estas brune rugxaj, la molaj lipoj ridetantaj, la brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj.
La viro kaj la sinjorino alpasxis malrapide al la veturilo. La viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo kaj post gxi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de la sinjorino eniris en la veturilon.
La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaux sxi metis unu piedon sur la sxtupon de la veturilo, sxi sentis, ke iu ektiris malantauxe sxian jupon.
Turninte sin sxi ekvidis stari post si nekonatan viron de maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol simpatia vizagxo.
"Cxu vi deziras ion, sinjoro?" demandis sxi afable, sed tamen iel eldevige, nepovante kasxi sian ekmiron pro la nekutima kaj samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si sxian atenton.
"Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato humile klinante. "La kauxzo de mia alveno estas la mendita rekviemo..."
La viro en la veturilo auxdinte la vorton "rekviemo" diritan per konata vocxo elrigardis el la veturilo.
"Mi tre petas, sinjoro Mozart -- kio okazos kun la rekviemo?" turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto.
"Ah -- pardonu!" respondis Mozart. "Gxis nun malgraux plej bona volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson."
"Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera riprocxo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Cxu estas neeble prokrasti la vojagxon je tempo pli malfrua, gxis la rekviemo estos finita?"
"Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi, nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon ?La Clemenza di Tito?. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas, diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha, mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla sinjoro tiel longe atendi."
La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos cxion kaj aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, gxis Mozart revenos el Praha kaj povos komenci la promesitan laboron.
Per tio la necesega afero estis por momento finita.
La sendito forigxis.
La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidigxis kontraux sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankigxi en la strato de Leopoldo en la straton de T��bor kaj plue iri al Praha.
Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de Mozart, dirante:
"Domagxe, kara Wolfgang, ke pro amasigxo de neprokrasteblaj laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankoraux novan verkon..."
"Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja baldaux plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..."
"Sed kredu al mi," dauxrigis la edzino, "ke gxis hodiaux nenio tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo. Tuj, kiam vi antaux nelonge sciigis min, ke per pero de l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi difinis, kiam gxi estos finita kaj kian honorarion vi deziras por gxi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu interesigxas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta helpi nin en nia malfavora, malgxoja situacio. Kaj tial mi konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej baldaux komencu labori..."
"Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart. "Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize difini, kiam mi estos fininta gxin kaj ke tial mi petas, ke li afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam gxi estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe promesis alporti ankoraux suficxe grandan aldonon, kiam la verko estos finita, cxar, oni diris, mi estis postulinta honorarion neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute sengxene kaj laux mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton, kiel decas al la vera artisto..."
"Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin la edzino, "mi bedauxras, ke parte pro la amasigxo de neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas strangan antauxsenton. Sencxese mi pensas, okazos grava sxangxo en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne lacigxu en via fervoro al la entreprenota laboro..."
"Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.