Tri Ceteraj Noveloj | Page 5

Mark Twain
patro kaj li ne hezitas elmontri sian malgxojon. Antauxe oni ne petis lian opinion pri io ajn kaj kiam li sciigis gxin senpete, gxi estis senvalora. Gxi havas ankoraux tiun difekton, tamen cxiuj petas gxin kaj gxin aplauxdas. Kaj li mem partoprenas en la aplauxdado, cxar mankas al li auxtenta diskreteco kaj abunda takto. Li malaltigis la karakteron de nia tuta tribo. Antauxe gxi estis honesta kaj vireca gento. Nun gxi konsistas el mizeraj hipokritoj, moligitaj per servitudo. En la profundego de mia koro mi abomenas cxiujn milionulajn vivmanierojn! Nia tribo estis antauxe ordinara simpla gento kiun kontentigis la ostaj fisxhokoj de iliaj gepatroj. Nun avareco ilin konsumas kaj ili volonte sin senigus je cxiu sento pri honoro kaj honesteco por havigi al si la malnobligantajn ferajn fisxhokojn de la fremdulo. Tamen mi ne rajtas insisti pri tiuj malgxojaj temoj. Kiel mi jam diris, estis mia revo esti amata por mi mem.
"Finfine sxajnis ke tiu revo estis plenumota. Iun tagon alvenis nekonato dirante ke lia nomo estas Kalulo. Mi sciigis al li mian nomon kaj li diris ke li min amas. Mia koro saltegis pro dankemo kaj plezuro cxar mi jam ekamis lin unuavide kaj nun mi agnoskis al li tiun amon. Li min alprenis sur la bruston kaj diris ne deziri esti pli felicxa ol nun. Ni piedpromenadis kune trans la bankizerojn, rakontante cxion pri si unu al la alia kaj planante, ho! la plej belan estontecon. Kiam ni lacigxis ni sidigxis kaj mangxis cxar li havis sapon kaj kandelojn kaj mi kunportis balengrason. Ni malsatis kaj neniam antauxe mangxajxo havis tiel bonan guston.
"Li apartenis al tribo kies frekventejoj situis en la fora nordo kaj mi eksciis ke li neniam auxdis pri mia patro, kio ege min gxojigis. Mi volas diri ke li jam auxdis pri la milionulo sed neniam auxdis lian nomon. Tial, vi komprenu, li ne povis scii ke mi estas la heredontino. Vi rajtas kredi ke mi ne diris tion al li. Finfine mi estis amata por mi kaj estis kontenta. Mi estis tiel felicxa--ho! pli felicxa ol vi povas imagi.
"Iom post iom la vespermangxhoro alproksimigxis kaj mi kondukis lin al nia hejmo. Kiam ni estis atingontaj nian domon li ekmiregis kaj kriis:
"'Kiom bonega! Cxu apartenas al via patro tio?'
"Auxdi tiun vocxtonon kaj vidi tiun admiran lumon en lia rigardo min ekdolorigetis, sed baldaux la sento forpasis cxar mi tiom amis lin kaj li havis tiel belan kaj noblan aspekton. Mia tuta familio da onklinoj kaj onkloj kaj gekuzoj kontentigxis pri li kaj oni invitis multajn gastojn kaj fermegis la domon kaj ekbruligis la cxifonlampojn kaj kiam cxio estis varma kaj komforta kaj sufokega, ni estigis gxojan bankedon por festi mian fiancxinigxon.
"Kiam la bankedo finigxis, la orgojlo de mia patro lin superis kaj li ne rezistis al la tento elmontri siajn ricxecojn kaj vidigi al Kalulo kian bonsxancon tiu atingis hazardavoje--kaj cxefkiale, kompreneble, li deziris gxui la mirego de la kompatindulo. Mi povintus ekplori--sed tiajxo ne sukcesintus malpersvadi mian patron, tial mi diris nenion sed dauxre sidadis kaj suferis.
"Mia patro aliris rektalinie la kasxejon, en la plena vidkampo de cxiuj, kaj eligis la fisxhokojn kaj revenportis ilin kaj svingjxetis ilin super mia kapo, tiamaniere ke ili falis en brila miksajxo sur la provizoran tableton kiun konsistigis la genuo de mia amanto.
"Kompreneble, la miriga spektaklo senspirigis la kompatindan knabon. Li sukcesis nur fiksrigardi pro stulta surprizigxo kaj scivoli kiel ununura homo povas akiri tiajn nekredeblajn ricxecojn. Tiam baldaux li suprenrigardis brilokule kaj ekkriis:
"'Tial, estas vi kiu estas la renoma milionulo!'
"Mia patro kaj cxiuj ceteraj cxeestantoj kvazaux eksplodis per kriegoj de felicxa ridado kaj kiam mia patro kunigis la trezoron senzorge same kiel gxi estus nura rubajxo havanta nenian valoron kaj gxin revenportis al ties kasxloko, la surprizo de Kalulo estis studindajxo. Li diris:
"'Cxu eblas ke vi staplas tiajxojn sen ilin kompti?'
"Mia patro eligis orgojlan cxevalridegon kaj diris:
"'Nu, verdire, oni konscias ke vi neniam estis ricxa pro tio ke tiel gravas por vi simpla afero kiel unu-du fisxhokoj.'
"Kalulo konfuzigxis kaj klinis la kapon, tamen diris:
"'Ho, efektive, sinjoro, mi neniam valoris ecx la pikilon de unu el tiaj multkostajxoj kaj neniam antauxe vidis viron tiel ricxan je ili ke valoris la penon nombri lian provizon cxar gxis nun la plej ricxa viro kiun mi konis disponis nur tri.'
"Mia stulta patro kriegis denove pro naiva plezurego kaj ne entreprenis korekti la supozon ke li ne kutimas nombri siajn hokojn por ilin atente kontroli. Li pavadis, vi komprenu. Cxu ilin nombri? Ho, cxiun tagon li nombris ilin.
"Mi renkontis mian karulon kaj konatigxis kun li je tagigxo kaj lin kondukis cxe mi je noktigxo nur tri horojn poste--cxar en tiu tempo la tagoj malplilongigxis anticipe al la sesmonatdauxra nokto. Ni festis dum multaj horoj. Tiam finfine la gastoj foriris kaj ni ceteraj nin situigis dise laux la muroj sur la dormbenkoj kaj
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 16
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.