mi ricevis duoblan pagon, t. e. (=tio estas) dek
frankojn.--Kvinoble sep estas tridek kvin.--Tri estas duono de ses.--Ok
estas kvar kvinonoj de dek.--Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux
frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aux da
frankoj).--Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux
tricent-sesdek-sesono de jaro.--Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam
duope.--Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin
atakantojn.--Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al
cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.--Tiu cxi libro havas sesdek
pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la
tutan libron en kvar tagoj.
9.
Mi legas.--Ci skribas (anstataux "ci" oni uzas ordinare "vi"),-- Li estas
knabo, kaj sxi estas knabino.--La trancxilo trancxas bone, cxar gxi estas
akra.--Ni estas homoj.--Vi estas infanoj.--Ili estas rusoj.--Kie estas la
knaboj?--Ili estas en la gxardeno.--Kie estas la knabinoj?--Ili ankaux
estas en la gxardeno.--Kie estas la trancxiloj?--Ili kusxas sur la
tablo.--Mi vokas la knabon, kaj li venas.--Mi vokas la knabinon, kaj sxi
venas.--La infano ploras, cxar gxi volas mangxi.--La infanoj ploras,
cxar ili volas mangxi.--Knabo, vi estas negxentila.--Sinjoro, vi estas
negxentila.--Sinjoroj, vi estas negxentilaj.--Mia hundo, vi estas tre
fidela.--Oni diras, ke la vero cxiam venkas.--En la vintro oni hejtas la
fornojn.--Kiam oni estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn.
10.
Li amas min, sed mi lin ne amas.--Mi volis lin bati, sed li forkuris de
mi.--Diru al mi vian nomon.--Ne skribu al mi tiajn longajn
leterojn.--Venu al mi hodiaux vespere.--Mi rakontos al vi
historion.--Cxu vi diros al mi la veron?--La domo apartenas al li. --Li
estas mia onklo, cxar mia patro estas lia frato.--Sinjoro Petro kaj lia
edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas (infanojn).
--Montru al ili vian novan veston.--Mi amas min mem, vi amas vin
mem, li amas sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem.--Mia frato diris
al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.--Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi
zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne
gardas.--Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo niaj
fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia
domo.--Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.--Mi lavis min
en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro.--La infano sercxis
sian pupon; mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.--Oni ne
forgesas facile sian unuan amon.
11.
Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj legas.--Vi skribas, kaj la
infanoj skribas; ili cxiuj sidas silente kaj skribas.--Hieraux mi renkontis
vian filon, kaj li gxentile salutis min.--Hodiaux estas sabato, kaj
morgaux estos dimancxo.--Hieraux estis vendredo, kaj post-morgaux
estos lundo.--Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris
al li plezuron.--Cxu vi jam trovis vian horlogxon? --Mi gxin ankoraux
ne sercxis; kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian horlogxon,
sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos.--Kiam mi venis al li, li dormis;
sed mi lin vekis.--Se mi estus sana, mi estus felicxa.--Se li scius, ke mi
estas tie cxi, li tuj venus al mi.--Se la lernanto scius bone sian lecionon,
la instruanto lin ne punus.-- Kial vi ne respondas al mi? Cxu vi estas
surda aux muta?--Iru for!-- Infano, ne tusxu la spegulon!--Karaj infanoj,
estu cxiam honestaj!-- Li venu, kaj mi pardonos al li.--Ordonu al li, ke
li ne babilu.-- Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.--Ni estu gajaj, ni
uzu bone la vivon, cxar la vivo ne estas longa.--Sxi volas danci. Morti
pro la patrujo estas agrable.--La infano ne cxesas petoli.
12.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo, staranta senmove.--Promenante sur
la strato, mi falis.--Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo
estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.--Al homo, pekinta senintence,
Dio facile pardonas.--Trovinte pomon, mi gxin mangxis.-- La falinta
homo ne povis sin levi.--Ne riprocxu vian amikon, cxar vi mem pli
multe meritas riprocxon; li estas nur unufoja mensoginto, dum vi estas
ankoraux nun cxiam mensoganto.--La tempo pasinta jam neniam
revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas.--Venu, ni atendas
vin, Savonto de la mondo.--En la lingvo "Esperanto" ni vidas la
estontan lingvon helpantan de la tuta mondo.--Auxgusto estas mia plej
amata filo.--Mono havata estas pli grava ol havita.--Pasero kaptita estas
pli bona, ol aglo kaptota.--La soldatoj kondukis la arestitojn tra la
stratoj.--Li venis al mi tute ne atendite.--Homo, kim oni devas jugxi,
estas jugxoto.
13.
Nun li diras al mi la veron.--Hieraux li diris al mi la veron.-- Li cxiam
diradis al mi la veron.--Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe
diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron). --Li diros al mi
la veron.--Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros al mi la veron (aux
li estos dirinta al mi la veron;
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.