Ce la koro de la tero | Page 9

Edgar Rice Burroughs
bato ne trafis min. La hurlado kaj dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun sxajnis esti tuj malantaux mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj ekrigardis cxirkauxen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton de la dirito, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la estajxo.
Cxirkauxis gxin kelkcent lupsimilaj bestoj--lauxsxajne sovagxaj hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis gxin de cxiu flanko kaj profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida besto kaj forkuris, antaux ol gxi povis trafi ilin per siaj piedegoj aux balae svingigxanta vosto.
Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj arbobrancxoj venis blekanta bando da homecaj estajxoj, kiuj evidente kurigis la hundaron antauxen. Laux cxiuj aspektoj ili okulfrape similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran hauxton, kaj iliaj trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom cxe la kapo, kiu klinigxis malantauxen tuj super la okuloj, lasante preskaux neniun frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol cxe homoj, kaj pli poste mi rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule--cxar ili kutimis logxi en arboj, kredeble. Malantauxe ili trenis longan, maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj piedojn.
Mi stumblante starigxis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovagxaj kreitajxoj cxesis timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj kaj kiam mi turnigxis por forkuri al la arboj por denove rifugxi inter la malsupraj brancxoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo.
Inter ili kaj la bestoj malantaux mi estis neniu vere elektinda alternativo, sed dum mi povis almenaux dubi pri la bonvenigo ricevota de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postcxasantoj.
Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la simiohomojn, kaj rifugxi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj estis tre proksimaj malantaux mi--tiel proksimaj, ke mi cxesis esperi savigxon de ili, sed jen unu el la estajxoj en la arbo super mi svingigxis malsupren, metante la kapon antauxen kaj tenante la voston ligita cxirkaux granda brancxo, kaj kaptante min sub la akseloj, svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster dangxeron.
Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili esploris miajn vestajxojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por eltrovi, cxu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete cxe fermita busxo.
Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj vestajxoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili eksxiris de sur mi la vestajxojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis mem surmeti la vestajxojn, sed ili ne estis suficxe lertaj por la tasko, do ili rezignis.
Intertempe, mi strecxis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun li unue rifugxis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo.
Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestajxoj, la kreitajxoj jxetis ilin teren, kaj havante po unu el ili ambauxflanke, kiu tenis min je la brako, ni ekmovigxis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj. Neniam antauxe aux poste mi spertis tian vojagxon--ecx nun mi ofte vekigxas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu acxa travivajxo.
De arbo al arbo la lertaj estajxoj saltis kiel sciuropteroj, dum malvarma sxvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn sube, en kiujn mi jxetigxus, se ecx nur unu el miaj portantoj mispasxus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian kapon. Kio okazis al Perry? Cxu mi iam revidos lin? Kion planas la duonhomaj estajxoj, en kies manojn mi falis? Cxu ili estas logxantoj de la sama mondo, en kiu mi naskigxis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi do estis? Mi ne forlasis la Teron--pri tio mi certis. Tamen, mi ankaux ne povis akordigi la viditajxojn kun la kredo, ke mi ankoraux estas en la mondo de mia naskigxo. Suspirante, mi cxesis pripensi la aferon.

3-a cxapitro
NOVAJ MASTROJ
Ni vojagxis sxajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro, antaux ol ni subite alvenis densan vilagxon, konstruitan en la superaj brancxoj de la arboj. Dum ni proksimigxis al gxi, mia eskortanto komencis sovagxe kriadi, kio tuj eligis respondon el la interno, kaj post momento, svarmo de estajxoj de la sama raso kiel niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo de freneze babilanta amaso. Mi estis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 59
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.