ol la horo tro malfruus. Sed
almenaux unu armilon mi disponis--langon--ofte la plej bonan
defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo, naskigis en mi la
potencon gxin uzi. Kion mi diris nur la Cxielo scias--sed certe la Cxielo
min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj, larmoj elfluis miajn okulojn,
kaj iu bonfara angxelo instigis min uzi la ununuran nomon kapablan
haltigi la manon de mia auxskultanto kaj mildigi lian koron. Cxar en tiu
momento mi kredis plenanime ke Lucino dauxre vivas kaj tiu honesta
fido estigis en li samspecan kredon.
Li auxskultis kun la minaca mieno de homo cxe kiu provizore regas
bruta instinkto--mieno kiu malnobligas la vizagxon de ecx la plej grava
altrangulo. Li estis simpla viro--malricxa, seneduka, elpelita, ofendita
viro. La vivo disponigis al li malmultajn gxojojn. La mondo proponis al
li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian hejmon, nenian amon.
Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj kial li sinsenigu je tiu
dolcxa, kvankam akra, mordajxo nomigxanta vengxo? Kiom da
blankuloj, gxuante la liberecon, kulturon kaj Kristanismon de la tuta
Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn kiujn li spertis tiam? Cxu
mi devintus lin riprocxi pri homa angoro, pri homa sauxdado al
kompenso, ununurajxoj nun restantaj al li el la ruinajxoj de liaj
malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al li ke memregado,
sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj kaj ilin
pliproksimigontaj al Cxielo? Cxu mi devintus prediki la belecon de
pardonemo, la devon de pia submetigxo? Li havis nenian religion, estis
nenia sanktuleca "Onklo Tocxjo" kaj la nigra ombro de sklaveco
sxajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion. Cxu mi devintus
lin averti pri punoj kaj jugxoj kaj juraj potencoj? Kion li sciis pri
justeco aux la kompato devanta mildigi tiun severan virton kiam cxiun
legxon, homan kaj dian, oni rompis sur lia fajrejosxtono? Cxu mi
devintus lin emocii per alvokoj al fila devo aux frata amo? Kiajn
respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn memorajxojn povantajn ilin nun
favori patro aux frato antauxe staplis en lia koro? Ne. Cxiuj tiuj influoj,
tiuj kunrilatoj montrigxintus ege pli ol senutilaj se mi estintus suficxe
trankvila por klopodi ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto,
pli subtila ol rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu
konduki tiun cxagrenitan animon el la labirinto en kiu gxi palpiradis kaj
preskaux terenfalis. Kiam mi pauxzis, senspire, Roberto turnigxis al mi,
demandante, kvazaux homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia
Cxiopovo:
"Cxu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon dauxre vivi, S'joro Jesuo
rev'nigos al mi mian Lucinon?"
"Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos sxin tie-cxi aux en
tiu bela post-tie-cxi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek mastro nek
sklavo."
Li forigis la manon de sur la gorgxo de sia frato, levis la rigardon ekde
mia vizagxo gxis la pretera vintra cxielo, kvazaux sercxante tiun
benitan landon, pli felicxan ecx ol la felicxa Nordo. Ho ve! estis la plej
malhela horo antaux la tagigxo! Supre estis nenia stelo, malsupre nenia
lumo krom la pala brileto de la lampo elmontranta la fraton lin
sengxojigintan. Kiel blindulo kredanta ke suno ekzistas sed ne povanta
gxin vidi, li sxancelis la kapon, faligis la brakojn nervoze sur la
genuojn kaj sidis tie sensone, starigante la demandon jam starigitan en
horoj malpli malhelaj ol la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas
pli solide fiksita ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo
inversigxis kaj vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti
denove la kirloakvon en kiu gxi preskaux perdigxis.
"Mi auxskultis vin, Roberto. Auxskultu min nun kaj auxdu tion kion mi
diras, cxar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero por via
estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi foriru disde cxi
tie, disde la tento de cxi tiu loko kaj la malgxojaj pensadoj kiuj gxin
hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio mi vin estimegas cxar
ju pli malfacila la batalo, des pli glora la venko. Sed pli sekure estos
estigi distancon inter vi kaj cxi tiu viro. Mi skribos leterojn al vi,
havigos monon al vi, alvenigos vin al bona kara Masacxuseco por
komenci novan vivon tie kiel libera homo--jes, kaj felicxa homo. Cxar
kiam la kapitano resanigxos, mi ekscios de li kie estas Lucino kaj
movos cxielon kaj teron por sxin trovi kaj sxin revenegi al vi. Cxu vi
bonvolas konsenti pri tio, Roberto?"
Malrapide, ege malrapide estigxis la respondo, cxar la celo de unu
semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasigxis en unu horo.
"Jes, S'jorino, mi bo'volas."
"Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi laboros
nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara
kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi
ankoraux evitas pekegi. Ne, ne rigardu
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.