kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia
kruda vestajaro kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj
cekalkane baldau atentigis la tavernajn politikistojn. Ili cirkauamasigis
lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de kapo al piedo. La oratoro
alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis "por kiu partio
li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa stulteco. Alia malalta sed
aktiva uleto altiris lian brakon kaj leviginte piedpinten, demandis
apudorele "cu li estas Federalisto au Demokrato?" Same kiel antaue
Ripo ne sukcesis kompreni la demandon. Scisajna sinadmira maljunulo,
surportante deklivangulan capelon, malfermis vojon tra la homamaso,
dum la trapasado perkubute situigante apartajn homojn dekstra- kaj
maldekstraflanken. Sin ekstariginte antau Van-Vinklo, arkiginte unu
brakon, ripoziginte la alian sur sian lambastonon, samtempe dum liaj
akravidaj okuloj kaj akrangula capelo kvazau penetris la animon mem
de la reveninto, li demandis gravtone "kio lin alvenigis al la elekto
kunportantan pafilon sursultre kaj postsekvatan de kanajlaro kaj cu li
celas estigi tumulton en la urbo?"
"Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla
pacema viro, denaska ci-lokano, lojala servanto de la rego, Dio benu
lin!"
La cirkauantoj eligis generalan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono!
Rifuginto! Forigu lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la
sinadmiranto surportanta la oblikvangulan capelon repacigis la
spektantaron kaj, dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis al
la nekonata kulpinto kial li tien alvenis kaj kiun li sercas? La
kompatindulo deklaris humile ke li nepre ne celas estigi malbonon,
alveninte nur serce de kelkaj najbaroj antaue frekventintaj la tavernon.
"Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu."
Ripo pensegis momenton, tiam demandis: "Kie estas Nikolao Vedero?"
Estigis iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza
fajfsona voco. "Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis antau
dek ok jaroj! Antaue en la pregeja tombo vidigis ligna tombosignajo
informanta pri li sed poste ankau tiu putris kaj foriris."
"Kie estas Bromo Ducero?"
"Ho, li soldatigis komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de la
atako ce Stona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekestiginta
cebaze de Antonio-Nazo. Mi ne scias. Li neniam revenis."
"Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?"
"Ankau li soldatigis, generaligis grandhonore, kaj nun postenulas en
Kongreso."
La koro de Ripo mortumis kiam li priaudis la malfelicigajn sangojn
okazintajn en lia hejmvilago kaj ce liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola
en la mondo. Ankau lin mistifikis ciu respondo car temis pri grandegaj
tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj: milito, kongreso, Stona Kabo.
Mankis al li sufice da kurago por demandi informojn pri ceteraj amikoj
kaj malespere li kriegis: "Cu neniu konas Ripon Van-Vinklon?"
"Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas
Ripo Van-Vinklo tie for, sin apogante kontrauarben."
Ripo rigardis kaj vidis akuratan duoblajon de si en la epoko kiam li
surgrimpis la monton: versajne tiel pigran kaj certe tiel malbone
vestitan. Nun la kompatindulo entute konsternigis. Li pridubis sian
propran identecon: cu li estas si mem, cu li estas aliulo? Meze de tiu
konsternigo la deklivangul-capelulo demandis kiu li estas kaj kio estas
lia nomo?
"Dio scias!" li ekkriis, sen daura penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi
estas iu alia. Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta
en miaj suoj. Hierauvespere mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj
oni sangis mian pafilon kaj cio sangigis kaj mi sangigis kaj nun mi ne
plu scias kiel mi nomigu nek kiu mi estu!
La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi,
palpebrumi gravmiene, bateti la fingrojn kontraufrunten. Oni proponis
flustravoce sekurigi la pafilon cele al malhelpi la maljunulon sin
malbonfartigi. Audinte tiun proponon la sinadmiranto surportanta la
sensimetrian capelon iom haste retirigis.
En tiu grava momento fresvizaga belforma virino sin antauensovumis
tra la homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. Si portis en la
brakoj diketan infanon kiu, ektiminte pro la aca aspekto de la
grizbarbulo, ekploregis. "Silentu, Ripo!" si kriordonis. "Silenton, mi
petas, stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo de la infano,
la maniero de ties patrino, la tono de sia voco, cio aktivigis en lia
menso sinsekvon da memorajoj. "Kio estas via nomo, estimata
bonvirino?" li petis.
"Gudito Gardenjero."
"Kaj la nomo de via patro, kio gi estis?"
"Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomigis sed jam forpasis
dudek jaroj ekde kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam
poste reaudigis novajojn pri si. Lia hundo hejmenrevenis sen li. Cu li
sin mortpafis, cu Indianoj lin forkaptis, pri tio neniu certas. Mi estis
tiam nur knabineto."
Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis gin kun
hezita voco.
"Kie estas via patrino?"
"Ho, si mortis antau nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze
de kverelo kun Nov-Anglia kolportisto."
Almenau tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto
viro ne plu kapablis sin reteni. Li cirkaubrakis kaptomode sian filinon
kaj sian infanon. "Mi estas via patro!"
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.