La Aventuroj de Alicio en Mirlando | Page 9

Lewis Carroll
al sxi resti en la domo."
Dum sxi parolis, sxi trovis sin en neta cxambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion sxi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, sxi estis tuj forlasonta la cxambron kiam okaze sxi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto ne havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen sxi malsxtopis kaj almetis gxin al la lipoj. "Kiam ajn mi aux mangxas aux trinkas cxi tie funde, nepre okazas io stranga, do mi volas provi kian efikon havos cxi tiu boteleto. Mi tre esperas ke gxi denove grandigos min, cxar mi vere enuas esti tia malgrandajxeto kia nun mi estas."
Kaj tian efikon gxi fakte havis, efikon preskaux tujan; cxar antaux ol sxi eltrinkis duonon de la enhavo, sxi sentis la kapon premata kontraux la plafono, kaj devis klini la dorson por ke sxi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Suficxas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis."
Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute ne cxesis, sed dauxradis gxis sxi devis stari sur la genuoj, kaj plu dauxradis gxis ecx por tio mankis spaco. Sxi klopodis kusxi sur la planko havante unu kubuton kontraux la pordo kaj la alian klinitan cxirkaux la kapo. Sed ankoraux plu sxi kreskis, kaj--jen, sxia lasta rimedo--sxi sxovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante:
"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre felicxe por Alicio la sorcxboteleto jam plene efikis; sxi ne plu kreskis, tamen sxia nuna amplekso estis por sxi tre malkomforta, kaj cxar sxajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun cxambron, ni ne miru ke sxi nun farigxis tre malgaja.
"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "cxar tie ne okazis ke oni cxiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj cxirkaux-ordonigxis de musoj kaj kunikloj. Preskaux mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraux cxio, la cxitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi cxiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos gxin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"--diris sxi per malgaja vocxo "almenaux tie cxi ne estas spaco por kreski plu. Cxu sekvas do (pensis sxi) ke mi neniam farigxos pli agxa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam farigxi maljunulino! Sed aliflanke, devi cxiam lerni la lecionojn, ho, mi ne sxatus tion!"
"Vi stulta Alicio," sxi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn tie cxi? Apenaux estas spaco por vi, kie do lokigxus lernolibroj?" Kaj tiamaniere sxi dauxrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraux si.
[Ilustrajxo: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.]
Post kelkaj momentoj sxi cxesis paroli kaj auxskultis, cxar sxi auxdis ekster la cxambro ies vocxon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn--" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laux la sxtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por sercxi Marianon. Pro timo al li, sxi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuigxis. Sxi ja forgesis ke nun sxi estas preskaux miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi gxin.
Laux la auxdataj sonoj la Kuniklo alvenis gxis la pordo, kaj klopodadas malfermi gxin. Sed, cxar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj cxar Alicio forte premas gxin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Sxi auxdis gxin diri al si: "Do, mi cxirkauxiros kaj enigxos tra la fenestro."
"Vi ne faros tion" pensis Alicio. Atendinte gxis sxi auxdas la Kuniklon apude sub la fenestro, sxi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon sxi ricevis nenion, sed auxdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio sxi konkludis ke gxi falis en kukumejon, aux en ion tiuspecan.
Post unu momenton sxi auxdis tre koleran vocxon (certe la vocxon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde (de malproksime) jen alia vocxo de sxi nekonata: "Se placxas, Mosxto, jen mi tie cxi. Mi fosas pomojn."
"Fosas pomojn? Cxi tien, sencerbulo, kaj eligu min el cxi tio." (Denove auxdigxas sonoj de frakasata vitro.)
"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?"
"Brako, Ekscelenco." (Laux la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.)
"Cxu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Gxi ja
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 35
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.