Tri Noveloj

Nathaniel Hawthorne
ᨶ
Tri Noveloj by Nathaniel Hawthorne

The Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj by Nathaniel Hawthorne
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org/license

Title: Tri Noveloj
Author: Nathaniel Hawthorne
Release Date: April 20, 2007 [Ebook #21194]
Language: Esperanto
Character set encoding: ISO 8859-1
***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ***

Tri Noveloj
by Nathaniel Hawthorne

Edition 1, (April 20, 2007)

Unua Eldono: Oktobro 1998
Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"DR. HEIDEGGER'S EXPERIMENT"
"THE MINISTER'S BLACK VEIL"
"YOUNG GOODMAN BROWN"
Copyright 1998 Edwin P. Grobe for the English-to-Esperanto translations

TABLE OF CONTENTS
LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO JUNA BONULO BRAUNO

LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO
Foje tiu ege aparta viro, maljuna D-ro Hejdegero, invitis kvar respektindajn geamikojn kunveni ce li en lia studkabineto. Tri el ili estis blankbarbaj gentlemanoj: S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo, kaj S-ro Gaskojno. La kvara estis velkinta gentlemanino nomiganta Vidvino Vajkerlio. Ciuj estis malgajaj maljunaj estuloj spertintaj diversajn malbonsancojn kaj kies plej granda malbonsanco estis devi baldau entombigi. S-ro Medborno, en antaua, pli vigla ago, estis sukcesa komercisto, tamen cion perdis rezulte de malbonsenca spekulado kaj nun vivis ne multe pli bone ol almozulo. Kolonelo Kiligruo malsparis siajn plej bonajn jarojn kaj siajn sanon kaj monon sin provizante per pekaj plezuroj naskigintaj idaron da doloroj, ekzemple, podagro, kaj diversaj ceteraj turmentoj korpaj kaj animaj. S-ro Gaskojno estis ruinigita politikisto kaj fifamulo; almenau tia li estis gis kiam forpasinta tempo kvazau lin entombigis foran distancon disde la konscio de la aktuala generacio, lin igante senfama anstatau fifama. Rilate al Vidvino Vajkerlio, la tradicio raportas ke si estis ege bela virino en sia juneco. Dum longa lastatempo tamen si vivis en profunda izolado pro kelkaj skandalaj rakontoj antaujugigintaj kontrau si la altrangularon de la urbo. Menciinda fakto estas tio ke ciu el tiuj estimataj maljunuloj--S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo kaj S-ro Gaskojno--estis antaue amkandidatoj de Vidvino Vajkerlio kiuj pretis tranci sianome la gorgon unu de la alia. Kaj antau ol daure rakonti mi nur tion atentigu ke kelkfoje oni jugis D-ron Hejdegeron kaj liajn kvar gastojn iom preterbonsencaj: kondico ofte okazanta ce maljunuloj kiam ilin maltrankviligas nunaj genoj au malgojaj memorajoj.
"Miaj karaj longtempaj geamikoj," diris D-ro Hejdegero, indikante pergeste ke ili sidigu. 'Mi bezonas vian helpon por unu el tiuj eksperimentetoj per kiuj mi distrigas ci-tie en mia kabineto."
Se ciuj tiurilataj raportoj veras, la kabineto de D-ro Hejdegero estis ege stranga ejo. Gi estis malhela malnovmoda cambro ornamita per araneajoj kaj aspergita de antikva polvo. Cirkau la muroj staris pluraj kverkaj librosrankoj kies malsupraj bretoj plenigis je vicoj da gigantaj foliantoj kaj nigraliteraj kvartoj dum la supran plenigis etaj pergamenkovrilaj dozavoj. Sur la centra librosranko staris bronza busto pri Hipokrato kiun, lau kelkaj autoritatuloj, D-ro Hejdegero kutimis konsulti dum ciuj malfacilaj medicinaj kazoj. En la plej malhela angulo de la cambro staris alta, mallarga, kverka vestosranko kies pordo duonapertis kaj en kiu sendube kasigis skeleto. Inter du el la librosrankoj pendis spegulego, elmontrante altan kaj polvan surfacon ene de malbriliginta ora kadro. Inter multaj mirindaj rakontoj raportitaj pri tiu spegulo nombrigis tiu hipotezanta ke interne de gia kadrospaco logas la spiritoj de ciuj mortintaj klientoj de la doktoro kaj ke kiam li enrigardas gin tiuj lastaj reciproke fiksrigardas el gi lian vizagon. La kontrauan flankon de la cambro ornamis tutkorpa portreto pri juna virino vestita en la paliginta grandiozeco de silko, sateno kaj brokajo kaj kies vizago estis tiel paliginta kiel sia robo. Antau cirkau duonjarcento D-ro Hejdegero estis edzigonta kun la juna fraulino kiu tamen, ekspertinte ioman malsanigeton, glutis medikamenton preskribitan far la amanto kaj mortis en la nupta nokto. Restas mencii la plej interesan kuriozajon de la kabineto: pezegan folivolumon, binditan en nigra ledo, kun enormaj argentaj agrafoj. Neniaj literoj aperis sur la dorso kaj neniu certis pri la titolo de la libro. Tamen ciuj supozis gin esti libro pri magio. Foje, kiam cambristino levis la libron por forbrosi la polvon, la skeleto ekklakis en la sranko, piedo de la bildigita fraulino eliris la portreton kaj surpasis la plankon, kaj pluraj vizagacoj ekmontrigis elrigardante la spegulon. Samtempe la latuna kapo de Hipokrato kuntiris la brovojn kaj diris: "Sindetenu!"
Tia estis la kabineto de D-ro Hejdegero. En la somera posttagmezo de nia rakonto, ronda ebonnigra tableto staris en la mezo de la cambro, surportante belforman kaj belartan vazon de tajlita vitro. La sunlumo trairis la fenestron, inter la pezaj festonoj de du paligintaj damaskaj kurtenoj, kaj transfalis senpere tiun vazon. Rezulte, milda pompo reflektigis de gi sur la cindrokolorajn vizagojn de la kvin maljunaj cirkausidantoj. Staris sur la tablo ankau kvar campanglasoj.
"Miaj karaj longatempaj geamikoj," ripetis D-ro Hejdegero, "cu mi rajtas peti vian helpon por efektivigi ege interesan eksperimenton?"
Nu, D-ro Hejdegero estis ege stranga maljuna sinjoro kies orginaleco jam estigis nukleo
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 20
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.