tiu-ci malnova landlima urbo Majenco. Mi
elcerpis ciun distrigrimedon. Mi konas la vocon de ciu horlogo kiu
anoncas kaj la sonon de ciu sonorilo kiu sonoras en la loko. Mi scias
precize en kiu sekundo auskulti la unuan ekbaton de la Prusa tamburo
kiu alvokas la garnizonon al la paradejo, au je kiu horo atendi la foran
muzikon de la Austria militbando. Ciuj tiuj finestigis lacigaj por mi. Ec
la bone konata promenpasaro de mia kuracisto dum li lauiras malrapide
la koridoron, efektivigante kuracadon en la grincado mem de siaj suoj,
ne plu estigas placan interrompon al la monotonio de mia apartamento.
Dum iom da tempo mi entreprenis carmi la lacigajn horojn lernante la
Germanan lingvon sub la estrado de Katarino, la bela filineto de mia
gastiganto. Baldau tamen mi konsciis ke ec la Germana ne havas
sufican forton por kontentigi malviglajn orelojn kaj la konjugado de la
verbo ich liebe povus senpotencigi, kiel ajn rozkoloraj estu la gin
eldirantaj lipoj.
Mi deziris legi sed mia menso malkonsentis koncentrigi. Mi kontrolis
volumon post volumo sed ilin forjetis kun malplezuro. "Nu, tial," diris
mi tempofine, senesperigite, "se mi ne kapablas legi libron, mi verku
unu." Neniam ekkonceptigis pli bonsanca ideo. Tuj gi havigis al mi
okupigon kaj distrigon. Verki libron konsiderigis en malnovaj tempoj
kiel labora kaj malfacila entrepreno, car oni nomis "verko" la plej
sengravecan elpensajacon kaj la mondo parolis kun miro kaj pietato pri
"la laboro de la sagemuloj". Tiujn aferojn oni pli bone komprenas
hodiau.
Danke al la plibonigoj okazigitaj en ciuj specoj de fabrikado, la
librofara arto jam sin konigis ec en siaj plej malaltnivelaj detaletoj. Ciu
estas autoro. La senokupuloj skribacas foliantojn por pasigi la tempon.
Junaj gentlemanoj jetverkas paron da dozavoj dum la pauzintervaloj de
la sportsezono. La junulino estigas sian volumaron kun la sama facilo
kun kiu sia avino fabrikis aron da segmalsuprajoj.
Tial ankau mi eksentis la deziron verki libron kaj la legonto konscios
facile ke kontentigi la deziron ne estis malfacila afero. Mi sercfosis
mian tekon kaj serckontrolis inter miaj memorajoj tiujn svebantajn
materialojn kiujn homo kutime kolektas vojagante, kaj mi ilin arangis
en ci-tiu verketo.
Car mi konscias ke ni vivas en rakontdira kaj rakontlega epoko kaj ke
la mondo satas instruigi pere de apologio, mi kunresumas en kelkajn
rakontojn la lecionojn kiujn placus al mi transdoni. Povas esti ke ili ne
havas distripovon, malsame kiel la rakontoj kiujn raportas multaj el
miaj samepokuloj. Tamen mi alttaksas ilin pro la solida moralajo kiun
enhavas ciu el ili. Eblas ke tio ne videblas en la unuaj legmomentoj sed
la leganto certe konscios pri tio ilin finleginta. Mi preferas sanigi la
mondon per mildaj aliigajoj, ne per perfortaj dozoj. Efektive, necesas
ke la malsanulo neniam konsciu pri tio ke li prenas dozon. Mi lernis
almenau tion rezulte de miaj spertoj submane de la estimata Hipokrato
de Majenco.
Mi ne favoras tial tiujn nudvizagajn rakontojn portantajn siajn
moralajojn sursurface, fiksrigardantajn senpere la vizagon de la leganto.
Ili suficas por forturni la ofendigeman leganton. Tute kontraue, mi ofte
kasis mian moralajon, kamuflante gin laueble plej multe per sukerajoj
kaj spicajoj por ke, dum la ordinara leganto auskultas kun malfermita
buso fantom- au amrakonton, li ricevu en la gorgon solidan
moralecboluson tien ruzensovitan sen iam konscii pri la ruzo.
Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj autoro cerpas
siajn rakontojn, ne certante cu gi rajtas nek gis kiu punkto ilin fidi, mi
informu ke Aventuro de la Germana Studento, au la lasta parto de gi,
bazigas sur anekdoto transdisponigita al mi el, lauraporte, Franclingva
fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis gin, ke Angla
autoro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis
tamen presitan ekzempleron au de la unua au de la dua. Kelkaj
cirkonstancoj de Aventuro de la Mistera Pentrajo kaj de Rakonto de la
Juna Italo estas svagaj memorajoj pri anekdotoj rakontitaj al mi antau
kelkaj jaroj sed mi ne scias el kiuj fontoj mi ilin akiris. Aventuro de la
Juna Pentristo inter la banditoj prunteprenigis preskau entute de autenta
manuskripta rakontajo.
Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en ci-tiu verko, kaj efektive pri miaj
rakontoj generale, mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna
vojaganto. Mi iom legis, audis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo
tial plenas je multegaj diversajoj. Kiam mi vojagas, tiuj heterogenaj
temoj miksigas en mia menso, same kiel vestajoj miksigas en malbone
pakita ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi ne
certas cu mi legis, audis au revis gin. Kaj mi ciam dubas pri kiom el
miaj propraj rakontoj mi rajtas kredi.
Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona
deziro, kaj preter cio, kun bona humoro, la kolektajon kiu ci-tie
prezentigas. Se finestigas malbonaj la rakontoj per kiuj mi vin provizas,
almenau ili finestigas mallongaj.
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.