BERNICK (ekstere sur la gxardena sxtuparo) Bonvolu,
sinjorinoj!
(Frauxlino Bernick kaj Dina estas jam helpinta al la servistino enporti
la kafajxojn. Cxiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili parolas
supermezure amike al Dina. Iom poste sxi iras en la salonon kaj sercxas
sian manlaboron.)
SINJORINO BERNICK (ekstere apud la kafotablo) Dina, cxu ne
ankaux vi --?
DINA Ne, dankon; mi ne volas.
(Sxi eksidas kun sia kudrajxo. Sinjorino Bernick kaj la adjunkto
intersxangxas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la salonon.)
ADJUNKTO RORLUND (improvizas pretekston por iri al la tablo kaj
diras mallauxte:) Dina.
DINA Jes.
ADJUNKTO RORLUND Kial Vi ne volas sidi tie ekstere?
DINA Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda
sinjorino, ke ili estis parolintaj pri mi.
ADJUNKTO RORLUND Kaj cxu Vi ne ankaux vidis, kiel amike sxi
kondutis al Vi tie ekstere?
DINA Sed tion mi ne toleras!
ADJUNKTO RORLUND Vi havas obstinan animon, Dina.
DINA Jes.
ADJUNKTO RORLUND Sed kial Vi kondutas tiel?
DINA Mi ne estas alia.
ADJUNKTO RORLUND Cxu Vi ne povus konduti alimaniere?
DINA Ne.
ADJUNKTO RORLUND Kial ne?
DINA (rigardas lin) Mi ja apartenas al la morale perdituloj.
ADJUNKTO RORLUND Fi, Dina!
DINA Ankaux patrino apartenis al la morale perdituloj.
ADJUNKTO RORLUND Kiu parolis al Vi pri tiajxoj?
DINA Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Cxiuj ili
kondutas al mi tiel konvene, kvazaux mi rompigxus, se --. Ho, kiom mi
malamas tiun bonkorecon.
ADJUNKTO RORLUND Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas
premon cxi tie, sed --
DINA Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem
antauxen, se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel -- tiel --
ADJUNKTO RORLUND Kiel kiaj?
DINA Tiel decaj kaj tiel moralaj.
ADJUNKTO RORLUND Tamen Dina, tion Vi ne pensas.
DINA Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Cxiun tagon Hilda kaj
Netta venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos
farigxi tiel deca kiel ili. Mi ne volas tiel farigxi. Ho, se mi estus longe
fore, mi certe farigxus sagxa.
ADJUNKTO RORLUND Vi ja estas sagxa, kara Dina.
DINA Kiel tio helpas min cxi tie?
ADJUNKTO RORLUND Do vojagxi --. Cxu Vi pensas serioze pri tio?
DINA Mi ne restus tagon pli longe, se Vi ne estus.
ADJUNKTO RORLUND Diru Dina, -- kial Vi vere tiel volonte estas
kune kun mi?
DINA Cxar Vi lernigas al mi tiom da belajxoj.
ADJUNKTO RORLUND Belajxoj? Cxu Vi nomas tion kion mi povas
lernigi al Vi belajxoj?
DINA Jes. Aux vere -- Vi lernigas al mi ion; sed kiam mi auxdas vin
paroli, mi ekrigardas tiom da belajxoj.
ADJUNKTO RORLUND Kio do estas por Vi belajxo?
DINA Tion mi neniam pripensis.
ADJUNKTO RORLUND Pripensu do nun. Kio do estas por Vi
belajxo?
DINA Belajxo estas io granda -- kaj tre fora.
ADJUNKTO RORLUND Hm. -- Kara Dina, mi kore sentas zorgon pro
Vi.
DINA Nur tio?
ADJUNKTO RORLUND Vi certe bone scias kiel nedireble kara Vi
estas por mi.
DINA Se mi estus Hilda aux Netta, Vi ne timus observigi tion al
aliuloj.
ADJUNKTO RORLUND Ho Dina, Vi ne povas facile prijugxi la mil
konsiderojn --. Kiam viro estas starigita kiel morala subteno por la
socio en kiu li vivas, jen --; oni ne povas esti tro singardema. Se mi nur
estus certa, ke oni gxuste komprenus kaj interpretus miajn motivojn --.
Sed egale; Vi devas esti kaj estos helpata supren. Dina, cxu estas
interkonsento, ke kiam mi venos -- kiam la kondicxoj permesos al mi
veni -- kaj mi diros: jen mia mano, -- Vi volos akcepti gxin kaj farigxi
mia edzino? -- Cxu Vi tion promesas al mi Dina?
DINA Jes.
ADJUNKTO RORLUND Dankon, dankon! Cxar ankaux por mi --. Ho
Dina, mi tenas Vin kara --. Tsxsx; iu venas. Dina, pro mi, -- eliru al la
aliuloj.
(Sxi eliras al la kafotablo. En la sama momento venas grandkomercisto
Rummel, komercisto Sandstad kaj komercisto Vigeland el la antauxa
cxambro maldekstre, sekvataj de konsulo Bernick, kiu tenas amaseton
da paperoj en la mano.)
KONSULO BERNICK Nu; do la afero estas decidita.
KOMERCISTO VIGELAND Jes, je la nomo de Dio, lasu gxin nun tia.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Gxi estas decidita, Bernick! Vorto
de norvego staras fikse kiel la rokoj de la Dovre montaro, tion vi scias!
KONSULO BERNICK Kaj neniu perfidos; neniu retiros sin, kia ajn
opozicio ni renkontos.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ni staras kaj falas kune, Bernick!
HILMAR TONNESEN (kiu venas de la gxardena pordo) Falas?
Permesu, cxu ne estas la fervojo, kiu falas?
KONSULO BERNICK Ne, kontrauxe, gxi estos iranta --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL -- per vaporo, sinjoro Tonnesen.
HILMAR TONNESEN (pli proksime) Cxu?
ADJUNKTO RORLUND Kiel?
SINJORINO BERNICK (cxe la gxardena pordo) Sed, kara Karsten, kio
do vere estas --?
KONSULO BERNICK Ho, kara Betty, kiel tio do interesas vin? (al la
tri
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.