kaj finfine ni elektis
sendi al li kolorlitografon.
Nu, post kiam cxio lauxsxajne bonordigxis por cxiuj partoprenantoj,
elstarigxis nova gxeno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon
egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi
bonsxancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Rogxero diris:
"Kiu estintus iel ajn bonsxanca se ne partoprenintus en la afero mi?
Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi cxio irintus al la sxuisto."
Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento
kiam Rogxero unue parolis.
Mi replikis ke la sugesto naskigxintus cxe mi suficxe baldaux kaj sen la
helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda.
La debato varmigxis en kverelon, tiam en batalon. Cxiu viro
ekvundigxis iom forte. Post min iom kuraci, laux mia maniero, mi
supreniris en malbonacxa humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis
Kapitanon Makordon tie kaj diris, tiel placxe kiel permesis mia
humoro:
"Mi alvenas por adiauxi, Kapitano. Mi deziras alterigxi cxe
Napoleono."
"Vi deziris alterigxi kie?"
"Cxe Napoleono."
La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li
cxesis ridi kaj diris:
"Sed cxu vi seriozas?"
"Mi jes ja tre seriozas."
La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris:
"Li deziras elboatigxi cxe Napoleono!"
"Cxu cxe Napoleono?"
"Tiel li diras."
"Laux la fantomego de Cezaro!"
Onklo Mumfordo alproksimigxis laux la ferdeko. La kapitano diris:
"Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatigxi cxe Napoleono!"
"Nu, laux--!"
Mi diris:
"Bonvolu, pri kio temas cxio tio? Cxu viro ne rajtas alterigxi cxe
Napoleono se tion li deziras?"
"Nu, damnu, cxu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj
kaj jaroj gxi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero gxin krevis, gxin
cxifonigis, gxin forsxovis en Misisipo-Riveron!"
"Cxu forbalais la tutan urbon? Cxu bankojn, pregxejojn, malliberejojn,
jxurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon,
lustablon--cxu cxion?"
"Cxion. Nur dekkvinminuta tasko, aux similajxo. Postlasis de la urbo
nek hauxton nek haron, nek sxirajxon nek sxindon krom la malantauxa
ekstremajxo de iu domacxeto kaj unu brika fumtubo. En la nuna
momento nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antauxa
starloko de la urbo. Jen fore estas la brika fumtubo--la ununura restajxo
de la urbo. Tiu densa arbaro cxe la dekstra flanko situis antauxe mejlon
for de la urbo. Rigardu malantaux vi, kontrauxflue. Nun vi komencas
rekoni la pejzagxon, cxu ne?"
"Jes, mi jes ja gxin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun mi
iam priauxdis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita."
S-ro Tompsono kaj S-ro Rogxero jam alvenis, intertempe, kun valizoj
kaj ombreloj kaj auxskultis silente la novajxon de la kapitano.
Tompsono metis duondolaron en mian manon kaj diris mallauxte:
"Por mia porcio de la kolorlitografo."
Rogxero agis same.
Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron ruligxi inter senhomaj
bordoj rekte super la loko kie antaux dudek jaroj mi kutimis vidi bonan
grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda kaj
grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo.
Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun cxiutaga enketo. Urbeton
kie antauxe mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la
tuta Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novajxon
pri la lamentinda katastrofo de batalsxipo Pensilvanio antaux
kvaronjarcento. Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan
nutradi la fisxojn. Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domacxeto
kaj dispecigxanta brika fumtubo!
LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO
Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan
paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia
amiko, Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi cxi tie alfiksas
la rezultajxon. Mi sentas kasxitan suspekton ke Leonido V. Smilejo
estas mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur
hipotezis ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la
multagxulo sian fifaman Jacxjon Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante
min per kelkaj agacantaj tiurilataj rememorajxoj tiel longaj kaj tedaj
kiel senutilaj por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.
Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la
servocxambra stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja
kampadejo nomigxanta Cxe-Angxelo kaj konstatis ke li estas dika kaj
kalva kaj portas sur sia trankvila vizagxo mienon de cxarmaj mildeco
kaj simpleco. Li vekigxis kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi
diris al li ke amiko mia petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia
knabeco nomigxanta Leonido V. Smilejo--Pastoro Leonido V. Smilejo,
juna predikisto pri la Biblia mesagxo lauxraporte logxinta antauxe en
Cxe-Angxelo. Mi aldonis ke, se S-ro Hvelero scipovos informi min pri
tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi sxuldos al li multajn reciprokajn
komplezojn.
Simono Hvelero malantauxenirigis min en angulon kaj blokadis min tie
per sia segxo, tiam sidigxis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan
cxi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.