Rakontoj | Page 9

Jakub Arbes
brovoj en tiu momento vidigas tiun
specon de l' neesprimebla felicxo, kiu tiel volonte gxojege eksplodus,
kaj tamen neniigxas timeme, kvazaux estus nepardonebla peko voli esti
nesupereble felicxa...
Ami kaj esti amata!
Senti, ke la plej dolcxaj revoj fine efektivigxas -- scii, ke post kelke da
momentoj ni estos por cxiam kunigitaj kun la estajxo, kiu estis nia
idolo!
Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizagxo ne vidigxus la rebrilo de
l' malofta sento de l' nesuperebla felicxo?...
"Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino, rigardante
la vizagxon de l' cxarma amikino.
"Kaj kiel mi estas felicxa, Rozalio, mia kara, kara!" diris silente Emilio,
kvazaux sxi timus, ke neniu krom la fidela kunulino auxdu tiujn
vortojn.
Kaj sxia cxaste mallevita rigardo levigxis.
La rigardoj de l' ambaux sin renkontis... En la klaraj, bluaj okuloj de
Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruligxis sur la rozkoloraj vangetoj al la
cxebrusto...
"Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la amikino.
"Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke vi ne
envias min, vi ne povas min envii!"
"Kaj tamen mi envias!..."
"Estas ne eble! Vi estis ja antaux du jaroj simile felicxa kiel mi! Kaj

cxu vi ne estas felicxa gxis nun?"
"La felicxo estas sxangxema..."
"Kaj pro tio, cxar la felicxo estas sxangxema, cxu vi povas -- al iu envii
la larmojn de l' gxojo?"
"Mi ne envias la larmojn de l' gxojo, sed la larmojn entute. Mi neniam
ploris de gxojo kaj mi timas -- se iam la felicxo deturnos sin de mi, ke
mi ne povos plori, ke mi ne trovos konsolon en la larmoj..."
"Cxu eble turmentas vin ia sensenca antauxsento?"
"Kontrauxe! Al mi sxajnas, ke mi ecx ne povas esti malfelicxa!... Sed la
malfelicxo ne demandas, cxu iu volas esti plue felicxa; gxi venas
multafoje neatendite kaj poste estas necese..."
"Ke la homo ploru, cxu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj cxu vi
konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la larmoj
mian doloron?..."
"Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' gxojo, jxus tiel siatempe la
fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi bedauxrinda..."
Sxi ne finis. Sxia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaux kiam la
subita doloro konvulsie kunpremas la koron.
"Ah, vi estas ja malsagxeta, kara Ronjo," diris Emilio post mallonga
pauxzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj cxi pensoj?!"
"Via faldoricxa, negxoblanka vesto edzinigxa..."
"Mi ne komprenas!"
"Ankaux mi havis similan, ankaux mi dum la jaroj sxparis por gxi
krejceron post krejcero, ankaux mi mem gxin kudris, sed ankaux mi
gxin, kiel vi, gutetis per mia sango..."
"Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite trarigardante

sian veston; sed tuj poste sxi ekkriis rapide kaj gxoje:
"Cxu vi eble pensas tiun cxi malgrandegan makuleton cxi tie, kiun mi
kretis tiel perfekte, ke oni ecx de proksime ne povas gxin rimarki?"
Dume sxi montris per la rugxeta fingreto la malgrandan, apenaux
rimarkeblan makuleton sub sia koro.
Rozalio malgxoje jesis per la kapo.
Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizagxon de l' amikino,
kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon.
"Sed mi ne konmprenas," sxi diris poste trankvile kaj serioze, "en kia
rilato povas esti simila makuleto kun mia aux via estonta felicxo!"
"Cxu vi ankoraux ne auxdis, kio atendas fiancxinon, kiu kudrante sian
edzinigxan veston, makuletas gxin per sia sango?" demandis Rozalio en
la tono serioze mistera.
"Neniam! Sed mi ja ne makulis gxin! Mi nur pikis min iom per la
kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la veston..."
"Kaj tiu cxi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi, kara Emilio,"
ekparolis Rozalio. "Ankaux mi per unu sola guto da mia sango makulis
mian edzinigxan veston. Min kaj ankaux vin pli aux malpli frue atendas
malfelicxo... Sed vi trovos konsolon en larmoj, sed mi bedauxrinda..."
Denove sxi ne finis; sxajnis, kvazaux ia turmenta antauxsento estus
interrompinta subite sxian parolon.
Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco.
"Tio ne povas esti vera, animo kara!" sxi diris post mallonga pripenso.
"Vi estas tamen malsagxeta, cxar vi kredas similajn supersticxojn kaj
antauxjugxojn..."
Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la sxultrojn respondis en
la tono tute serioza:

"Strange! Mi scias, ke tio estas simpla supersticxo kaj tamen mi ne
povas liberigi min de l' turmenta antauxsento. Mi konas tiun cxi
supersticxon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio kudrante mian
edzinigxan veston mi kudris gxin singarde kiel neniam antauxe... Kaj
tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio, tamen unu guto falis sur la
veston... En tiu momento ekregis min timemo senmezura kaj --"
"Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Cxar cxio tio
povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamigxinta fantazio..."
"Tio povas esti," dauxrigis Rozalio; "sed tiu timemo
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 49
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.