La Aventuroj de Alicio en Mirlando | Page 8

Lewis Carroll
jxus, 'Ni havu proceson, procesos mi vin! Ne ekpenu rifuzi; tio, nur por amuzi min, estas necesa; defendu do vin!' 'Ne utilus, sinjor'; diris mus' kun fervor'-- 'Sen jugxistoj procesi tempperdo ja estas.' 'Mi vin jugxos tutsole' --diris li ruzparole. Li muson kondamnis; nun sola li restas.
"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi pensas?"
"Pardonu," respondis sxi tre humile, "vi jam alvenis cxe la kvina vostkurbo, cxu ne?"
"Mi ne!" ekkriis la Muso.
"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?"
La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, jxetante post si la riprocxon:
"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencajxo."
"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega vocxo "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstataux respondi, la Muso nur grauxlis kolere.
"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio lauxte kriis al la foriranta Muso. Poste cxiuj kriis hxore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la pasxojn, kaj malaperis.
La Loro malkontente diris: "Estas domagxo ke gxi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la busxon, panjo; vi ja difektus la paciencon ecx al ostro."
"Ho, kiel mi volus ke nia Dajna estu tie cxi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaux sxi volis mem auxdi siajn pensojn, "sxi ja kapablus tuj reporti gxin."
"Kiu do estas Dajna, se estas permesite tion demandi," diris gxentile la Loro. Alicio respondis avide, cxar cxiam sxi estis preta paroli pri sia kara katinjo. "Dajna estas mia kato. Sxi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus ecx imagi; kaj se vi vidus sxin birdkaptanta,..."
Tiuj vortoj kauxzis inter la cxeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, cxar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorgxo, sxi devas hejmenigxi. La kanario kriis per trempepanta vocxo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kusxigxi."
Pro diversaj tiaj pretekstoj cxiuj foriris unu post alia, gxis Alicio restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta Dajna'n!" sxi diris melankolie. "Supre en la hejmo cxiuj sxatas sxin, cxi tie funde, neniu. Tamen, laux mi, sxi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, Dajna, vi kara Dajna, cxu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malgxoja, sxi denove ekploris.
Post iom da tempo, ekauxdante kelkajn piedpasxetajxojn, sxi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.

CXAPITRO IV
CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL[4]
Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Gxi trotis malrapide, kaj cxirkauxrigardadis, kvazaux gxi sercxas ion. Sxi auxdis gxin murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Sxi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la cxasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?"
Alicio tuj divenis ke gxi sercxas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj sxi bonkore komencis cxirkauxsercxi ilin. Sed ne prosperis al sxi trovi ilin, cxar de kiam sxi nagxadis en la lageto, cxio absolute sxangxigxis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj ecx la granda halo mem. Baldaux dum Alicio cxirkauxsercxas, la Kuniklo rimarkis sxin, kaj per kolera vocxo ekkriis al sxi: "Nu, Mariano, kion do vi faras cxi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!"
Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu gxi montris. Pro timo de gxia kolero sxi ecx ne provis klarigi ke sxi ne estas Mariano.
"Li ja kredas ke mi estas lia cxambristino," sxi al si diris, kurante. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin."
Dirante tion, sxi trovis sin staranta antaux cxarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur gxi la nomo Sro. B. Kuniklo. Sxi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per sxtuparo timante ke sxi renkontigxos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaux ol sxi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.
"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti cxirkauxsendata de Kuniklo! Eble ankaux Dajna igos min porti por sxi depesxojn. Jen kio povus okazi. 'Frauxlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu momento, varnjo; tamen gxis Dajna revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se Dajna komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 35
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.