al la vidvino kiam sxi ekkriis:
"Venu kun mi. Mi havas logxanton kiu rakontos al vi cxion kion vi deziras ekscii. Li estis noktosentinelo tie."
Li estis vivanta homo sed ne havis vivantan aspekton. Li kusxis surlite kaj altaj kusenoj subtenis lian kapon. Lia forvelkinta vizagxo estis senkolora. Liaj profunde sinkintaj okuloj estis fermitaj. Lia mano, kusxante sur lia brusto, estis ungegaspekta, tiel osta kaj longfingra gxi estis. La vidvino komencis min prezenti. La okuloj de la viro malfermigxis malrapide kaj briletis malice el la krepusko de siaj kavernoj. Li kuntiris nigre la brovojn. Li levis la maldikan manon kaj entreprenis nin forsendi per ordonema gesto. Sed la vidvino dauxre parolis gxis eksciigi al li la fakton ke mi estas fremdulo kaj Usonano. La mieno de la viro tuj sxangxigxis, pliheligxis, ecx avidigxis--kaj en la sekvinta momento li kaj mi ekgxuis kunan solecon.
Mi komencis paroli en roksolida Germana lingvo. Li respondis en ege fleksebla Angla lingvo. Post tio ni nepre flankenlasis la Germanan.
Tiu ftizulo kaj mi intime amikigxis. Mi vizitis lin cxiun tagon kaj ni parolis pri cxio. Almenaux pri cxio krom edzinoj kaj infanoj. Se menciigxis la edzino aux la infano de iu ajn, cxiam postokazis tri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolcxa lumo briletis en la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo forpaligxis kaj gxin anstatauxis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie kiam mi vidis liajn okulojn malfermigxi la unuan fojon; triavice, li cxesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole dauxre enlitigxite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, lauxsxajne auxdante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiauxojn, kaj evidente prikonsciis nek vide nek auxde pri mia foriro el la cxambro.
Kiam mi jam estis dum du monatoj la cxiutaga kaj sola intimulo de tiu Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon:
"Mi rakontos al vi mian historion."
Tiam li dauxrigis kiel jenas:
* * * * *
Mi neniam rezignis antaux nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta. Mi finkonkludis hierauxnokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege baldaux. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam la okazo prezentigxos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun hazarda sorto okazigis al mi hierauxnokte, devigas min rakonti al vi mian historion--cxar vi vidos vilagxon Napoleonon en Arkansaso kaj por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi--taskon kiun vi entreprenos bonvole post auxskulti mian rakonton.
Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas cxar gxi estas longa kaj bezonos mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi decidigxis eklogxi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio de sia patrino. Tio estis la plej felicxa el cxiuj felicxaj hejmoj.
Iun nokton--okazis cxirkaux la fino de la milito--mi vekigxis el ebria stuporo kaj min trovis manligita kaj busxsxtopita dum la cxirkauxanta aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la cxambro kaj unu el ili diris al la alia en rauxka flustrado: "Mi diris al sxi ke mi faros tion se sxi faros bruon, kaj rilate al la infano--"
La alia viro interrompis en mallauxta duonplora vocxo:
"Vi diris ke ilin ni nur busxsxtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi ne konsentintus alveni."
"Cxesu plendacxi. Necesis sxangxi la planon kiam ili vekigxis. Vi faris vian plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu, helpu sercxfosadi."
Ambaux viroj surportis maskojn kaj krudajn cxifonajn "nigrul"-specajn vestajxojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas dikfingro. Ili sercxfosadis hazardacele en mia malricxa logxejo dum momento. La cxefbandito diris tiam en teatra flustrado:
"Tio estas tempomalsxparo. Li malkasxu kie gxi estas kasxita. Forigu lian busxosxtopilon kaj lin revigligu."
La alia diris:
"Bone. Kondicxe ke ne okazu klabado."
"Sen klabado estu, tial. Kondicxe ke li dauxre silentu."
Ili min alproksimigxis. En tiu momento auxdigis eksterdomaj sonoj, sonoj de vocxoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj auxskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimigxis. Tiam eksonis kriego:
"Saluton, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon."
"La vocxo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo, kaj ambaux banditoj forfugxis pere de la malantauxpordo, malsxaltante sian lanternon dum la kurado.
La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis--estis lauxsxajne dekduo da cxevaloj--kaj nenion pluan mi auxdis.
Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli sed malhelpis tion mia busxsxtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon. Mi sercxauxskultis la vocxojn de miaj edzino kaj infano--auxskultis longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremajxon de la cxambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli acxigxis, pli kaj pli minacigxis, en cxiu momento. Cxu vi opinias povinti toleri horodauxron da tiajxo?
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.