dismetitaj dometoj de laboristoj, vastigxis tiam kampoj; sur gxia norda deklivo estis vinberejo, brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la nomo ?Poslovina?.
La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altajxo super la tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte fruktaj, parte arbaraj. Cxi tie estis pli ombre, pli bonodore, pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la gxardeno, vastigxanta parte en la valeto sur la malsupro de l' altajxo, parte sur la altajxo mem gxis gxia supro, estis cxarma angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj mugxo grandurbaj oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post turmentoj kaj laciga laboro ripozi...
Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis invitinta, por ke li ripozu en la cxarma angulo, ne konis ripozon.
Lia spirito ecx tie cxi, kie sxajne estis nenia impulso al la spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun strecxado de cxiuj fortoj gxis la tuta senfortigxo.
Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova opero, kiun li jxus kun granda entuziasmo komencis komponi. La genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de siaj herooj -- cxio cetera -- ecx la plej kara amuzo, ludo sur bilardo, cedis tute en malproksimon...
Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne movigxis el sia laborcxambro.
La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la eminentan gaston, trovis la pordon de l' cxambro fermita kaj ne kuragxis interrompi la komponiston...
Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaux malfortaj homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu de l' homoj tute ordinaraj -- ili ankaux malsanigxas kaj lacigxas, en ilia vivo ankaux okazas momentoj de l' tuta laceco, animpremiteco kaj senespero.
Kaj simile ankaux Mozart, kiam logxante vizite cxe sia amiko en Bertramka, verkis sian genian operon ?Don Juan?.
Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam tiel ekstreme kiel tiun cxi fojon, kiam antauxe sencxese fresxa, neelcxerpebla fonto de l' fantazio sxajnis kvazaux subite elcxerpita, dezerta, senfrukta...
Mozart estis morte malgxoja. Lia spirito sxajnis vagi en la nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco.
Kiel volonte ankoraux nun li laborus plue! Sed cxio kunigxadis en hxaoson. Cxiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo fluantaj melodioj kunigxadis en malprecizan, malklaran hxaoson -- en tutan disonancon...
Vane li klopodis auxdigi el la fortepiano sonojn interligitajn, harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj auxdigante sole izolitajn tonojn -- ne interligitajn...
Kaj longe, longe li sidis poste kvazaux rigidigxinta kun mallevita kapo al la brusto.
Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj -- poste denove silento.
Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro en la ombroplenan gxardenon.
La suno jxus subiris; sanga, sed jam paligxanta sunradiaro superversxadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn kaj vojetojn, kurbigxantajn supren sur la kruta deklivo...
Cxirkauxe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj tonoj de l' kanto najtingala momenton auxskultis, malrapide starigxis kaj alproksimigxinte al la malfermita fenestro, rigardis senpense en la rugxetan malplenon.
Poste li turnis sin malrapide -- senpense malfermis la pordon, senpense malsupreniris en la gxardenon kaj iris malrapide unue sur la vojetoj sursxutitaj de la flava sablo, poste sur la vojetoj cxiam malpli ireblaj kaj cxiam pli tordolinie irantaj supren...
Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan kadavron, havanta atenton por nenio cxirkaux si.
Malrapide, sxanceligxante, kun la mallevitaj okuloj al la tero, li iris sur la neireblaj vojetoj cxiam pli supren, gxis li atingis preskaux la supron de l' altajxo, de kiu vidigxis belega panoramo de unu parto de Praha.
Cxi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la cxarman pentrajxon de Praha dronanta en la rugxeta, sed cxiam pli paligxanta lumo.
Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentrajxon.
Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel sxtalo -- penso neniiganta...
En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke ?Don Juan?, kiun li jxus komponis, estas destinita por la prezentado en Praha -- en la cxarmoricxa, antikva kaj glorplena urbo plena de spertaj muzikaj specialistoj -- en la urbo, kiu en la paligxantaj rebriloj de l' subirinta suno jxus ensorcxis lin...
Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li kuragxas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum kies efektivigado cxiuj liaj spiritaj fortoj preskaux tute lacigxis, prezenti por la prijugxo antaux cxio al Praha. Sxajnis al li -- kaj tio okazas ofte al cxiu juste kreanta geniulo -- ke lia verko estas malforta, nesuficxe arta fusxverko -- ke gxia kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' cxehxa popolo ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj estis tutmonde konataj...
Kaj li sentis sin
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.