da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, sxi decidis tuj iri en la gxardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, sxi eltrovis ke sxi ne havas la oran sxlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi gxin, (jen alia eltrovo!) sxi tute ne povis atingi gxin. Vidi gxin tra la vitro sxi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed gxi estis tro glitiga; kaj fine, ellacigxinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidigxis sur la planko kaj ekploris.
"Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre severe. "Mi ordonas al vi tuj cxesi la ploron." Sxi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laux la konsilo!) kaj kelkfoje riprocxis sin tiel forte, ke sxi efektive devis plori; kaj sxi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke sxi trompis sin dum iu vetludo kiun sxi ludis kontraux si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre sxatis sxajnigi ke sxi estas du personoj.) "Sed tiu sxajnigo ne utilus nun"--sxi malgxoje ekpensis--"cxar ja restas da mi apenaux suficxe por fari ecx unu respektindan personon!"
Baldaux tamen sxia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kusxas sub la tablo: malferminte gxin, sxi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Mangxu Min."
"Nu," diris Alicio, "mi vin mangxos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la sxlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambauxokaze mi enigxos la gxardenon, kaj se nur okazos tio, ne tre gravas la kielo." Sekve sxi mangxis peceton de la kuko dirante al si "Laux kiu direkto, laux kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciigxi cxu gxi plialtigxas aux male; kaj tre surprizis sxin la konstato ke sxi restas konstante samalta. Kiam oni mangxas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por sxi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinarajxoj. Do, por ion okazigi, sxi laboradis per la dentoj gxis de la kuko neniom restis.
CXAPITRO II
LA LAGETO FARITA EL LARMOJ
"Neniam mi spertis tiajxo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco sxi ecx forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongigxas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaux, piedetoj miaj!" (Kiam sxi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongigxo ili jam farigxis tute malproksimaj, kaj apenaux sxi povis vidi ilin.)
"Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaux vestos al vi la sxtrumpojn kaj sxuojn? Kompreneble ne mi; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin; cxar se ili ofendigxos, ili eble rifuzos marsxi laux mia volo. Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj."
Sxi ecx elpensadis detale kiel sxi faros la necesajn arangxojn. "Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio sxajnos, sendi donacon al siaj piedoj! Ankaux la adreso estos tre stranga:
Al lia Mosxto la Dekstra Piedo Alicia, sur la Tapisxeto apud Fajrgardilo (Kun amsalut' de Alicio).
Ho, kian sensencajxon mi parolas!"
En tiu momento sxia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto sxi levis la oran sxlosileton kaj rapidis al la gxardenpordeto. Sed havante la altecon de tri metroj, sxi apenaux povis, kusxante sur la planko, rigardi per unu okulo en la gxardenon, kaj la tasko enigxi en gxin farigxis ja pli ol iam utopia. Sxi sidigxis kaj denove ekploris.
"Vi devas honti," sxi diris al si, "vi granda bubino!" (sxi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj cxesu!" Malgraux tiu akra sinriprocxo, sxi ne cxesis la ploradon, gxis sxi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin cxirkaux sxi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskaux la tutan plankon de la halo.
Post ne longa tempo sxi auxdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forvisxis la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: "Ho, la Dukino! Se mi igos sxin atendi, sxi tute furiozigxos!"
Cxar Alicio jam farigxis preskaux senespera, sxi estis preta peti helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo suficxe apudigxis, sxi ekparolis per tre mallauxta timplena vocxo: "Se al vi placxos, Sinjoro:--"
La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per cxiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!
Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj cxar estis en la halo tre varme, sxi longadauxre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:--
"Hieraux cxio okazis lauxrutine, sed hodiaux ja cxio estas stranga! Cxu dum la nokto mi sxangxigxis? mi esploru tion. Cxu vere mi estis sama kiam mi levigxis hodiaux matene? Mi kvazaux memoras ke mi sentis min iom sxangxigxinta. Sed se mi
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.