mia edzo, sinjoro Tonnesen. Sed
mi diru al Vi, li tiom kutimigxis paroli en grandaj kunvenoj --
ADJUNKTO RORLUND Ankaux la aliaj ne estas mallauxtaj, sxajnas
al mi.
HILMAR TONNESEN Ne, Dio gardu, kiam temas pri defendo de la
monujo, jen --; cxio ja rezultas en kalkulo de bagatelajxoj cxi tie. Usx!
SINJORINO BERNICK Estas almenaux pli bone ol pasinte, kiam cxio
foruzigxis en amuzadoj.
SINJORINO LYNGE Cxu vere estis tiel malbone pasinte?
SINJORINO RUMMEL Jes, Vi kredu, sinjorino Lynge. Nomu Vin
felicxa, ke Vi tiam ne logxis cxi tie.
SINJORINO HOLT Jes, vere okazis sxangxoj! Ho, kiam mi pensas pri
miaj knabinaj tagoj --
SINJORINO RUMMEL Ho pensu nur antaux dekkvar -- dekkvin jaroj.
Dio gardu nin kia vivo estis cxi tie! Tiam ekzistis kaj la pilk-klubo kaj
la muzik-asocio --
FRAUXLINO BERNICK Kaj la drama-asocio. Gxin mi bone
memoras.
SINJORINO RUMMEL Jes, estas tie ke via teatrajxo prezentigxis,
sinjoro Tonnesen.
HILMAR TONNESEN (iras al la fono) Nu, kio, kio --!
ADJUNKTO RORLUND Teatrajxo de studento Tonnesen?
SINJORINO RUMMEL Jes, estis longe antaux ol Vi venis cxi tien,
sinjoro adjunkto. Cetere gxi prezentigxis nur unu fojon.
SINJORINO LYNGE Cxu ne estis en tiu teatrajxo, ke Vi aktoris kiel
amorantino, laux kio Vi diris, sinjorino Rummel?
SINJORINO RUMMEL (ekrigardas post la adjunkto) Mi? Tion mi
vere ne memoras, sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj
sociaj arangxoj en la familioj.
SINJORINO HOLT Jes, mi ecx scias pri la domoj, kie ili prezentis du
grandajn tagmangxojn semajne.
SINJORINO LYNGE Kaj ankaux venis cxi tien vojagxanta
aktor-grupo lauxdire.
SINJORINO RUMMEL Jes, tio estis ja la plej malbona --!
SINJORINO HOLT (maltrankvila) Hm, hm --
SINJORINO RUMMEL Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras.
SINJORINO LYNGE Jes, tiuj homoj lauxdire faris tiom da petolajxoj.
Kiel efektive statas pri tiuj historioj?
SINJORINO RUMMEL Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge.
SINJORINO HOLT Kara Dina, donu al mi tiun linajxon.
SINJORINO BERNICK (samtempe) Kara Dina, eliru kaj petu al
Katrine enporti la kafon.
FRAUXLINO BERNICK Mi iru kun vi, Dina.
(Dina kaj frauxlino Bernick eliras tra la plej supera pordo maldekstre.)
SINJORINO BERNICK (ekstaras) Kaj nun vi pardonu al mi momenton,
miaj sinjorinoj; mi pensas, ke ni trinku kafon tie ekstere.
(Sxi eliras sur la gxardenan sxtuparon kaj pretigas tablon; la adjunkto
staras cxe la pordo kaj parolas kun sxi. Hilmar Tonnesen sidas tie
ekstere fumante.)
SINJORINO RUMMEL (mallauxte) Dio, sinjorino Lynge, kiel Vi
timigis min!
SINJORINO LYNGE Mi?
SINJORINO HOLT Jes, sed estis ja Vi mem kiu komencis, sinjorino
Rummel.
SINJORINO RUMMEL Mi? Ne, kiel Vi povas tion diri, sinjorino Holt?
Venis ecx ne vivanta vorto el mia busxo.
SINJORINO LYNGE Sed kio do estas?
SINJORINO RUMMEL Kiel povis Vi komenci paroli --! Pensu, -- cxu
Vi ne vidis, ke Dina cxeestas?
SINJORINO LYNGE Dina? Sed Dio gardu, cxu estas io pri --?
SINJORINO HOLT Kaj ecx gxuste en tiu cxi domo! Cxu Vi do ne
scias, ke estis la frato de sinjorino Bernick --?
SINJORINO LYNGE Cxu li? Mi ja scias nenion; mi estas ja tute nova
--
SINJORINO RUMMEL Cxu Vi do ne auxdis ke --? Hm -- (al la filino)
Iru en la gxardenon, vi Hilda.
SINJORINO HOLT Kaj ankaux vi, Netta. Kaj estu gxentilaj al la
bedauxrinda Dina, kiam sxi revenas.
(Frauxlino Rummel kaj frauxlino Holt eliras en la gxardenon.)
SINJORINO LYNGE Nu, kio do estis pri la frato de sinjorino Bernick?
SINJORINO RUMMEL Cxu Vi ne scias ke li estis tiu en la terura
afero?
SINJORINO LYNGE Cxu studento Tonnesen estis en terura afero?
SINJORINO RUMMEL Ne, je Dio, la studento estas ja sxia kuzo,
sinjorino Lynge. Mi parolas pri la frato --
SINJORINO HOLT -- la perditulo Tonnesen --
SINJORINO RUMMEL Johan li nomigxis. Li fugxis al Ameriko.
SINJORINO HOLT Devis fugxi, pripensu.
SINJORINO LYNGE Kaj li do estis en terura afero?
SINJORINO RUMMEL Jes, estis io tia --; kiel mi do nomu gxin? Estis
io pri la patrino de Dina. Ho, mi memoras kvazaux tio estus hodiaux.
Johan Tonnesen tiam estis en la oficejo de maljuna sinjorino Bernick;
Karsten Bernick jxus estis veninta de Parizo, -- ankoraux ne estis
fiancxigxinta --
SINJORINO LYNGE Nu, sed tiu terura historio?
SINJORINO RUMMEL Jes, vidu, -- tiun vintron la aktora trupo de
Moller cxeestis en la urbo --
SINJORINO HOLT -- kaj en tiu trupo estis la aktoro Dorf kaj lia
edzino. Cxiuj junaj homoj profunde cxarmigxis de sxi.
SINJORINO RUMMEL Jes, Dio scias kiel ili povis trovi, ke sxi estas
bela. Sed jen la aktoro Dorf revenis hejmen malfrue iun vesperon --
SINJORINO HOLT -- tute neatendite --
SINJORINO RUMMEL -- Kaj li trovas --; ne; tio vere ne estas
rakontinda.
SINJORINO HOLT Ne, sinjorino Rummel, li trovis nenion, cxar la
pordo estis sxlosita interne.
SINJORINO RUMMEL Jes, estas ja tio kion mi diras; li trovis la
pordon sxlosita. Kaj pensu, sinjorino,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.