La Aventuroj de Alicio en Mirlando | Page 2

Lewis Carroll
laculo La Songxon maldauxrigi, Promesas je sekvanta fojo Gxin iom plilongigi. "Jam venis la sekvanta fojo, Nin volu kontentigi!"
VI
Do kreskis plu la Mirlandajxoj Iom post iom, grade: Naskigxis cxiuj en boato Dum vagis ni remade. --Subiras sun', do hejmen gaje Ni remas babilade.
VII
Jen Alici'. Akceptu sxin Kaj gardu en memoro: Al pilgrimint' ja kara estas El malproksim' la floro; Velkinte gxi memorojn vekas Valorajn pli ol oro.

LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO

CXAPITRO I
MIRINDA FALEGO!
Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuigxis pro senokupo. Unu, du foje sxi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en gxi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis sxi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Sxi do ekpripensis--ne tre vigle cxar la tago estis varma, kaj sxi sentis sin tre dormema--cxu la plezuro fari cxenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun palerugxaj okuloj.
Tio ja ne estis tre mirinda, ankaux ne sxajnis al Alicio tre eksterordinare auxdi la kuniklon diranta al si:--
"Ho, ve! mi malfruos!"
(Kiam poste sxi pripensadis la aferon, sxajnis al sxi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, gxi sxajnis al sxi tute ordinara.)
Tamen, kiam la kuniklo el sia vesxta posxo eligis posxhorlogxon, kaj, rigardinte gxin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, cxar subite frapis sxin la ideo, ke neniam antauxe sxi vidis kuniklon kiu havas vesxtposxon kaj posxhorlogxon. La scivolemo en sxi ekflamigxis! Tuj sxi ekkuris post gxi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskajxa barilo gxustatempe por vidi la kuniklon malaperi en gxin.
Ne konsiderinte ecx unu momenton, kiamaniere sxi reeligxos, Alicio postkuris gxin en la tuneleton.
La tunelo, cxe la unuaj pasxoj, kondukis rekte antauxen, same kiel fervoja tunelo, sed poste deklinigxis malsupren kaj farigxis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceligxi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan sxakton.
Mi jxus diris "tre profundan." Nu, aux la sxakto estis efektive tre profunda, aux sxi falis tre malrapide; cxar dum la dauxro de tiu stranga defalo, ne mankis al sxi tempo por trankvile cxirkauxrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, sxi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio sxi alvenas; sed klopodis vane, cxar estis tie tro mallume. Tiam sxi ekobservis la murojn de la sxakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de sxrankoj kaj librobretoj; ankaux, tie cxi kaj tie, sxi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste sxi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktajxujon; sur gxi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por sxi granda cxagreno; cxar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis--nur blankan malplenon! Sxi ne volis lasi fali la fajencajxon, pro la timo mortigi per gxi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti gxin, preterpasante, en sxrankon.
[Ilustrajxo: DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON.]
"Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri cxi tiu falego, cxiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, ecx pri falo de l' supro gxis malsupro de l' sxtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos ecx de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (Tion oni povas kredi.)
Malsupren, ankoraux malsupren! Cxu neniam la falo finigxos? "Mi volus scii," diris sxi lauxte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimigxas la ter-centron. Tio estus, laux mi, preskaux ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antauxe lernis en la lerncxambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis--pro manko da auxskultantoj--oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por sxi bona praktiko tradiri la faktojn.) "Jes, tio estas certe la gxusta interspaco, sed en kian latitudon aux longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaux donis al sxi agrablajn sentojn.)
Post ne longe sxi rekomencis:--"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marsxas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la Antipatioj." (Cxe eksono de tiu strangajxo sxi certe ne sopiris auxskultantojn); "mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi cxu tiu cxi lando estas Nov-Zelando aux Auxstralio?'" (Sxi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero. Cxu vi povus tion fari?) "Sed sxi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus sercxi la nomon ie sur la muroj surskribitan."
Malsupren, ankoraux malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaux denove ekparolis: "Hodiaux vespere Dajna tre sopiros min." (Dajna estas sxia kato.) "Mi esperas ke cxe la temangxo oni ne forgesos sxian subtason da lakto. Dajna, vi karul', ho se vi nur estus tie cxi kun mi! Ne estas musoj en la aero,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 35
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.