sxangxoj kaj pelmelaj
realgxustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezajxoj, estis
spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita
sub ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, sxi ekvidis la hxaoson
laux nova angulo kaj ordo sxajnis ekmovigxi sur la malplenon. Se la
malnovaj procedoj sxangxigxis, sxia kazo sxangxigxis kun ili. Ankaux
sxi estis parto de la gxenerala realgxustigo, eta ero de la nova
kondutmodelo evoluigita en pli auxdacaj, pli liberaj akordoj. Cxar sxia
filino havis nenian punon por pagi, cxu ankaux sxi mem ne liberigxis
pro la sama influo? La ricxaj postlasitajxoj de juneco kaj gxojo jam
foriris. Sed cxu ne restis suficxe da tempo por kunigi novajn provizojn
da felicxo? Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke sxi
sentu. Li jam tuj vidis kiel la sxangxo en la situacio de la filino estigos
sxangxon en la koncepto de la patrino pri sxia aparta situacio. Preskaux
sxajnis--suficxe mirinde!--ke la malsagxeco de Leilino farigxis rimedo
por senkulpigi la malsagxecon de sxi mem.
* * * * *
Cxion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la
filina cxirkauxbrako. Malnature estis, preskaux terure, ekstari sur
stranga sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je
pentrajxoj, floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta
malkutima konfuzo ekvidi Leilinon, sencxapelan, ridantan, auxtoritatan,
dum stranga juna viro gxoje ehxadis sxian saluton kaj transkomunikis
sxiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon
kontrauxbrusten kaj auxdis la filinon diri kontrauxorelen "Cxio en ordo,
vi maljuna karulino!", cxiu cetera sento perdigxis en la profunda efekto
de bonfarto kiun estigis la nura cxirkauxbrako de Leilino.
La efekto restis ankoraux cxe sxi, varmigante sxiajn vejnojn kaj
tremetigante placxe sxian koron dum sxi supreniris al sia cxambro post
la tagmangxo. Iom limigite pro la cxeesto de vizitantoj, kaj ne tro
bedauxrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan
interparoladon" kun sia filino pri kiu sxi sentis sin iel tremete malpreta,
sxi retirigxis, pretekstante lacigxon, al la helluma luksa dormcxambro
en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono sxin kunpremi.
La cxambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el sxia Florenca
apartamenteto. Sed cxefe imponis al sxi ne la nivelo de ricxeco
sugestita per la vocxtono de sxia filino kiam sxi aludis la cxambron nek
la finpretigo kaj la komplekso de ties meblajxoj. Temis pri la aspekto
kiun la cxambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun la
perspektivo de la subfenestraj gxardenoj, tiu sxajna apartenado al
aparta "establajxo"--al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj kaj
precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo
elmontris ion ajn sugestantan pasion aux dangxeron. Ilia interrilataro
sxajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia
banksaldo.
Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon Lidkoton,
kiu havigis al sxi samtempe la plej profundan senton de sekureco por
Leilino kaj la plej fortan senton de antauxtimo pro sxi mem. Jes, estis
en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino io kiu premis.
Ido pravis. Sxia filino ne bezonis sxin. Leilino, en la momento de sia
unua cxirkauxbrako, senkonscie pravigis la fakton uzante la saman
frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la cxapeloj. "Cxio estas
en ordo, vi maljuna karulino!" sxi diris. Kaj sxia patrino sidis sole,
penadante sin situigi en la novan aferarangxon bildigitan de tia certeco.
Sxia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia sxangxigxo jam
estis alvenonta, kial gxi ne alvenis pli frue? Jen sxi estis, virino ne
ankoraux maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia
vivo la sxtelprenon de la felicxo kiun la samagxulinoj de sxia filino
jugxis ilia meritajxo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Sxi
havigis al si kion sxi deziris sed la acxetprezo estis tro alta. Necesis al
sxi pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke
gxi valoras tiom sed ne plu. Sxi konis la angoron kiun sentas virino
vidinte la viron amatan de sxi malkovri tion pli frue ol sxi kaj leginte la
malkovron en liaj okuloj. Estis parto de sxia historio kiun dum longa
pasinta tempo sxi ne kuragxis pripensi. Cxiam sxi cxirkauxiradis
grandapasxe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam sxi vidis la junulon
stratetagxe, apartenantan tiel malferme kaj gxoje al Leilino, stuporigis
sxin la sensenca malsxparo de sxia aparta aventuro kaj tordis sxin la
ironia percepto ke la sukceso aux malsukceso de la plej profundaj
homaj spertoj povas dependi de hazarda kronologio.
Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al sxi. "Mi elektis opinii
ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis sxin tio. Por
cxiuj ceteraj sxia kazo estis jam de longe fermita. Finita estis
skribacxita cxie sur sxi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis.
Kaj kion fari
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.