Tri Noveloj | Page 3

Washington Irving
benko staranta antau malgranda gastejo ornamita per rugvanga portreto pri Lia Rega Mosto Georgo la Tria. Tie ili kutimis sidi subombre daure de longa senzorga somertago, parolante senentuziasme pri vilagaj klacajoj au rakontante senfinajn dormigajn anekdotojn pri nenio. Sed valorintus statistan salajron la bonsanco auskulti la profundajn diskutojn okazintajn fojfoje kiam malnova jurnalo hazarde atingis iliajn manojn pere de preterpasinta vojaginto. Kiel solene ili auskultis ties enhavajon trenparole deklamatan de Deriko Van-Bumelo, la lernejestro, eleganta, lerta vireto kiu alfrontis tute sentime la plej gigantajn vortojn de la vortaro. Kaj kiel sage ili kunmeditadis pri publikaj eventoj jam okazintaj antau pluraj monatoj.
La opiniojn de tiu konsilio entute estris Nikolao Vedero, vilaga patriarko kaj mastro de la gastejo antau kies pordo li sidis de la mateno gis la nokto, movigante nur suficadistance por resti sub la ombro de granda arbo kaj eviti sin sunbruligi. Efektive, la najbaroj scipovis kalkuli la taghoron lau liaj movoj tiel akurate kiel lau sunhorlogaj indikoj. Vere estas ke preskau neniam li audigis parolante, preferante fumi sencese sian pipon. Liaj adeptoj tamen (car ciu granda homo havas siajn adeptojn) komprenis lin bonege kaj sukcesis ekscii liajn opiniojn.
Kiam malplacis al li legata au rakontata temo, lauoniobserve, li fumis la pipon arde kaj eligis mallongajn, oftajn, kolerajn blovajojn. Se la temo tamen placis al li, li enspiris la fumon malhaste kaj trankvile, gin elblovante en malpezaj serenaj nubetoj. Foje, forprenante la pipon elbuse, lasante la bonodoran vaporon kirligi cirkaunaze, li kapjesis solene en signo de nepra aprobo.
El tiu sekurejo tamen Ripon tempofine forpelis lia megera edzino, subite interrompinte la trankvilon de la kunveno kaj mallaudinte ties anojn. Nek tiu eminentulo Nikolao Vedero scipovis eviti la langobatadon kiun trudis al li la terura diablino, kondamne dirante ke la gastejestro respondecas pri la senokupeco de sia edzo.
La kompatindan Ripon preskau entute malesperigis la afero. Lia sola rimedo eskapi bienan laboron kaj edzinan kriadon estis enmanigi la pafilon kaj forvagi en la arbaron. Tie li kutimis sidigi arbobaze kaj dividi la enhavajon de sia dorsosako kun Lupo kiun li kondolencis kiel kunviktimon de persekutado. "Estimata Lupo," li diris, "via mastrino hundovivigas vian vivon. Sed ne maltrankviligu pri tio, kara kunajo. Daure de mia vivado neniam mankos al vi apudstaranta amiko!" Lupo vostojesis, enrigardis sopire la mastran vizagon kaj, se eblas al hundoj senti kompaton, mi opinias sincere ke tiu plenkore kunspertis la emocion.
Okaze de longa, bela, autuntaga vagpromenado tiuspeca, senkonscie Ripo surgrimpis unu el la plej altaj partoj de Katskila-Montaro kie li okupigis pri sciurcasado, sia plej satata sportentrepreno, kaj la silentaj solecejoj ehis kaj reehis lian pafilbruadon. Anhelante, laciginte, li sin malsuprenjetis malfru-posttagmeze sur verdan teraltajon, kovritan de montara herbaro, situantan sur klifeg-rando. Tra interarba malfermajo li povis superspektadi tutan malsuprekusantan pejzagon etendigantan trans multajn mejlojn da fertilaj arbaroj. Li vidis fordistance la sinjoran Hudsonon, movigantan ege, ege malsupre de li lau sia silenta sed mosta fluvojo, elmontrantan reflekton de purpura nubo au velon de malhasta boateto haltinta por dormpauzo diversloke sur gia vitrobrila surfaco, tiam malaperantan finfine en la blua altajaro.
Aliflanke li enrigardis profundan, sovagan, solecan, dikvilan abismon kies fundon plenigis falintaj kliferoj kaj kiun apenau atingis la reflektitaj radioj de la subiranta suno. Dum kelke da tempo Ripo restis kusante, primeditante tiun vidajon. Iompostiome la vespero antauenvenis. La montoj komencis jeti siajn longajn bluajn ombrojn trans la valojn. Prikonsciinte ke la cielo noktigos jam longe antau ol li povos atingi la vilagon, li suspiris fortasone, antaupensante pri la teruroj kiujn estigos por li rea renkontigo kun Sinjorino Van-Vinklo.
En la momento kiam li eke entreprenis malsupreniri li audis malproksiman vocon kriegi: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Li cirkaurigardis sed nenion vidis krom korvo fluganta solece trans la monton. Opiniante ke lin trompis iu fantazio, li forturnigis cele denove al malsupreniri kiam li reaudis tra la silenta vesperaero la saman kriadon: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!"
Samtempe Lupo hirtigis la dorsan hararon kaj, graulante mallaute aliris kaurante la mastran flankon, enrigardante time la valeton. Nun Ripo sentis ekregi lin malprecizan anksiecon. Li rigardis maltrankvilege en la sama direkto kaj ekvidis strangan figuron suprenvenadi labore lau la rokaro, antauenklinigante sub la pezo de iu surdorsa sargo. Surprizis Ripon vidi homan estajon en tiu soleca kaj malfrekventata ejo. Supozante tamen ke temas pri samregionano bezonanta helpon li hastis malsuprengrimpi por apogi tiun.
Alveninte pli proksime li ec pli surprizigis pro la malkutima aspekto de la nekonato. Tiu estis malalta kvadratformulo havanta dikan vepran hararon kaj grizigintan barbon. Li vestigis lau la antikva Nederlanda modo, surportante senmanikan veston cirkauligitan cetalie kaj plurajn gisgenuajn pantalonojn (el kiuj la ekstera estis ege ampleksa) ornamitajn lauflanke per butonvicoj kaj cegenue per stofpufajoj. Li portis sursultre pezan bareleton, lausajne plenigitan je alkoholajo, kaj pergeste invitis Ripon alproksimigi kaj kunsubteni la sargon. Kvankam iom timida kaj malfidante la novan konaton, Ripo konsentis kun sia kutima entuziasmo kaj, reciproke apogante unu la alian, ili suprengrimpis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.