John Gabriel Borkman | Page 5

Henrik Ibsen
foje. En la vesperoj. Ankaux tion Erhart arangxis.
ELLA RENTHEJM Sed cxu la bedauxrinda knabino devas iri tiun longan vojon cxi tien? Kaj poste hejmen al la urbo?
SINJORINO BORKMAN Ne, tion sxi ne bezonas. Erhart arangxis, ke sxi povas esti cxe sinjorino, kiu logxas cxi tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton --
ELLA RENTHEJM (vigle) Sinjorino Wilton!
SINJORINO BORKMAN Iu tre ricxa sinjorino. Iu kiun vi ne konas.
ELLA RENTHEJM Mi auxdis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas --
SINJORINO BORKMAN Jes, tute gxuste.
ELLA RENTHEJM Erhart plurajn fojojn skribis pri sxi. -- Cxu sxi logxas cxi tie nun?
SINJORINO BORKMAN Jes, sxi luprenis vilaon cxi tie. Kaj nun sxi translogxis el la urbo antaux iom da tempo.
ELLA RENTHEJM (iom hezitante) Laux onidiro sxi eksedzigxis.
SINJORINO BORKMAN La edzo eble mortis antaux pluraj jaroj.
ELLA RENTHEJM Jes, sed ili eksedzigxis --. Li lasis sin eksedzigxi --
SINJORINO BORKMAN Li forvojagxis de sxi, tion li faris. La kulpo certe ne estis sxia.
ELLA RENTHEJM Cxu vi konas sxin iom pli proksime, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN Ho jes, certe. Sxi logxas ja tute proksime. Kaj sxi foje faras etajn vizitojn.
ELLA RENTHEJM Kaj vi eble iom sxatas sxin?
SINJORINO BORKMAN Sxi estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia jugxo.
ELLA RENTHEJM En sia jugxo pri homoj, vi aludas?
SINJORINO BORKMAN Jes, pleje pri homoj. Sxi ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde, -- la animon. Kaj tial sxi vere adoras lin, -- kiel kompreneble estas.
ELLA RENTHEJM (iom ruze) Do sxi eble konas Erhart ankoraux pli bone ol sxi konas vin?
SINJORINO BORKMAN Jes, Erhart ofte renkontis sxin en la urbo. Antaux ol sxi translogxis cxi tien.
ELLA RENTHEJM (senpripense) Kaj sxi tamen translogxis el la urbo?
SINJORINO BORKMAN (ekmiras kaj rigardas sxin akre) Tamen! Kion vi pensas pri tio?
ELLA RENTHEJM (evite) Nu, Dio, -- pensas --?
SINJORINO BORKMAN Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per tio, Ella!
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin firme en la okulojn) Jes, efektive estis, Gunhild. Vere estis io, kion mi pensis pri tio.
SINJORINO BORKMAN Nu, do diru malkasxe!
ELLA RENTHEJM Unue mi volas diri tion al vi, ke mi trovas, ke ankaux mi kvazaux havas rajton al Erhart. Aux cxu vi tion ne trovas?
SINJORINO BORKMAN (rigardas aeren) Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li, ja --
ELLA RENTHEJM Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed cxar mi sxatas lin --
SINJORINO BORKMAN (ridetas moke) Mian filon? Cxu vi povas? Vi? Spite el cxio?
ELLA RENTHEJM Jes, mi povas. Spite al cxio. Kaj mi faras. Mi sxatas Erhart. Tiom, kiom mi entute povas sxati homon -- nuntempe. En mia agxo.
SINJORINO BORKMAN Nu jes, jes, tiel estu; sed --
ELLA RENTHEJM Kaj tial, vidu, mi farigxas maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io minacas lin.
SINJORINO BORKMAN Minacas Erhart! Jes, sed kio minacas lin? Aux kiu do minacas lin?
ELLA RENTHEJM Tion faras unue vi, -- en via maniero --
SINJORINO BORKMAN (ekkrie) Mi!
ELLA RENTHEJM -- kaj jen ankaux tiu sinjorino Wilton, -- mi timas.
SINJORINO BORKMAN (momenton rigardas sxin konsternite) Kaj tiajxon vi povas kredi pri Erhart! Pri mia propra filo! Li, kiu havas sian grandan mision por plenumi!
ELLA RENTHEJM (suprajxe pasante diri) Ho kion, mision --!
SINJORINO BORKMAN (ekscitite) Kaj tion vi kuragxas diri tiel moke!
ELLA RENTHEJM Cxu vi opinias ke juna homo en la agxo de Erhart, -- sana kaj gxoja, -- cxu vi opinias, ke li akceptas oferi sin por tiajxo kiel "misio"!
SINJORINO BORKMAN (forte kaj firme) Erhart faras! Tion mi certe scias!
ELLA RENTHEJM (agitas la kapon) Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN Cxu mi ne kredas!
ELLA RENTHEJM Estas nur io, kion vi prirevadas. Cxar se vi ne havis tion por alkrocxi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus.
SINJORINO BORKMAN Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete) Kaj eble estas tio, kion vi pleje atendus, vi, Ella!
ELLA RENTHEJM (kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus -- se vi ne povas liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio.
SINJORINO BORKMAN (minace) Vi volas enpremi vin inter ni! Inter patrino kaj filo! Vi!
ELLA RENTHEJM Mi volas liberigi lin el via potenco, -- via superrego.
SINJORINO BORKMAN (triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj -- Gxis lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu!
ELLA RENTHEJM Do mi volas regajni lin de vi! (rauxke; duone flustre) Ni du, ni luktis antauxe je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin triumfe) Jes, kaj mi venkis.
ELLA RENTHEJM (mokride) Cxu vi dauxre opinias, ke tiu venko farigxis gajno por vi?
SINJORINO BORKMAN (sombre) Ne; -- pri tio vi sange pravas.
ELLA RENTHEJM Ecx ne cxi tiun fojon farigxos gajno por vi.
SINJORINO BORKMAN Cxu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart!
ELLA RENTHEJM Ne; cxar estas nur la potenco super li, kiun vi volas havi!
SINJORINO BORKMAN Kaj nun vi!
ELLA RENTHEJM (varme) Mi volas havi lian internan animon, -- lian menson, -- lian tutan koron --!
SINJORINO BORKMAN (ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu cxi mondo!
ELLA RENTHEJM
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 31
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.