kuntiris la brovojn, neniam
senigis la vocxon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian
komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo.
Tamen laux la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj
seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstataux imagi
ke lia rakonto ampleksas ridindan aux absurdan temaron, li taksas gxin
vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn
transcendan genion pri altnivela lerteco. Mi lasis lin dauxrigi
siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon.
"Pastoro Leonido V.--Ho, nu, Pastoro Leo--Nu, foje cxeestis cxi tie ulo
nomigxanta Jacxjo Smilejo, en la vintro de '49, aux eble estis la
printempo de '50--mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo pro kiu
mi opinias ke estis unu aux la alia estas tio ke mi memoras ke la
klintrogego ankoraux ne estis finkonstruita kiam li alvenis la
kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis kiam
temis pri cxiam veti pri kio ajn surscenejigxas kondicxe ke li sukcesu
instigi iun veti pri la kontrauxa flanko, kaj se ne, li mem sxangxis
vetflankon. Placxis al li iu ajn arangxo placxanta al la kontrauxvetanto.
Se li nur sukcesus starigi veton, li kontentigxis. Tamen li estis
bonsxanca, malkutime bonsxanca. Preskaux cxiam li venkis. Li estis
cxiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni menciis, li proponis
priveti gxin kaj priveti iun ajn flankon, laux via deziro, kiel mi jxus
menciis. Se okazis vetkuro por cxevaloj, je ties finigxo vi trovis lin
multricxigita aux nepre senmonigita. Se okazis hundobatalo, li vetis pri
gxi. Se okazis katbatalo, gxin li privetis. Se okazis kokbatalo, li gxin
privetis. Nu, se du birdoj sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos
antaux la alia. Kaj se okazis evangeliza kunveno, li cxeestis gxin
senmanke por veti pri Pastoro Valkero kiu estis, laux lia takso, la plej
bona oratoro de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li
vidis krampkrur-insekton eksurvojigxi en iu ajn direkto, li vetis pri
kiom da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon--kiu ajn estu
la loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraux li, li konsentis postsekvi
tiun krampkrur-insekton gxis Meksikio por ekscii kien gxi celas iri kaj
dum kiom da tempo gxi estos survoje. Multaj el la knaboj de cxi tie
vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis al
li--li bonvolis veti pri io ajn--la lauxdamne plej stranga ulo. La edzino
de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo, kaj sxajnis ke
oni ne sukcesos sxin savi. Tamen iun matenon li eniris kaj Smilejo
ekdemandis al li kiel sxi fartas kaj li diris ke sxi fartas iom pli bone
nun--danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato--kaj progresas tiel
favore ke, kun la beno de Providenco, sxi finfine resanigxos kaj
Smilejo, antaux ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi vetas je du dolaroj
kaj duono ke ne.'
"Cxi tiu cxi Smilejo havis cxevalinon--la knaboj kromnomis sxin la
'dekkvinminutajxo' sed ili faris tion nur por sxerci, vi scias, cxar
kompreneble sxi estis pli rapida ol tio--kaj li ofte vetgajnis monon pri
tiu cxevalinacxo, malgraux tio ke sxi estis tiel malrapida kaj cxiam
suferis pro astmo aux tempro aux ftizo aux io simila. Kutime ili cxiam
cedis al sxi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis sxin survoje.
Tamen cxe la finfinigxo de la konkurso sxi ekscitigxis kaj farigxis
kvazaux urgxpelata kaj komencis antauxenkaprioli kaj largxe
disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la aeron,
foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante piedbate
tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruacxego pro tusado kaj
ternado kaj mungado--kaj cxiam atingi la venkobudon kun cxirkaux
kololonga antauxeco, laux la plej bona takso.
"Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi gxin rigardis,
sxajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante
bonan sxancon por sxtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis
gxin, gxi farigxis tute alia hundo. Gxia submentono komencis elstari
kiel vaporboata teuxgo kaj gxiaj dentoj malkovrigxis kaj ekbrilis kiel
altfornoj. Kaj se cetera hundo gxin atakis kaj gxin skuis cxifonacxe kaj
mordis gxin kaj lancxis gxin du-trifoje trans la sxultron, Andreo
Gxaksono--tio estis la nomo de la hundido--Andreo Gxaksono cxiam
sxajnigis propran kontentigxon, kvazaux atendinte nenion alian--rezulte
de kio la vetoj dauxre kaj redauxre duobligxis kaj reduobligxis en la
kontrauxa flanko, gxis kiam cxiuj finvetis. Tiam subitege li alkrocxis
tiun alian hundon perbusxe jxus cxe la artiko de ties malantauxa kruro
kaj tenis gxin en seninterrompa frostigxo. Li ne macxacxis, vi
komprenu, nur busxtenis kaj persistegis gxis kiam ili koncedis la
venkon, ecx se temis pri tutjara dauxrotempo. Smilejo cxiam gajnis la
vetpremion helpe de tiu hundido gxis kiam la besto devis konkursi
kontraux hundo perdinta siajn malantauxajn krurojn forsegitajn per
disksegilo, kaj kiam
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.