fojon al la verando.)
HILDE (duonlauxte) Adiaux, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen
de mi.
BOLETTE (mallauxte, tiras sxian brakon) Hilde --! Petolacxa infano!
Cxu vi tute frenezigxas! Li povus ja auxdi vin!
HILDE Pa, -- cxu vi opinias, ke mi atentas pri tio.
BOLETTE (rigardas dekstren) Jen venas patro.
(Doktoro Wangel, en vojagxkostumo kaj kun valizo en la mano, venas
laux la vojeto de dekstre.)
WANGEL Jen mi revenas, knabinetoj!
(Li eniras tra la barilpordo.)
BOLETTE (iras al li renkonte malsupre en la gxardeno) Ho, bone ke vi
venas.
HILDE (Ankaux sxi iras al li.) Cxu vi cxion finis por hodiaux, pacxjo?
WANGEL Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. -- Diru, --
cxu Arnholm venis?
BOLETTE Jes, li venis cxi-nokte. Ni informigxis en la hotelo.
WANGEL Do vi lin ankoraux ne vidis?
BOLETTE Ne. Sed li certe vizitos nin antauxtagmeze.
WANGEL Jes, li certe faros.
HILDE (tiras lin) Pacxjo, rigardu do.
WANGEL (rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja
vere pompe.
BOLETTE Jes, ni bele ornamis, cxu ne?
WANGEL Jes, vere, vere. -- Cxu -- cxu ni estas solaj en la domo nun?
HILDE Jes, sxi eliris --
BOLETTE (interrompas) Patrino nagxas.
WANGEL (Rigardas amike al Bolette kaj frapetas sxian kapon. Poste li
diras iom hezite:) Auxskultu nun, knabinetoj, -- cxu vi volas lasi cxion
cxi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaux la flagon supre la tutan tagon?
HILDE Ho, tion vi do povas imagi, pacxjo!
WANGEL Hm, -- nu ja. Sed vi do --
BOLETTE (okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni cxion
faris por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon
venas por viziti vin --
HILDE (ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de
Bolette, patro!
WANGEL (kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu,
-- estas ja funde tute nature, ke vi memoras sxin, kiu ne plu estas inter
ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al sxi la valizon) Portu gxin en la
oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne sxatas. Ne la manieron, vi
komprenas. Ke ni tiel cxiun jaron -- Nu, -- kion diri! Eble ne povas
farigxi alimaniere.
HILDE (volas iri tra la gxardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj
montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro.
BOLETTE (rigardas tien) Tiu? (ridas) Ho ne! Cxu vi opinias, ke tiu
agxulo estas Arnholm!
WANGEL Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel
estas!
BOLETTE (tien fiksrigardas; mallauxte, surprizite) Jes, je Dio, cxu ne
ankaux mi opinias --!
(Lernejestro Arnholm, en eleganta antauxtagmeza kostumo, kun oraj
okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre.
Li aspektas iom strecxe, rigardas en la gxardenon, salutas amikece kaj
eniras tra la barilpordo.)
WANGEL (iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran
bonvenon reen al la antauxa loko!
ARNHOLM Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi.
(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la gxardeno.)
ARNHOLM Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj
du mi malfacile rekonus.
WANGEL Certe ne, mi opinias.
ARNHOLM Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus
rekonanta.
WANGEL Apenaux, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naux jaroj de kiam
vi vidis sxin lastfoje. Nu, cxi tie okazis ja multaj sxangxoj dum tiu
tempo.
ARNHOLM (cxirkauxrigardas) Sxajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj
kreskis konsiderinde -- kaj estas konstruita jena lauxbo --
WANGEL Nu ja, tiel ekstere --
ARNHOLM (ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn
fiancxpretajn filinojn en la domo.
WANGEL Ho, fiancxpreta estas ja nur la unua.
HILDE (duonlauxte) Auxskultu do patron!
WANGEL Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas
pli malvarmete ol cxi tie. Bonvolu.
ARNHOLM Dankon, dankon, kara doktoro.
(Ili supreniras. Wangel proponas por Arnholm lokon en la
balancsegxo.)
WANGEL Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Cxar vi aspektas
iom strecxe post la vojagxo.
ARNHOLM Ho, ne gravas. En cxi tiu cxirkauxajxo --
BOLETTE (al Wangel) Cxu ni alportu sodakvon kaj sukon en la
gxardencxambron? Cxi tie baldaux farigxos tro varme.
WANGEL Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj
eble konjakon.
BOLETTE Cxu ankaux konjakon?
WANGEL Nur iometon. Se iu dezirus.
BOLETTE Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.
(Bolette iras en la gxardencxambron fermante la pordon post si. Hilde
prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la gxardeno malantaux la
domo.)
ARNHOLM (kiu postrigardis Bolette per la okuloj) Estas vere iu
belega --. Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.
WANGEL (eksidas) Jes, vi trovas.
ARNHOLM Jes, estas ecx surprize pri Bolette. Ja ankaux pri Hilde. --
Sed nun pri vi mem, kara doktoro. Cxu vi intencas logxi cxi tie vian
tutan vivdauxron?
WANGEL
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.