John Gabriel Borkman | Page 9

Henrik Ibsen
por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton panjo! (Li iras rapide tra la antauxa cxambro.)
SINJORINO BORKMAN (post mallonga silento) Vi tamen baldaux estos lin repreninta, vi, Ella.
ELLA RENTHEJM Dio donu ke mi povus kredi tion.
SINJORINO BORKMAN Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos.
ELLA RENTHEJM Pro vi, vi pensas?
SINJORINO BORKMAN Pro mi aux -- pro sxi, la alia.
ELLA RENTHEJM Do prefere sxi ol vi?
SINJORINO BORKMAN (kapsignas malrapide) Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere sxi ol vi.
ELLA RENTHEJM Neniel konsiderante kien li fine portigxos --
SINJORINO BORKMAN Sxajnas al mi, ke tio estus indiferenta.
ELLA RENTHEJM (prenas siajn supervestajxojn sur la brakon) La unuan fojon kiam ni du gxemelfratinoj samopinias. -- Bonan nokton, Gunhild. (Sxi eliras tra la antauxa cxambro.)
(La muziko auxdigxas pli forte de supre en la salono.)
SINJORINO BORKMAN (staras momenton trankvile, skuigxas, sxrumpigxas kaj flustras senpere.) La lupo denove hurlas. -- La malsana lupo. (Sxi staras momenton, kaj jen jxetas sin sur la planktapisxon, tordas sin vee kaj flustras plende:) Erhart! Erhart, -- estu fidela al mi! Ho, revenu hejmen, kaj helpu vian patrinon! Cxar mi ne plu toleras cxi tiun vivon!

DUA AKTO
(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapisxoj, montrantaj cxas-scenojn kun pasxtistoj kaj pasxtistinoj, cxio pale senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli proksime en la antauxo estas piano. En la angulo fone maldekstre estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda, tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli antauxe cxe la sama flanko estas sofo kun tablo kaj segxoj. La mebloj estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras eklumigitaj lampoj.)
(John Gabriel Borkman staras kun la manoj dorse apud la piano auxskultante al Frida Foldal, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn de Danse macabre.)
(Borkman meze alta viro de firma, fortika staturo en la sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. Frida Foldal estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca strecxita esprimo. Malricxe beligita en hela vestajxo.)
(La melodio atingis la finon. Silento.)
BORKMAN Cxu vi povas diveni kie mi la unuan fojon auxdis tonojn, kiel tiujn cxi?
FRIDA (rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman?
BORKMAN Estis malsupre en la minejoj.
FRIDA (ne komprenas) Nu jes? Malsupre en la minejoj?
BORKMAN Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la minejojn. -- Tie malsupre la erco kantas.
FRIDA Cxu, -- gxi kantas?
BORKMAN (kapjesas) Kiam gxi malfiksigxas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas gxin, -- tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj liberigas gxin. Tial la erco kantas -- el gxojo -- en sia maniero.
FRIDA Kial gxi faras tion, sinjoro Borkman?
BORKMAN Gxi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn.
(Li pasxadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj dorse.)
FRIDA (sidas iomete atendante; rigardas sian horlogxon kaj ekstaras.) Pardonu, sinjoro Borkman, -- sed bedauxrinde mi devas foriri, mi.
BORKMAN (haltas antaux sxi) Cxu vi jam volas foriri?
FRIDA (metas la notaron en la tekon) Jes, mi ja devas. (videble embarasata) Cxar mi dungigxis ien cxi tiun vesperon.
BORKMAN Ien, kie okazos kunestado?
FRIDA Jes.
BORKMAN Kaj tie vi auxskultigos vin por la cxeestantoj?
FRIDA (mordas sian lipon) Ne -- mi ludos por ilia dancado.
BORKMAN Nur por dancado?
FRIDA Jes; ili volas danci post la vespermangxo.
BORKMAN (staras sxin rigardante) Cxu vi kutime ludas por danco? Tiel cxirkauxe en la domoj?
FRIDA (surmetas la supervestajxojn) Jes, kiam mi povas ekhavi mendon, mi --. Estas ja cxiam ioma enspezo per tio.
BORKMAN (pridemandante) Cxu estas tio, pri kio vi pleje pensas, kiam vi sidas ludante al danco?
FRIDA Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni la dancadon.
BORKMAN (kapsignas) Estas gxuste tio, kion mi volus scii. (pasxadas maltrankvila sur la planko) Jes, jes, jes, -- tio, ne povante mem partopreni, tio estas la plej peza el cxio. (haltas) Sed por vi estas unu afero, kiu kontrauxpesas tion, Frida.
FRIDA (rigardas lin demandante) Kio estas tio, sinjoro Borkman?
BORKMAN Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta dancantaro kune.
FRIDA (ridetas evite) Ho, tio do ne estas tute certa.
BORKMAN (averte suprenlevas la montrofingron) Neniam do estu tiel freneza, ke vi dubas pri vi mem!
FRIDA Sed je Dio, kiam neniu scias?
BORKMAN Ke vi nur mem scias, estas suficxe. -- Kie vi ludos cxi tiun vesperon?
FRIDA Estas cxe advokato Hinkels.
BORKMAN (subite rigardas sxin akre) Hinkels, vi diras!
FRIDA Jes.
BORKMAN (kun sxiranta rideto) Cxu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo? Cxu li povas igi homojn viziti sin?
FRIDA Jes, venos multaj homoj, laux tio kion diras sinjorino Wilton.
BORKMAN (impete) Sed kiaj homoj! Cxu vi povas diri al mi tion?
FRIDA (iom timeme) Ne, mi vere ne scias. Nu jes, -- efektive mi scias ke studento Borkman iros tien cxi-vespere.
BORKMAN (mire) Erhart!
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 31
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.