Aliaj Tempoj | Page 6

Edith Wharton
kaj neatendite, li starigis la proponon denove, cxi-foje senpere, kaj en tia formo ke sxi ne povis gxin eviti; bazante la restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, laux propra elmontrado sxia, sxia cxefa argumento kontraux gxi ne plu ekzistis.
"Vi diras al mi ke Leilino estas felicxa. Se sxi estas felicxa, sxi ne bezonas vin--ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antauxe. Vi deziris, mi scias, esti cxiam atingebla, libera kaj disponebla se subite sxi petus vin alveni sxin aux alvenus enaziligxi cxe vi. Mi komprenis tion--tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron cxar mi konsciis gxin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion mi komprenis suficxe bone, elprofiti tian gxojon kian havigintus al vi kunvivado kun mi dum sxi estis malfelicxa kaj, kiel vi sxin imagis, malhavanta la esperon sin liberigi. Ecx tiam mi ne havis la saman senton pri tio kiel vi. Mi komprenis pli bone ol vi la evoluantan etoson cxi tie. Sed antaux dek jaroj la sxangxigxo ankoraux ne okazis kaj mi maldisponis la kapablon vin konvinki pri ties alveno. Tamen mi imagis cxiam la eblon ke Leilino ne jugxu sian kazon finarangxita pro kio mi elektis opinii ke ankaux nia kazo ankoraux ne finarangxis. Permesu ke mi dauxre opinii tiel, almenaux gxis vi vidos sxin kaj konfirmos per propra rigardo kion diras al vi Suzino Suferno."
III
Lauxlonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris al sxi dum ilia kvarhora fugxado al la montetaro, tiu peto de Ido ade revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Sxi ankoraux ne sciis kion senti rilate al ties influo sur sxian apartan sorton, sed la peto estis io sur kion sxiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da novaj efektoj kaj sxi estis nedireble gxoja ke li diris kion li diris kaj gxin diris en tiu aparta momento. Tio helpis sxin alkrocxi solide al sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj kiujn elversxis sur sxin la parolado de sxia kuzino.
Laux la progreso de la vojagxo la komunikajxoj de Frauxlino Suferno pli kaj pli eksterordinarigxis. Sxi kondutis kiel cxicxerono pretiganta la menson de sensperta vojagxanto por la mirindajxoj baldaux eksplodontaj sur gxin.
"Vi ne rekonos Leilino. Sxi remuntigis siajn perlojn. Johano Sargxento pentros sxin. Ho, kaj sxi petis ke mi diru al vi ke sxi esperas ke vi ne maltoleros esti iom kunpremata dum la semajnfino. La domon konstruigis la patro de Vilburo, vi scias, kaj gxi estas iom malnovmoda--gxi havas nur dek porgastajn dormcxambrojn. Kompreneble tio estas malgranda afero rilate al tio kion ili intencas fari. Ilia propono estas konservi la nunan domon kiel alon. Sxi petis ke mi klarigu--sxi ege bedauxras la malpovon disponigi al vi apartan saloneton en la komenco. Ili konsideras Egiption por la venonta vintro escepte, kompreneble, se Vilburo ricevos sian komision. Ho, cxu sxi ne skribis al vi pri tio? Nu, li deziras Romon, vi scias--la duan sekretariecon. Aux, anstatauxe, li deziris Anglion. Sed Leilino insistis ke, se ili iros eksterlanden, sxi postulas esti proksime al vi. Kaj kompreneble tio kion sxi diras havas legxan forton. Ho, ili ege deziras ricevi gxin. Vi komprenu, la onklo de Horaco estas en Kabineto--ia adjunkta sekretario--kaj miaopinie li disponas ege influajn rilatojn--"
"Cxu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo," interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la frivola lingvouzado de Frauxlino Suferno.
"Cxu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontrauxstarigas ilin, mi certigu vin. Ekde la anonco pri la fiancxigxo de Horaco--cxu vi ne sciis ke Horaco fiancxigxis? Nu, li edzigxas kun unu el la filinoj de Episkopo Torburjo: la rugxharulino verkinta la romanon kiun cxiuj priparolas: Cxi Tiu Karno Mia. Ili geedzigxos en la katedralo. Kompreneble, Horaco rajtas, cxar estis Leilino kiu--sed, kiel mi diras, ne estas la plej eta rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo."
La pensadoj de S-rino Lidkoto refugxis al tio kion sxi diris al Ido la antauxan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antauxe mi ne okupis grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj sxangxoj kaj pelmelaj realgxustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezajxoj, estis spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, sxi ekvidis la hxaoson laux nova angulo kaj ordo sxajnis ekmovigxi sur la malplenon. Se la malnovaj procedoj sxangxigxis, sxia kazo sxangxigxis kun ili. Ankaux sxi estis parto de la gxenerala realgxustigo, eta ero de la nova kondutmodelo evoluigita en pli auxdacaj, pli liberaj akordoj. Cxar sxia filino havis nenian punon por pagi, cxu ankaux sxi mem ne liberigxis pro la sama influo? La ricxaj postlasitajxoj de juneco kaj gxojo
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 18
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.