Tri Noveloj | Page 4

Washington Irving
lau mallarga ravineto, versajne la seka fluejo de montotorento.
Dum ili suprengrimpis Ripo audis de tempo al tempo longajn ruligantajn sonoradojn, kvazau foran tondradon, sendube elfontintajn profundan ravinon au fendegon situantan inter altaj rokoj gis kiuj ilia malfacila irvojo ilin kondukis. Li pauzis momenton, supozante gin la murmurado de unu el tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj altamontare, tiam antaueniris. Trapasinte la ravinon ili atingis amfiteatroaspektan valeton cirkauatan de perpendikularaj klifegoj preter kies randoj pendigis siajn brancojn sursuprajaj arboj, rezulte de kio la vojaganto nur malofte ekvidis eretojn da blua cielo kaj klara vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo kaj lia kuniranto penadis silente car, kvankam la helpanto scivolemis ekscii por kiu celo la nekonato entreprenis porti alkoholajbarelon lau la sovaga monto, tiulasta tamen havis iom strangan kaj malkompreneblan manieron kiu estigis miron kaj bremsis interkonigon.
Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj mirigajoj. Sur centra ebenejo aro da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vestigis en kurioza pasintepoka modo. Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn jakojn; aliaj preferis senmanikajn jakojn kaj kunportis longajn trancilojn en siaj zonoj; preskau ciuj elmontris ampleksajn gisgenuajn pantalonojn, konforme al la jam anoncita modo de la gvidanto.
Strangaj estis ankau la mienoj. Unu havis grandan kapon, largan vizagon kaj etajn porkajn okulojn. Alia vizago sajnis konsisti entute el nazo kaj kronigis per blanka sukerbloksimila capelo ornamita de eta ruga kokvosto. Ciuj surportis barbojn malsamformajn kaj -kolorajn.
Unu el tiuj sajnis esti la estro. Dika, maljuna sinjoro kun veterbatita vizago, li surportis lacitan jakon, largan zonon kun mallonga kurbiginta glavo, altan kronhavan capelon kun plumo, rugajn strumpojn kaj altkalkanumajn suojn ornamitajn de kokardoj. La tuta ludantaro memorigis Ripon pri la figuroj aperantaj en malnova Flandra pentrajo pendanta en la salono de Pastoro Van-Sajko, la vilaga pregejestro, kunportita el Nederlando epoke de la koloniado.
La plej stranga aspekto de la afero, lau Ripo, estis tio ke, kvankam la ludantoj versajne distrigis, ili elmontris la plej seriozajn mienojn kaj estigis la plej misteran silenton, farigante la plej malfelica festantaro kiun li iam vidis. Interrompis la silenton de la okazajo nenio krom la bruo de la kugloj kiuj, ruligante, ehis laumontare kiel mugantaj tondrojkrakoj.
Kiam Ripo kaj lia kuniranto atingis ilin, subite tiuj cesis ludi kaj fiksrigardis la novalvenintojn kun tiel statumaniera senmovigo kaj tiel strangaj, krudaj, senentuziasmaj mienoj ke la koro de Ripo sanceligis en lia brusto kaj liaj genuoj intermarteligis. Lia kunulo nun malplenigis la bareleton je ties enhavajo, elversante tiun en grandajn flakonojn kaj indikante pergeste ke Ripo ilin disdonu al la ludantaro. Temante kaj tremante, li obeis. Tiuj trinkis la alkoholajon en nepra silento, tiam reaktivigis sian ludadon.
Iompostiome malpligrandigis la miro kaj anksieco de Ripo. Li ec kuragis, kiam neniu lin rigardis, gustumi la trinkajon kiu, li ekkonsciis, havis preskau la saman saporon kiel bonkvalita Holando-Gino. Li estis denaska soifulo kaj baldau ne rezistis al la tento denove trinki. Unu cerpo invitis ceteran kaj li ripetis tiel ofte siajn vizitojn al la flakono ke tempofine liaj sensoj superfortigis, liaj okuloj nagumis en la kapo kiu gradon post grado antauenklinigis gis kiam finfine li profunde ekdormis.
Vekiginte, li konsciis situi sur la sama verda altajo de kie li unuafoje ekvidis la maljunulon suprengrimpadi el la valeto. Li frotis la okulojn: matena suno brilis; la birdoj saltetis kaj kvivitis; aglo radflugis supre, alfrontante puran montozefiron. "Certe," pensis Ripo, "mi ne dormis ci-tie la tutan nokton!" Li ekmemoris la antaudormajn okazintajojn: la strangulon kun la alkoholajbareleto; la montoravinon; la sovagan retirigejon inter la rokoj; la veaspektan kugloludantaron; la flakonon. "Ho, tiu flakono! Tiu abomena flakono!" pensis Ripo. "Kiun senkulpigajon mi rakontu al Sinjorino Van-Vinklo?"
Li cirkaurigardis, sercante sian pafilon, sed anstatau pura, bonoleita birdofusilo li trovis malnovan musketacon lin apudkusantan: rustotavolo kovris gian paftubon, gia seruro forfalis, gian fuston vermoj elmangis. Li nun suspektis ke la seriozmienaj festintoj de la montaro lin prisercis kaj, dozinte al li fortan alkoholajon, forstelis lian pafilon. Aldone, Lupo malaperis sed eblas ke gi forvagis casante sciuron au perdrikon. Li fajfvokis la hundon kaj kriegis gian nomon, sed la entrepreno entute senrezultigis. La ehooj resonigis liajn fajfojn kaj kriegojn sed alvenis nenia hundo.
Li elektis reviziti la scenejon de la pasintvespera kapriolado, kaj renkontonte tie restintan distriginton, informigi ce tiu pri siaj pafilo kaj hundo. Ekstariginte por survojigi, li sentis rigidon en la artikoj kaj malfacilecon en sia irkapablo. "Ci-tiuj montaraj litoj ne konvenas al mi," pensis Ripo, "kaj se tiu ludaventuro spertigos al mi reumatismon, Sinjorino Van-Vinklo min pagigos altpreze."
Iom malfacile li atingis la valeton kaj trovis la ravinon lau kiu li kaj lia kunulo suprengrimpis la antauan vesperon. Surprizege, monta rojo nun fluis saume malsupren lau la ravino, saltante de roko al roko, plenigante la valeton je babilumaj murmuradoj. Li sukcesis tamen suprengrimpaci lau ties bordoj, antauenpenigante tra densajoj de betulo, sasafraso kaj hamamelido, foje stumblante au implikigante en la sovagaj vitoj spiraligintaj siajn buklojn au cirojn de arbo al arbo kaj
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.