sia aparta speco
de frenezio. La popolamaso tamen jugis S-ron Huperon preterripara
genanto. Li ne sukcesis promenadi laustrate kun iu ajn mensa trankvilo
tiom li konsciis ke afablaj kaj timidaj homoj flankenturnigos por lin
eviti dum alihumoraj homoj sin devigos sin jeti obstaklocele sur lian
vojon. La malafableco de tiuj lastaj necesigis ke li rezignu pri sia
kutima krepuskohora piedirado al la tombejo, car kiam li sin apogis
penseme sur la enirpordegon, ciam de malantau la tombostonoj vizagoj
spione rigardetis lian nigran vualon. Cirkauiris onidiraja fablajo lau kiu
alpelis lin tien la fiksrigardoj de la mortintoj. Malgojigis lin gisfunde de
lia bonvola koro observi kiel la infanoj forfugis antau lia alveno,
interrompante siajn plej gajajn ludojn ec kiam lia melankolia figuro
ekvidigis ankorau fordistance. Ilia instinkta timego sentigis al li pli
forte ol iu ajn alia kialo tion ke prelernatura hororo interteksigis kun la
fadenoj de la nigra krepo. Verdire, lau generala publika raportado, lia
propra antipatio pri la vualo estis tiel granda ke li neniam volonte pasis
antau spegulo nek klinigis por trinki el trankvilsurfaca fonto por ke en
ties paca sino li ne sin ektimigu. Tia konduto kredindigis la
flustradirajojn lau kiuj la konscienco de S-ro Hupero lin torturas pro iu
granda krimo tro horora por ke li entute kasu gin au gin aludu alie ol
malklare. Tial, de malantau la nigra vualo, nubo ruligis en la helan
sunbrilon, dubasencajo pri peko au malgojo kiu cirkauvolvis la
kompatindan pastoron kaj malhelpis ke amo au kompato iam lin atingu.
Oni diris ke fantomo kaj demono kunagis kun li tie. Kun internaj
tremegoj kaj eksteraj teruroj li piediradis seninterrompe en gia ombro,
palpsercante malhele en sia animo au spektante ekster si tra tiu perilo
kiu malgojigis la tutan mondon. Ec la senlega vento, lau onikredado,
respektis lian timigan sekreton kaj neniam flankenblovetis la vualon.
Tamen bonhomo S-ro Hupero daure ridetis malfelice al la palaj vizagoj
de la mondeca homamaso dum li preterpasis.
Inter ciuj siaj malbonaj influoj, la nigra vualo estigis tiun solan bonan
rezulton: gi faris el ties portanto ege efika pastoro. Pere de sia mistera
emblemo--car ne estis alia sajna kauzo--li farigis ege potenca viro super
animoj angorantaj pro peko. Liaj konvertitoj ciam lin estimis kun
aparta timego sia, afirmante, kvankam nur figure, ke, antau ol li
kondukis ilin al ciela lumo ili eniris ce li malantau la nigra vualo.
Efektive, gia malhelo scipovigis lin kompati ciujn senlumajn
tendencojn. Morantaj pekintoj alvokis lautvoce S-ron Huperon kaj
malkonsentis finspiradi gis kiam li alvenis, malgrau tio ke kiam li
antauenklinigis por flustri konsolajojn, ili ektremegis pro la vualita
vizago tiel intime alproksimiginta ilian. Tiaj estis la teruroj de la nigra
vualo ec kiam la morto nudigis lian vizagon. Havante nur la malutilan
celon rigardi lian figuron, car estis malpermisite ekvidi lian vizagon,
fremduloj vojagis longajn distancojn por partopreni en la Di-servoj de
la pregejo. Sed multaj ne sukcesis forlasi la kunvendomon sen antaue
ektremegi! Foje, dum la estrado de Guberniestro Belcero, la instancoj
invitis S-ron Huperon deklami la elektopredikon. Kovrite de sia nigra
vualo, li staris antau la cefadministristo, la konsilio, kaj la
reprezentantoj kaj estigis tiel profundan efekton ke poste la
legproponojn de tiu jaro karakterizis la tuta malgojo kaj la plena pieco
de nia plej frua prapatra rego.
Tiumaniere S-ro Hupero pasigis longan vivon; senriproca pri siaj
eksteraj agoj, tamen envolvita en mornaj suspektoj; afabla kaj amema,
tamen ne amata kaj iom timata; homo staranta aparte disde aliaj homoj,
evitata kiam tiuj estas bonsanaj kaj felicaj, sed ciam alvokata por tiujn
helpi en horoj de morta angoro. Dum la jaroj daure forpasis, fatigante
siajn negojn sur lian zibelkoloran vualon, li akiris kromnomon inter
ciuj Nov-Angliaj pregejoj kiuj komunakorde lin nomumis Patro Hupero.
Preskau ciuj komencepokaj pregejanoj liaj, estante jam mezagaj kiam li
alvenis, nun delonge forpasis, forbalaite okaze de funebraj ceremonioj
siaj. Unuan pregejanaron li havis en la pregejo, duan pli homabundan
en la pregeja tombejo. Kaj nun, laborinte tiel malfruhore en la vesperon
de sia vivo, kaj plenuminte sian laboron tiel altkvalite, bona Patro
Hupero nun ekrajtis mallacigi.
Pluraj homoj videblis en la ombrita kandellumo de la mortocambro de
la maljuna kleriko. Samsangajn parencojn li ne havis. Tamen ceestis la
eventon la dece serioza, kvankam senemocia, kuracisto, dezirante nur
mildigi la lastajn dolorojn de la paciento kiun li ne scipovis savi. Ankau
spektadis la scenon la diakonoj kaj ceteraj eminente piaj anoj de la
pregejo. Aldone videblis Lia Pastora Sinjora Mosto Klarko, de
Okcident-Vilago, juna kaj fervora religiulo haste alrajdinte tien por
pregi apud la lito de la moranta predikisto. Partoprenis en la afero
ankau la flegistino, nenia komerce dungita servanto pri morto, sed
virino kies trankvila kareco jam de longe dauris en sekreteco, en soleco,
meze de la malvarmo de multago, kaj ne pereus ec en la mortohoro.
Kiu ajn alia? Elizabeto! Kaj tie kusis sur la mortokuseno la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.