ne cxiam estas gxoja momento.
FRAUXLINO HESSEL Cxu? Kiel vi legas vian biblion, pastoro?
ADJUNKTO RORLUND Mi ne estas pastoro.
FRAUXLINO HESSEL Nu; tamen tia vi certe farigxos. -- Sed fi, fi, fi, -- tiu cxi morala linajxo odoras tiel putre, -- gxuste kiel mortotuko. Mi kutimigxis al la aero sur la prerioj, mi; mi diru.
KONSULO BERNICK (sekigas la frunton) Jes vere estas iom nauxze cxi ene.
FRAUXLINO HESSEL Atendu, atendu; ni tamen elvenu el la tomba kelo. (tiras la kurtenojn flanken) Plenan taglumon ni havu, kiam la knabo venos. Kaj vi vidos knabon kiu forlavis la infanecon --
HILMAR TONNESEN Uf!
FRAUXLINO HESSEL (malfermas pordon kaj fenestrojn) -- Nu, tio signifas, kiam li estos sin lavinta -- tie supre en la hotelo; cxar sur la vapor-sxipo li farigxis malpura kiel porko.
HILMAR TONNESEN Uf, uf!
FRAUXLINO HESSEL Uf? Jes vere, cxu ne estas --! (montras al Hilmar kaj demandas al la aliuloj) Cxu li dauxre drivas dirante sian uf?
HILMAR TONNESEN Mi ne drivas; mi estas cxi tie pro mia malsano.
ADJUNKTO RORLUND Hm, miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne --
FRAUXLINO HESSEL (ekvidante Olaf) Cxu tiu estas la via, Betty? -- Donu la manegon, knabo! Aux cxu vi timas vian maljunan, malbelan onklinon?
ADJUNKTO RORLUND (metante sian libron sub la brakon) Miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne estas animstato por pluen labori hodiaux. Sed morgaux ni ja denove kunvenos?
FRAUXLINO HESSEL (dum la fremdaj sinjorinoj levas sin por adiauxi) Jes, tion ni faru. Mi gxuste estos sur la loko.
ADJUNKTO RORLUND Vi? Permesu, frauxlino, kion Vi volas fari en nia asocio?
FRAUXLINO HESSEL Mi volas aerumi, sinjoro pastoro.
DUA AKTO
(La gxardena salono de la domo de konsulo Bernick.)
(Sinjorino Bernick sidas sola cxe la labortablo kun sia kudrajxo. Iom poste venas de dekstre konsulo Bernick kun cxapelo sur la kapo kaj kun gantoj kaj bastono.)
SINJORINO BERNICK Cxu vi jam revenas hejmen, Karsten?
KONSULO BERNICK Jes. Estas iu, kiun mi petis veni.
SINJORINO BERNICK (kun sopiro) Ho jes. Johan certe venos, mi pensas.
KONSULO BERNICK Estas iu viro, mi diras. (demetas la cxapelon) Kie estas cxiuj la sinjorinoj hodiaux!
SINJORINO BERNICK Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon.
KONSULO BERNICK Nu? Sendis ekskuzon?
SINJORINO BERNICK Jes; ili havas tiom da farendajxoj en la domo.
KONSULO BERNICK Kompreneble. Kaj la aliaj ankaux ne venos?
SINJORINO BERNICK Ne, ankaux ili havas ekskuzojn.
KONSULO BERNICK Tion mi estus povinta diri antauxe. Kie estas Olaf?
SINJORINO BERNICK Mi permesis al li iomete promeni kun Dina.
KONSULO BERNICK Hm; Dina, tiu acxa flirtulino --. Imagu ke hieraux sxi tuj ligis sin al Johan --!
SINJORINO BERNICK Sed kara Karsten, Dina ja tute ne scias ke --
KONSULO BERNICK Nu, sed Johan almenaux devus havi la takton ne montri al sxi iun atenton. Mi ja vidis la okuljxetojn de komercisto Vigeland.
SINJORINO BERNICK (kun la kudrajxo sur la genuoj) Karsten, cxu vi povas imagi kion ili volas cxi-hejme?
KONSULO BERNICK Hm; li havas ja bienon tie transe, kiu ne bone prosperas; kaj sxi ja diris hieraux, ke ili devis vojagxi duaklase --
SINJORINO BERNICK Jes, bedauxrinde, eble estas io tia. Sed ke sxi akompanis! Sxi! Post tiu sanga insulto kiun sxi faris al vi --!
KONSULO BERNICK Ho, ne pensu pri tiuj malnovaj historioj.
SINJORINO BERNICK Kiel povas mi pensi pri aliajxoj nuntempe? Li ja estas mia frato; -- ne estas pro li; sed cxiuj malagrablajxoj kiuj kauxzigxus al vi --. Karsten, mi ege timas ke --
KONSULO BERNICK Por kio vi timas?
SINJORINO BERNICK Cxu oni imagus meti lin en karceron pro la mono, kiu malaperis por via patrino?
KONSULO BERNICK Ho, babilajxo! Kiu povas pruvi ke mono malaperis?
SINJORINO BERNICK Ahx Dio, tion scias ja la tuta urbo, bedauxrinde; kaj vi mem ja diris --
KONSULO BERNICK Mi nenion diris. La urbo scias nenion pri tiuj aferoj; cxio estis nur senfundaj onidiroj.
SINJORINO BERNICK Ho kiel grandanima vi estas, Karsten!
KONSULO BERNICK Cxesu pri tiuj memorajxoj, mi diras! Vi ne scias, kiom vi turmentas min revivigi cxion tian! (Li pasxas tien kaj reen sur la planko; jen li forjxetas la bastonon.) Cxagrene ke ili venis hejmen gxuste nun, -- nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la gazetaro. Korespondigxos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Cxu mi akceptas ilin bone aux cxu mi akceptas ilin malbone, ambauxkaze tio pridiskutigxos kaj interpretigxos. Oni kirlas cxion tion malnovan, -- tiel kiel vi faras. En socio kiel la nia --. (jxetas la gantojn sur la tablon) Kaj ecx neniun homon mi havas kun kiu mi povas paroli kaj cxe kiu sercxi apogon.
SINJORINO BERNICK Ecx neniu, Karsten?
KONSULO BERNICK Ne, kiu tiu estus? -- Ekhavi ilin sur la nukon gxuste nun! Ne estas dubo ke ili iel faros skandalon, -- precipe sxi. Cxu ne estas malfelicxo havi tiajn homojn en sia familio!
SINJORINO BERNICK Jes, mi ja ne povas kulpigxi ke --
KONSULO BERNICK Pro kio vi ne povas kulpigxi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera vorto.
SINJORINO BERNICK Kaj mi ankaux ne petis ilin veni hejmen.
KONSULO BERNICK Auxdu; jen ni estas! Mi ne petis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.