Ce la koro de la tero | Page 2

Edgar Rice Burroughs
de la blankuloj estas kvazaux memkompreneblajxo, kaj la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de antaux kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan mondrigardon kaj la socitipajn antauxjugxojn de siaj usonaj samtempuloj--kaj tiuj antauxjugxoj estas multloke kvazaux palpeblaj por legantoj.
En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas Cxe la koro de la Tero, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo gxis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaux milionoj da jaroj, sed ankaux civilize sxtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavajxo. La du novalvenintoj baldaux rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi gxin elsub la maharoj, venigante gxin al gxia lauxrajta loko pinte de la specioj.

ANTAUxPAROLO
Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos cxi tiun historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivajxo mia, en kiu, kirasite per naiva fido, mi sengxene rakontis gxian esencon al membro de la Regxa Geologia Societo okaze de mia lasta vojagxo al Londono.
Certe sxajnus al vi, kvazaux oni kaptis min cxe tiel abomena krimo kiel la sxtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] aux la venenado de la kafo de lia Mosxto la Regxo.
La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciigxis antaux ol mi atingis la duonon--nur tio savis lin de eksplodigxo--kaj miaj revoj pri honora membreco en la Societo, oraj medaloj kaj nicxo en la Glorhalo forvaporigxis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta tenigxo.
Sed mi kredas la historion, kaj ankaux vi kredus, kaj ankaux la klerulo de la Regxa Geologia Societo kredus, se vi ambaux povus auxdi gxin el la busxo de tiu viro, kiu rakontis gxin al mi. Se vi estus vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj, auxdinta la tonon de sincero en tiu mallauxta vocxo, sentinta la kortusxecon--ankaux vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon, kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li kunportis el la interna mondo.
Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, cxe la rando de la granda Sahara Dezerto. Li staris antaux kaprofela tendo meze de areto da daktilpalmoj cxe eta oazo. Araba tendaro kun ok aux dek tendoj staris proksime.
Mi estis en Afriko por cxasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimigxis al la punkto de verdajxo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano. Ekvidinte min, li rapidis antauxen por renkonti nin.
"Blankulo!" li ekkriis. "Lauxdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin rigardas, esperante, sed ankaux dubante, ke cxi-foje venas blankulo. Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?"
Kaj kiam mi respondis, li sxanceligxis kvazaux batite rekte sur la vizagxon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin apogi.
"Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi malpravas aux ke vi nur sxercas."
"Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus aux provus trompi nekonaton pri tia banalajxo kiel la dato?"
Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo.
"Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis apenaux pli ol unu!"
Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion--tiun, kiun mi kiel eble plej fidele ripetas, laux mia memoro, al vi.
Subnoto
[1] la Turo de Londono.

1-a cxapitro
AL LA ETERNAJ FAJROJ
Mi naskigxis en Connecticut[2] antaux proksimume tridek jaroj. Mia nomo estas David Innes. Mia patro estis ricxa minejposedanto. Li mortis, kiam mi estis deknauxjara. Laux lia testamento mi post la plenagxigxo ricevos lian tutan havajxon, kondicxe ke dum la antauxaj du jaroj mi diligente dedicxu min al la heredota granda firmao.
Mi faris cxion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia patro--ne pro la heredajxo, sed cxar mi amis kaj honoris mian patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, cxar mi volis ekkoni cxiun detalon de la negoco.
Tiam Perry interesis min pri sia inventajxo. Li estis maljunulo, kiu dedicxis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de mehxanika subtera borveturilo. Kiel distrajxon li studis paleontologion. Mi studis liajn planojn, auxskultis liajn argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon--kaj, konvinkite, mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan, praktikan borveturilon.
Mi ne klarigos nun la detalojn de gxia konstruo; gxi kusxas en la dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgaux vi eble volos rajdi tien por vidi gxin. Simple dirite, gxi estas sxtala cilindro cent futojn[4] longa, artikizita, por ke gxi tordigxu kaj turnigxu tra solida roko, se necese. Cxe
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 59
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.