li por si sternis, -- povra, miskonduta homo.
TESMAN Cxu vi ion auxdis pri Ejlert? Nome post kiam mi forvojagxis?
FRAUxLINO TESMAN Nenion krom tio ke li eldonus novan libron.
TESMAN Kion? Ejlert Lovborg? Jxus nun? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Jes, tion oni diras. Dio scias cxu gxi ion valoras, cxu? Ne, sed kiam la via nova libro aperos, -- tio estos ja io alia, Jorgen! Pri kio gxi temos?
TESMAN Gxi temos pri la hejma industrio en Brabant en la Mezepoko.
FRAUxLINO TESMAN Jen, imagu, -- ke vi povas skribi ankaux pri tia temo!
TESMAN Cetere eble dauxros ankoraux longe pri tiu libro. Mi havas ja tiujn kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu.
FRAUxLINO TESMAN Jes, ordigi kaj kolekti, -- tion vi vere scipovas. Ne vane vi estas la filo de karmemora Jochum.
TESMAN Mi tre antauxgxojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi ekhavis mian propran domon kaj hejmon kie labori.
FRAUxLINO TESMAN Kaj antaux cxio nun, kiam vi gajnis sxin, kiun via koro sopiris, kara Jorgen.
TESMAN (cxirkauxbrakas sxin) Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, -- sxi estas ja la plej sxatinda el cxio! (rigardas al la pordo) Jen mi kredas, ke sxi venas. Cxu?
(Hedda venas de maldekstre tra la malantauxa cxambro. Sxi estas sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizagxo kaj staturo aspektas noble. La koloro de la hauxto iom pala. La okuloj estas sxtalgrizaj kaj esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta, sed ne tre densa. Sxi estas vestita en eleganta, libere pendanta antauxtagmeza kostumo.)
FRAUxLINO TESMAN (iras al Hedda renkonte) Bonan matenon, kara Hedda! Kore al vi bonan matenon!
HEDDA (donas al sxi la manon) Bonan matenon, kara frauxlino Tesman! Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable.
FRAUxLINO TESMAN (aspektas iom gxenata) Nu, -- cxu la juna sinjorino bone dormis en sia nova hejmo?
HEDDA Nu ja, dankon! Elteneble.
TESMAN (ridas) Elteneble! Jen, jen, vi trovas esprimon, Hedda! Vi vere dormis profunde kiel sxtono, kiam mi ellitigxis.
HEDDA Felicxe. Krome oni devas ja sin kutimigi al cxio nova, frauxlino Tesman. Iom post iom. (rigardas maldekstren) Hu, -- jen la cxambristino lasis la pordon de la altano malferma. Enondas kvazaux maro da suno.
FRAUxLINO TESMAN (iras al la pordo) Nu, do ni gxin fermu.
HEDDA Ne, ne, tion ne! Kara Tesman, kuntiru la kurtenojn. Tio donas pli malakran lumon.
TESMAN (cxe la pordo) Nu jes, -- nu jes. Jen, Hedda, -- nun vi havas ombron kaj ankaux fresxan aeron.
HEDDA Jes, fresxa aero estas cxi tie vere bezonata. Cxiuj tiuj benitaj floroj --. Sed, kara, -- bonvolu preni sidlokon, frauxlino Tesman!
FRAUxLINO TESMAN Ne, dankon. Nun mi ja scias, ke cxio statas bone, -- dank' al Dio! Kaj nun mi devas trovi mian vojon hejmen. Al sxi, kiu kusxas kaj sopire atendas, la kompatinda.
TESMAN Do vi kore salutu sxin multfoje de mi. Kaj diru al sxi, ke mi faros viziton al sxi iom poste hodiaux.
FRAUxLINO TESMAN Jes, ja, tion mi faros. Sed jen atentu, Jorgen -- (sercxas en la posxo de sia robo) Tion mi preskaux forgesis. Jen io kion mi kunportis por vi.
TESMAN Kio estas do tio, onklino? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN (eltiras platan paketon en gazetpapero kaj donas gxin al li) Jen, mia kara knabo.
TESMAN (elpakas) Ho, bona Dio, -- cxu vi vere gardis ilin por mi, onklino Julle! Hedda! Estas vere kortusxe, kara! Cxu?
HEDDA (cxe la etagxeroj dekstre) Jes, kara, kio do estas?
TESMAN Miaj malnovaj matensxuoj! La pantofloj, vidu!
HEDDA Nu do. Mi memoras, ke vi ofte parolis pri ili dum la vojagxo.
TESMAN Jes, mi vere sentis la mankon de ili. (proksimigxas al sxi) Jen, rigardu ilin, Hedda!
HEDDA (iras al la forno) Ne, dankon, ili vere ne interesas min.
TESMAN (postsekvas sxin) Imagu -- tiujn onklino Rina brodis por mi kusxante en sia lito. Ecx malsana kia sxi estis. Ho, vi ne povas imagi, kiom da memoroj ili revokas.
HEDDA (cxe la tablo) Efektive ne por mi.
FRAUxLINO TESMAN Pri tio Hedda ja pravas, Jorgen.
TESMAN Jes, sed mi opinias, ke nun, kiam sxi apartenas al la familio --
HEDDA (interrompante) Kun tiu cxambristino ni certe neniam interakordos, Tesman.
FRAUxLINO TESMAN Ne interakordos kun Berte?
TESMAN Kara, -- kial vi tiel ekpensas? Cxu?
HEDDA (montras) Jen rigardu! Tie sxi postlasis sian malnovan cxapelon sur la segxo.
TESMAN (konsternita, perdas la pantoflojn sur la plankon) Tamen Hedda do --!
HEDDA Imagu, -- se iu venus kaj tiajxon vidus.
TESMAN Tamen, Hedda, estas ja la cxapelo de onklino Julle!
HEDDA Cxu?
FRAUxLINO TESMAN (prenas la cxapelon) Jes vere, gxi estas mia. Kaj cetere gxi ne estas malnova, kara sinjorineto Hedda.
HEDDA Mi vere ne proksime rigardis gxin, frauxlino Tesman.
FRAUxLINO TESMAN (ligas la cxapelon sur sin) Kredu min, vere la unuan fojon mi nun portas gxin. Jes, Dio scias ke tiel estas.
TESMAN Kaj grandioza gxi estas. Vere grandioza!
FRAUxLINO TESMAN Nu, ne bombastu, mia kara Jorgen. (cxirkauxrigardas) La sunombrelon --? Nu, jen. (prenas gxin) Cxar ankaux tiu estas mia. (grumbletas) Ne tiu de Berte.
TESMAN Novan cxapelon kaj novan sunombrelon! Jen, Imagu, Hedda!
HEDDA Belaj, ecx belegaj ili estas.
TESMAN Jes, cxu ne? Cxu? Sed onklino,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.