sed tiajxo trudas peze al la sindono de tia viro. Mi ne
certas ke Leilino konscias--"

Denove Ido auxdigis sian etan trankviligan ridon. "Mi ne certas ke
konscias vi. Ili bonfartas."
Tio estis la sama frazo kiun aplikis al la nekonata "Leilino" la juna
virino sidanta en la apuda segxo kaj gxia reveno sur la lipoj de Ido
rugxigis la vangojn de S-rino Lidkoto je fresxa kuragxo.
"Placxus al mi ekscii precize kion vi volas diri. La du junaj virinoj
sidantaj apud mi--tiuj surportantaj la mirindajn cxapelojn--parolis en la
sama maniero."
"Kio? Cxu pri Leilino?"
"Pri iu Leilino. Mi imagis ke povas temi pri la mia. Kaj pri la socio,
gxeneralmaniere. Cxiuj iliaj amikinoj sxajne eksedzinigxis. Iuj el ili
sxajne anoncas novan fiancxinigxon antaux la oficiala plenumo de sia
eksedzinigxo. Unu el ili--sxi nomigxis Mabelino--se mi bone
komprenis, sxia edzo eksciis ke sxi celas eksedzinigxi disde li kiam li
rimarkis novan fiancxinigxringon sur sxia fingro."
"Nu, vi vidas ke Leilino faris cxion 'lauxregule', kiel diras la Francoj,"
respondis Ido.
"Jes. Sed cxu tiuj homoj agadas en sociaj rondoj? Cxu tiuj homoj pri
kiuj parolas miaj najbarinoj?"
Li kuntiris la sxultrojn. "Necesus al arbitracikomisiono multe da
kunsidoj por determini la limojn de la hodiauxa socio. Sed almenaux ili
estas en Nov-Jorko, kaj tie vi ne estas. Vi estas pli kaj pli for de gxi."
"Sed me revenis tien plurajn fojojn por viziti Leilinon." Sxi hezitis kaj
rigardis kontrauxdirekten. Tiam sxi eligis malrapide: "Kaj neniam mi
rimarkis--la plej etan sxangxon--en--en mia aparta situacio--"
"Ho," li diris mallauxde, kaj sxi tremetis, timante esti tro dirinta. Sed
jam forpasis la horo kiam tiaj skrupuloj kapablis sxin bremsi. Necesis
ekscii kie sxi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulgxero ankoraux
malagnoskas min," sxi eligis kun embarasita rido.

"Cxu vi certas? Eble vi malagnoskis sxin. Se ne nun, eble en pasinta
tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la
unua, vi atingas nenion. Jen kio dauxrigas tiom da kvereloj."
La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realajxoj. "Sed
la Pursxoj," sxi diris, "la Pursxoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel
multnombraj kaj cxiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris la
familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas
kontrauxstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto da
apartaj amikoj. La Pursxoj neniam pardonos Leilinon por sxia foriro
disde Horaco. Nu, lia patrino kontrauxstaris lian edzigxon kun sxi
pro--pro mi. Sxi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de
ilia mielmonata vojagxo al Euxropo. Kaj nun sxi diros ke okazis laux
mia ekzemplo."
Sxia kunulo, karesante la barbon
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 18
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.