'neniam parolis kun landano de Rusio.' Dua Franco malkonsentas krome kun la unua, certante ke la vocxo estis tiu de Italo. Tamen 'ne scipovante tiun lingvon,' li konvinkigxis, same kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'"
"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu vocxo povinta instigi tiajn atestajxojn--ecx en kies tonoj rekonis nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Euxropo. Vi diros ke gxi estis eble vocxo de Aziano, aux Afrikano. Nek Azianoj nek Afrikanoj multnombrigxas en Parizo. Tamen, sen kontrauxstari la hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La vocxon unu atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas gxin esti 'rapida kaj malkonstanta.' Neniajn vortojn--neniajn vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto menciis kiel rekoneblajn."
"Mi ne scias," dauxrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis gxis nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke lauxlegxaj konkludoj fontintaj el ecx nur tiu parto de la atestajxaro--la parto rilatanta al la rauxkaj kaj stridaj vocxoj--jam suficxas en si por naskigi suspekton devontan fiksi direkton al cxiu posta progresado en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'lauxlegxaj konkludoj' sed mia voldiro ne plene envortigxas tiel. Mi deziris sugesti ke la konkludoj estas la solaj gxustaj kaj ke la suspekto fontas neeviteble el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas tamen tiu suspekto mi ankoraux ne konsentas diri. Mi nur deziras ke vi konsideru ke, cxe mi, gxi estis suficxe forta por doni al miaj demandoj en la cxambro precizan formon, difinitan emon."
"Nun ni translokigxu, permense, al tiu cxambro. Kion ni unue sercxu cxi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturajxoj. Sinjorinon kaj Frauxlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Felicxe, estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj necesas ke tiu maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la alia, la eblajn elirrimedojn."
"Klare estas ke la murdintoj enestis la cxambron kie trovigxis Frauxlino Lespanajo, aux almenaux la apudan cxambron, kiam la enketontaro supreniris lauxsxtupare. Estas tial nur cxe tiuj du logxejoj ke ni devas sercxi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, plafonojn kaj murmasonajxojn en cxiu direkto. Neniajn sekretajn elirejojn povintus preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante iliajn okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, neniaj sekretaj elirejoj. Ambaux pordoj kunligantaj la cxambrojn kaj la koridoron estis sekure sxlositaj kaj la sxlosiloj restis internaflanke."
"Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran largxon gxis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laux sia tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj de la fasadflanka cxambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata homamaso lin rimarku. Lauxnecese tial la murdistoj trapasis tiujn de la malantauxflanka cxambro. Nu, atinginte tiun konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, gxin malakcepti pro sxajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj sxajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj."
"Estas du fenestroj en la cxambro. Unu el ili entute videblas cxar gxin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia malvideblas cxar la kapo de la malfacile manipulebla litkadro estas sxovita kontraux gxin. La unua fenestro trovigxis en sekura, de interne fermita stato. Gxi kontrauxstaris la nepran potencon de cxiuj entreprenintaj gxin suprenlevi. Granda boriletotruo trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo gxin ensidis, tien ensxovite preskaux gxiskape. Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksigxis en gxi kaj ankaux malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene konvinkigxis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. Tial, oni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn kaj malfermi la fenestrojn."
"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo kiun mi jxus citis, cxar cxi-tie, necesis, mi certis, ke cxiuj sxajnaj malebloj finestigxu eblaj."
"Mi komencis pensadi jene, a posteriori, tio estas, indukte. La murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj trovigxis fiksite--konsiderajxo cxesiginta, pro ties memklaro, la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la fenestroklapoj estis jes ja fiksitaj. Necesis tial ke ili havu la kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis."
"Mi alpasxis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antauxsupozis, gxi rezistis cxiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas ekzisti kasxita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke almenaux miaj hipotezoj estis gxustaj, kiom ajn misteraj sxajnis la cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaux malkovris la kasxitan risorton. Mi premis gxin, kaj kontenta pri la malkovro, elektis ne levi la klapon."
"Mi nun remetis la najlon kaj gxin rigardis atente. Homo eksterenpasinta tra
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.