ne estas sama, jen alia demando; kiu mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj sxi kategorie pripensis cxiujn samagxajn knabinetojn kiujn sxi konas, por certigxi cxu sxi sxangxigxis en iun el ili.
"Mi certe ne estas Ado, cxar sxia hararo falas sur la sxultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaux mi ne estas Mabelo, cxar mi scias multe da lernajxoj, kaj sxi scias ja tre, tre malmulte. Ankaux sxi estas si, kaj mi mi, kaj... ho, mi tute konfuzigxas! Mi provu cxu mi ankoraux scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas cxefurbo de Parizo, Parizo cxefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre sxangxigxis en Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'"
Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam sxi ripetas parkerajxojn, sxi komencis tiun konatan poemon. Sed sxia vocxo sonis rauxka kaj nepropra, kaj ecx la vortoj ne tute similis la originalajn.
Rigardu! Jen la krokodil'! La voston li netigas; Sxprucante akvon el la Nil' La skvamojn li briligas.
Senmova restas la busxeg', Li ungojn kasxas ruze; Jen fisxoj nagxas tra l' kaveg' Frapfermas li amuze.
"Jen certe ne la gxustaj vortoj," diris Alicio malgxoje, kaj denove la okuloj plenigxis de larmoj, dum sxi dauxrigis: "Do, mi nepre estas Mabelo malgraux cxio; sekve mi devos logxi en tiu sxia mallargxa maloportuna domacxeto; mi havos neniun sxatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidigxis. Se mi estos Mabelo, mi restos cxi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon cxe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa vocxo 'Resupreniru, karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj poste, se mi sxatos esti tiu persono, mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos cxi tie, gxis mi farigxos iu alia.' Sed ho ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie cxi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon."
Dirante tion sxi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke sxi vestis--dum sxi babilas--unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo.
"Kiel ajn mi faris tion?" pensis sxi. "Mi ja denove malkreskas."
Sxi starigxis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun sxi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraux rapide malkreskas. Certigxinte ke tion kauxzas la ventumilo, sxi tuj lasis gxin fali, kaj per tio apenaux sxi evitis la malagrablajxon malkreski gxis nulo.
"Jen evito vere mirakla! Cxar preskaux mi nuligxis!" diris Alicio, iom timigita per la subita sxangxo, "tamen estas bona afero trovi sin ankoraux ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la gxardenon." Sxi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve! gxi refermigxis, kaj jen la ora sxlosileto kusxis, kiel antauxe, sur la tablo; kaj "la afero staras pli malprospere ol cxiam," sxi plordiris, "cxar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble."
En la momento kiam sxi diris tion, sxia piedo glitis, kaj sxi trovis sin plauxde enfalinta en salan akvon. Subakvigxinte gxis la mentono, sxi unue supozis ke sxi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo mi povos hejmigxi vagonare." (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis cxe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmasxinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantauxe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaux cxio, stacidomo.) Tamen post nelonge sxi sciigxis ke sxi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn sxi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!" diris sxi, cxirkauxnagxante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaux cxio ja estas stranga."
En tiu momento sxi ekauxdis ke io ne tre malproksime de sxi cxirkauxbaraktas en la lageto, kaj sxi nagxis en la direkto de la plauxdado por esplori kio gxi estas: unue sxi supozis ke la besto nepre estos aux rosmaro aux hipopotamo; sed rememorante ke sxi mem nun estas tre malgranda, sxi fine konstatis ke gxi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel sxi mem.
"Cxu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli cxi tiun muson? Cxio estas tiel neordinara cxi tie, ke kredeble gxi havas la kapablon paroli, kaj almenaux ne malutilos provi gxin." Do sxi ekparolis per: "Ho muso, cxu vi konas la elirejon el tiu cxi lageto? Mi tre lacigxas, ho Muso, cxirkauxnagxante en gxi." (Alicio kredis ke "Ho Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; sxi neniam gxis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.