Aliaj Tempoj | Page 7

Edith Wharton
jam foriris. Sed cxu ne restis suficxe da tempo por kunigi novajn provizojn da felicxo? Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke sxi sentu. Li jam tuj vidis kiel la sxangxo en la situacio de la filino estigos sxangxon en la koncepto de la patrino pri sxia aparta situacio. Preskaux sxajnis--suficxe mirinde!--ke la malsagxeco de Leilino farigxis rimedo por senkulpigi la malsagxecon de sxi mem.
* * * * *
Cxion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina cxirkauxbrako. Malnature estis, preskaux terure, ekstari sur stranga sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentrajxoj, floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima konfuzo ekvidi Leilinon, sencxapelan, ridantan, auxtoritatan, dum stranga juna viro gxoje ehxadis sxian saluton kaj transkomunikis sxiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon kontrauxbrusten kaj auxdis la filinon diri kontrauxorelen "Cxio en ordo, vi maljuna karulino!", cxiu cetera sento perdigxis en la profunda efekto de bonfarto kiun estigis la nura cxirkauxbrako de Leilino.
La efekto restis ankoraux cxe sxi, varmigante sxiajn vejnojn kaj tremetigante placxe sxian koron dum sxi supreniris al sia cxambro post la tagmangxo. Iom limigite pro la cxeesto de vizitantoj, kaj ne tro bedauxrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan interparoladon" kun sia filino pri kiu sxi sentis sin iel tremete malpreta, sxi retirigxis, pretekstante lacigxon, al la helluma luksa dormcxambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono sxin kunpremi. La cxambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el sxia Florenca apartamenteto. Sed cxefe imponis al sxi ne la nivelo de ricxeco sugestita per la vocxtono de sxia filino kiam sxi aludis la cxambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblajxoj. Temis pri la aspekto kiun la cxambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun la perspektivo de la subfenestraj gxardenoj, tiu sxajna apartenado al aparta "establajxo"--al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj kaj precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo elmontris ion ajn sugestantan pasion aux dangxeron. Ilia interrilataro sxajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia banksaldo.
Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon Lidkoton, kiu havigis al sxi samtempe la plej profundan senton de sekureco por Leilino kaj la plej fortan senton de antauxtimo pro sxi mem. Jes, estis en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino io kiu premis. Ido pravis. Sxia filino ne bezonis sxin. Leilino, en la momento de sia unua cxirkauxbrako, senkonscie pravigis la fakton uzante la saman frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la cxapeloj. "Cxio estas en ordo, vi maljuna karulino!" sxi diris. Kaj sxia patrino sidis sole, penadante sin situigi en la novan aferarangxon bildigitan de tia certeco.
Sxia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia sxangxigxo jam estis alvenonta, kial gxi ne alvenis pli frue? Jen sxi estis, virino ne ankoraux maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo la sxtelprenon de la felicxo kiun la samagxulinoj de sxia filino jugxis ilia meritajxo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Sxi havigis al si kion sxi deziris sed la acxetprezo estis tro alta. Necesis al sxi pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke gxi valoras tiom sed ne plu. Sxi konis la angoron kiun sentas virino vidinte la viron amatan de sxi malkovri tion pli frue ol sxi kaj leginte la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de sxia historio kiun dum longa pasinta tempo sxi ne kuragxis pripensi. Cxiam sxi cxirkauxiradis grandapasxe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam sxi vidis la junulon stratetagxe, apartenantan tiel malferme kaj gxoje al Leilino, stuporigis sxin la sensenca malsxparo de sxia aparta aventuro kaj tordis sxin la ironia percepto ke la sukceso aux malsukceso de la plej profundaj homaj spertoj povas dependi de hazarda kronologio.
Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al sxi. "Mi elektis opinii ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis sxin tio. Por cxiuj ceteraj sxia kazo estis jam de longe fermita. Finita estis skribacxita cxie sur sxi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis. Kaj kion fari se realigxus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en ordo" de Leilino auxgurus la "en ordo"-n de sxi mem?
Gxis nun, kompreneble, maleblis antauxscii. Sxi jam imagis, efektive, enirinte la mangxcxambron antaux la tagmangxo, ke tro subita silento surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn junajn virinojn kaj la lantajn golfsxtrumphavajn junajn virojn. Cxiuj akceptis sxin dece, kun tiu speco de sxtonigita deco kiu povas esti aux agnosko pri agxo aux protesto pri sendisciplino. Sed laux ili, kompreneble, sxi devas esti maljunulino cxar sxi estas la patrino de Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura cxeesto
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 18
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.