se li konintus la Hispanan lingvon.' La Nederlandano asertas ke
gxi estis vocxo de Franco; tamen ni legas en la policaj raportoj ke '_ne
scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuigxis pere de interpretisto_.'
La Anglo opinias ke gxi estis vocxo de Germano kaj 'ne komprenas la
Germanan.' La Hispano 'certas' ke gxi estis vocxo de Anglo sed 'taksas
entute laux la intonacio' pro tio ke 'li havas nenian konon pri la Angloj.'
La Italo jugxas gxin vocxo de Ruso sed 'neniam parolis kun landano de
Rusio.' Dua Franco malkonsentas krome kun la unua, certante ke la
vocxo estis tiu de Italo. Tamen 'ne scipovante tiun lingvon,' li
konvinkigxis, same kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'"
"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu vocxo
povinta instigi tiajn atestajxojn--ecx en kies tonoj rekonis nenion
konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Euxropo. Vi diros ke gxi
estis eble vocxo de Aziano, aux Afrikano. Nek Azianoj nek Afrikanoj
multnombrigxas en Parizo. Tamen, sen kontrauxstari la hipotezon, mi
nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La vocxon unu atestinto priskribas
kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas gxin esti 'rapida kaj
malkonstanta.' Neniajn vortojn--neniajn vortsimilajn sonojn, iu ajn
atestinto menciis kiel rekoneblajn."
"Mi ne scias," dauxrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis gxis nun,
eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke lauxlegxaj
konkludoj fontintaj el ecx nur tiu parto de la atestajxaro--la parto
rilatanta al la rauxkaj kaj stridaj vocxoj--jam suficxas en si por naskigi
suspekton devontan fiksi direkton al cxiu posta progresado en la
kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'lauxlegxaj konkludoj' sed mia
voldiro ne plene envortigxas tiel. Mi deziris sugesti ke la konkludoj
estas la solaj gxustaj kaj ke la suspekto fontas neeviteble el tiuj kiel
ununura rezulto. El kio konsistas tamen tiu suspekto mi ankoraux ne
konsentas diri. Mi nur deziras ke vi konsideru ke, cxe mi, gxi estis
suficxe forta por doni al miaj demandoj en la cxambro precizan formon,
difinitan emon."
"Nun ni translokigxu, permense, al tiu cxambro. Kion ni unue sercxu
cxi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne troigas
dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturajxoj. Sinjorinon kaj
Frauxlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis
materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Felicxe, estas nur unu maniero
rezonadi pri la temo kaj necesas ke tiu maniero nin konduku al difinita
decido. Ni kontrolu, unu post la alia, la eblajn elirrimedojn."
"Klare estas ke la murdintoj enestis la cxambron kie trovigxis Frauxlino
Lespanajo, aux almenaux la apudan cxambron, kiam la enketontaro
supreniris lauxsxtupare. Estas tial nur cxe tiuj du logxejoj ke ni devas
sercxi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, plafonojn kaj
murmasonajxojn en cxiu direkto. Neniajn sekretajn elirejojn povintus
preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante iliajn okulojn, mi
kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, neniaj sekretaj elirejoj.
Ambaux pordoj kunligantaj la cxambrojn kaj la koridoron estis sekure
sxlositaj kaj la sxlosiloj restis internaflanke."
"Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran
largxon gxis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laux sia tuta
longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo eliri pere
de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj de la
fasadflanka cxambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata
homamaso lin rimarku. Lauxnecese tial la murdistoj trapasis tiujn de la
malantauxflanka cxambro. Nu, atinginte tiun konkludon en tiel
nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, gxin malakcepti pro
sxajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj sxajnaj malebloj estas,
verfakte, eblaj."
"Estas du fenestroj en la cxambro. Unu el ili entute videblas cxar gxin
obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia malvideblas cxar
la kapo de la malfacile manipulebla litkadro estas sxovita kontraux gxin.
La unua fenestro trovigxis en sekura, de interne fermita stato. Gxi
kontrauxstaris la nepran potencon de cxiuj entreprenintaj gxin
suprenlevi. Granda boriletotruo trapenetris ties kadron
maldekstraflanke kaj solidega najlo gxin ensidis, tien ensxovite
preskaux gxiskape. Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila
najlo simile enfiksigxis en gxi kaj ankaux malsukcesis vigla klopodo
suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene konvinkigxis ke elirvojo
nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. Tial, oni finopiniis ke sencele estus
eltiri la najlojn kaj malfermi la fenestrojn."
"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo
kiun mi jxus citis, cxar cxi-tie, necesis, mi certis, ke cxiuj sxajnaj
malebloj finestigxu eblaj."
"Mi komencis pensadi jene, a posteriori, tio estas, indukte. La
murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio veras, ili ne
povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj trovigxis
fiksite--konsiderajxo cxesiginta, pro ties memklaro, la kontroladon
entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la fenestroklapoj estis jes
ja fiksitaj. Necesis tial ke ili havu la kapablon sin fiksi. La konkludo
neniel

Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.