John Gabriel Borkman | Page 4

Henrik Ibsen
malsupre.
SINJORINO BORKMAN Jes, -- tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. -- Dum cxiuj tiuj longaj ok jaroj.
ELLA RENTHEJM Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke estus ebla --!
SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Estas vero. Kaj neniam povos farigxi alimaniera.
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Tio cxi tamen estas terura vivo, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN Pli ol terura, sciu. Baldaux ne plu eltenebla.
ELLA RENTHEJM Mi bone komprenas.
SINJORINO BORKMAN Cxiame auxdi liajn pasxojn tie supre. Ek de la frua mateno gxis malfrue en la nokto. -- Kaj tiel auxdeble kiel estas cxi tie malsupre.
ELLA RENTHEJM Jes, estas intense auxdeble cxi tie.
SINJORINO BORKMAN Multfoje sxajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon pasxadanta en kagxo tie supre en la salono. Gxuste rekte super mia kapo. (auxskultas kaj flustras) Auxdu nur, vi! Auxdu! Tien kaj reen, -- tien kaj reen iras la lupo.
ELLA RENTHEJM (gardeme) Cxu ne povus sxangxigxi, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Li neniam faris alpasxon por tio.
ELLA RENTHEJM Sed cxu vi ne povus fari la unuan pasxon?
SINJORINO BORKMAN (ekagitigxas) Mi! Post cxio kion li pekis kontraux mi! -- Ne dankon! Prefere lasu la lupon dauxrigi sian pasxadon tie supre.
ELLA RENTHEJM Farigxas tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por demeti la vestajxojn.
SINJORINO BORKMAN Jes, mi ja demandis al vi antaux --
(Ella Renthejm demetas de si mantelon kaj cxapelon sur segxon cxe la enireja pordo.)
ELLA RENTHEJM Cxu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo?
SINJORINO BORKMAN (ridas amare) En socia rondo, vi aludas?
ELLA RENTHEJM Mi pensas kiam li eliras en la fresxan aeron. Ene sur la vojetoj en la arbaro, aux --
SINJORINO BORKMAN La bankestro neniam eliras.
ELLA RENTHEJM Ecx ne en la krepusko?
SINJORINO BORKMAN Neniam.
ELLA RENTHEJM (kortusxata) Al tio li do ne povas devigi sin?
SINJORINO BORKMAN Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la mursxranko. En la antauxcxambro, vi scias --
ELLA RENTHEJM (al si mem) -- tiu sxranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj --
SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Kaj foje, -- malfrue vespere, -- mi povas auxdi lin malsuprenveni -- por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze en la sxtuparo, -- kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la salono.
ELLA RENTHEJM (silente) Cxu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por viziti lin?
SINJORINO BORKMAN Li ne havas malnovajn amikojn.
ELLA RENTHEJM Li do havis multajn -- foje.
SINJORINO BORKMAN Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li farigxis por siaj amikoj multekosta amiko, -- li, John Gabriel.
ELLA RENTHEJM Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN (impete) Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte, malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li. Estis ja nur mona perdo. Nenio alia.
ELLA RENTHEJM (ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute sola.
SINJORINO BORKMAN Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciigxas, ke maljuna kopiisto aux kromskribisto foje venas supren al li.
ELLA RENTHEJM Nu tiel; certe estas iu, kiu nomigxas Foldal. Cxar mi scias ke tiuj du estis amikoj en la juneco.
SINJORINO BORKMAN Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Cxar li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun havis --
ELLA RENTHEJM Sed nun li do venas al Borkman?
SINJORINO BORKMAN Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio komprenigxas; li nur venas en la krepusko.
ELLA RENTHEJM Tiu Foldal, -- ankaux li estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn, je la bankroto.
SINJORINO BORKMAN (pase rimarkante) Jes, sxajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom da mono, ankaux li. Sed certe estis tute bagatela --
ELLA RENTHEJM (kun facila emfazo) Estis cxio kion li posedis.
SINJORINO BORKMAN (ridetas) Nu, sed pro Dio, -- tio kion li posedis, estis do certe tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli.
ELLA RENTHEJM Ecx ne paroligxis pri tio, -- de Foldal, -- dum la proceso.
SINJORINO BORKMAN Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan rekompencon por tiu sensignifajxo.
ELLA RENTHEJM (mire) Cxu Erhart? Kiel povus Erhart tion?
SINJORINO BORKMAN Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis sxin, -- tiel ke sxi eble povos farigxi io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu, -- tio certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta fari por sxi.
ELLA RENTHEJM Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi opinias.
SINJORINO BORKMAN Kaj Erhart ankaux arangxis, ke sxi povas lerni muzikon. Sxi jam estas tiel lerta, ke sxi povas veni supren al -- al li tie supre en la salono, kaj ludi por li.
ELLA RENTHEJM Do li dauxre sxatas muzikon?
SINJORINO BORKMAN Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis -- kiam li estis atendata --
ELLA RENTHEJM Kaj sur tiu sxi ludas por li?
SINJORINO BORKMAN Jes, tiel
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 31
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.