Fundamenta Krestomatio | Page 5

L. Zamenhof
de la flugado); en tiaj okazoj
ni uzus la finigxon "n" tute egale, cxu ia prepozicio starus aux
ne.--Morgaux mi veturos Parizon (aux en Parizon).--Mi restos hodiaux
dome.--Jam estas tempo iri domen.--Ni disigxis kaj iris en diversajn
flankojn : mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.--Flanken, sinjoro! Mi
konas neniun en tiu cxi urbo.-- Mi neniel povas kompreni, kion vi
parolas.--Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aux mi ne renkontis lin,
nek lian fraton).
18.
Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian
prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed
estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la vorto
"je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas je lia
naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux : mi ridas lian naivecon).--Je
la lasta fojo mi vidis lin cxe vi (aux : la lastan fojon).--Mi veturis du
tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux : mian
perditan felicxon).--El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne
scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon (t. e. cxu gxi estas aktiva)
aux ne, ni povas cxiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei
al la patro" kaj "obei la patron" (anstataux "obei je la patro"). Sed ni ne
uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi
malpermesas; ekzemple : ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj
"pardoni la malamikon", sed ni devas diri cxiam "pardoni al la
malamiko lian kulpon".
19.

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.--La montritajn naux vortojn ni
konsilas bone ellerni, cxar el ili cxiu povas jam fari al si grandan serion
da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni
ricevas vortojn demandajn aux rilatajn : kia, kial, kiam, kie, kiel, kies,
kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn :
tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "cx", ni
ricevas vortojn komunajn : cxia, cxial, cxiam, cxie, cxiel, cxies, cxio,
cxiom, cxiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn :
nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu.
Aldonante al la vortoj montraj la vorton "cxi", ni ricevas montron pli
proksiman; ekzemple : tiu (pli malproksima), tiu cxi (aux cxi tiu) (pli
proksima); tie (malproksime), tie cxi aux cxi tie (proksime). Aldonante
al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn :
kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn,
kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn
vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj);
ekzemple : tiama, cxiama, kioma, tiea, cxi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p.
(=kaj tiel plu).
20.
Lia kolero longe dauxris.--Li estas hodiaux en kolera humoro.--Li
koleras kaj insultas.--Li fermis kolere la pordon.--Lia filo mortis kaj
estas nun malviva.--La korpo estas morta, la animo estas senmorta. --Li
estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.--Li parolas, kaj lia
parolo fluas dolcxe kaj agrable.--Ni faris la kontrakton ne skribe, sed
parole.--Li estas bona parolanto.--Starante ekstere, li povis vidi nur la
eksteran flankon de nia domo.--Li logxas ekster la urbo.--La ekstero de
tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno.-- Li tuj faris, kion mi volis,
kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.--Kia granda brulo!
kio brulas?--Ligno estas bona brula materialo.--La fera bastono, kiu
kusxis en la forno, estas nun brule varmega.--Cxu li donis al vi jesan
respondon aux nean? Li eliris el la dormocxambro kaj eniris en la
mangxocxambron.--La birdo ne forflugis : gxi nur deflugis de la arbo,
alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton.--Por cxiu acxetita
funto da teo tiu cxi komercisto aldonas senpage funton da
sukero.--Lernolibron oni devas ne tralegxi, sed tralerni.--Li portas

rozokoloran superveston kaj teleroforman cxapelon.--En mia
skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.--Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol
liaj vangharoj.
21.
Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn
manierojn.--Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu
okupas sin je hxemio, estas hxemiisto.--Diplomatiiston oni povas
ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar
fiziko estas la nomo de la scienco mem.--La fotografisto fotografis min,
kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro.--Glaso de vino estas
glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso
da vino estas glaso plena je vino.--Alportu al mi metron da nigra drapo
(Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas
uzata por drapo).--Mi acxetis dekon da ovoj.--Tiu cxi rivero havas
ducent kilometrojn da longo.--Sur la bordo de la maro staris amaso da
homoj.--Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn.--Sur
la arbo sin trovis multe (aux
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 162
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.