La Murdoj de Kadavrejo-Strato | Page 8

Edgar Allan Poe
konstatis ion strangan cxe la sceno de la abomenajxo.
Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton strangan, enhavis ion kiu ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon.
"Ne, nenion strangan," mi diris. "Almenaux nenion krom tio kion ni ambaux legis en la jxurnalo."
"La Gazeto," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn de tiu eldonajxo. Sxajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron nesolvebla pro tiu kialo mem kiu devus gxin konsiderigi solvebla. Mi volas diri la outré-an [t.e., la troigitan] karakteron de ties konsistigantajxoj. Perpleksigas la policon la sxajna manko de motivo--ne pri la murdo mem--sed pri la abomeneco de la murdo. Mistifikas gxin ankaux la sxajna maleblo akordigi la vocxojn auxditajn en kverelado kaj tion ke malkovrigxis supraetagxe neniu krom la mortigita Frauxlino Lespanajo kaj, aldone, tion ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la suprenirintaro. La sovagxa malbonordo de la cxambro; la kadavro suprensxovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura mutilado de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindajxoj kune kun tiuj antauxe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, cxio suficxis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlauxditan sagacecon, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed estas pere de tiuj devojigxoj disde la irejo de ordinarajxoj ke la racio palpete malfermas sian vojon, lauxeble, sercxante la veron. Dum tiaj kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la tauxga demando estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antauxe okazinta?' Efektive, la facilo per kiu mi atingos, aux jam atingis, la solvon de tiu mistero staras en senpera proporcio kun ties lauxpolice versxajna nesolvebleco."
Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro.
"Mi nun atendas," li dauxrigis, rigardante gxis la pordo de nia apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto de tiuj bucxadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozajxo cxar sur gxi mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi atendas la alvenon de la viro cxi-tien, en cxi-tiun cxambron mem, cxiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen pistoloj kaj ambaux ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion devigas."
Mi enmanigis la pistolojn, apenaux prikonsciante tion kion mi faris, apenaux kredante tion kion mi auxdis, dum Dupino dauxre paroladis, kvazaux monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia vocxo, kvankam certe ne lauxta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis ununure la muron.
"Ke la kverelantaj vocxoj," li diris, "auxditaj de la suprenirantaro ne estis la vocxoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. Tio forigas cxiun dubon pri la demando cxu la multagxulino unue mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun punkton plejparte nome de la metodo. Cxar la fizika forto de S-rino Lespanajo nepre malsuficxintus por suprensxovi la kadavron de la filino en la kamentubon tiel kiel oni gxin malkovris. Kaj la karaktero de la vundoj sur sxia propra korpo entute forigas cxiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la vocxoj de tiu tria aro estis la auxditaj kverelantaj vocxoj. Mi nun atentigu--ne la tutan atestajxaron pri tiuj vocxoj--sed tion kio strangis en tiu atestajxaro. Cxu vi konstatis tiurilatan strangajxon?"
Mi rimarkis ke, dum cxiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la rauxka vocxo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aux laux la priskribo de iu atestinto, la raspa vocxo.
"Tio estis la atestajxaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco de la atestajxaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja distingajxo. La atestintoj, laux via raporto, konsentis pri la rauxka vocxo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida vocxo, la strangajxo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis gxin priskribi, cxiu gxin identigis kiel vocxon de fremdalandano. Cxiu certas ke ne estis vocxo de unu el siaj samlandanoj. Cxiu similigas gxin--ne al la vocxo de denaska logxanto de iu lando kies lingvon li iom konas--sed tute kontrauxe."
"La Franco opinias gxin vocxo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn vortojn se li konintus la Hispanan lingvon.' La Nederlandano asertas ke gxi estis vocxo de Franco; tamen ni legas en la policaj raportoj ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuigxis pere de interpretisto_.' La Anglo opinias ke gxi estis vocxo de Germano kaj 'ne komprenas la Germanan.' La Hispano 'certas' ke gxi estis vocxo de Anglo sed 'taksas entute laux la intonacio' pro tio ke 'li havas nenian konon pri la Angloj.' La Italo jugxas gxin vocxo de Ruso sed
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 19
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.