longatempaj geamikoj," ripetis D-ro Hejdegero, "cu mi
rajtas peti vian helpon por efektivigi ege interesan eksperimenton?"
Nu, D-ro Hejdegero estis ege stranga maljuna sinjoro kies orginaleco
jam estigis nukleo de mil fantaziaj rakontoj. Pluraj el tiuj fabeloj, mi
hontigu tion konfesante, fontas eble el mia propra verdiremo kaj se iuj
ajn teksteroj de la nuna rakonto konsternas la kredpovon de la leganto,
mi bonvole konsentu fi-nomigi "mensogfabrikanto".
Kiam la kvar gastoj de la doktoro lin audis priparoli sian proponitan
eksperimenton, ili atendis nenion pli mirindan ol musomortigon en
aerpompilo au araneajkontrolon per mikroskopo au similan
sensencajon per kiu li konstante kaj kutime genetis siajn geamikojn.
Sed sen atendi respondon D-ro Hejdegero lampase transiris la cambron
kaj revenis portante la saman pezegan, en nigra ledo binditan folion kiu
lau generala onidirado estis magilibro. Dekrocinte la argentajn agrafojn,
li malfermis la volumon kaj de inter ties nigraliteraj pagoj eltiris rozon,
au ion kiu antaue estis rozo, kvankam la verdaj folioj kaj karmezinaj
petaloj nun brunigis kaj la antikva floro sajnis preta pulvorigi en la
doktoraj manoj.
"Tiu-ci rozo," diris D-ro Hejdegero, suspirante, "tiu sama velkinta kaj
dispeciginta planto, floris antau kvindek kvin jaroj. Gin donacis al mi
Silvino Vardo, kies portreto pendas jene. Kaj mi intencis gin porti
surbruste okaze de nia geedzigo. Dum kvindek kvin jaroj mi konservis
gin trezore inter la folioj de malnova libro. Nu cu eblas viaopinie ke tiu
duonjarcenta rozo iam refloru?"
"Sensencajo!" diris Vidvino Vajkerlio, kun malbonhumora kapsancelo.
"Pli bone estus demandi cu povas iam reflori la faltiginta vizago de
maljunulino?"
"Spektadu!" respondis D-ro Hejdegero.
Li malkovris la vazon kaj jetis la rozon en la tie enhavatan akvon. Unue,
la floro ripozis malpeze sur la surfaco de la likvajo, sajnante ensorbi
nenian humidecon. Baldau tamen komencis videbli malkutima sangigo.
La premrompitaj kaj sekigitaj petaloj ekmovigetis, alprenis pli helan
karmezinkoloreton, kvazau la floro reanimigis el mortsajna dormado.
La maldika tigo kaj foliarbrancetoj verdigis. Jen estis la duonjarcenta
rozo, aspektante tiel frese kiel tiam kiam Silvino Vardo unue gin
donacis al sia amanto. Gi estis evidente en la komenca etapo de
plenflorigo car kelkaj el giaj delikataj rugaj folioj krispigis cirkau ties
malseka flornodo, ene de kiu briletis du-tri roseroj.
"Tio estas certe belega trompajo," diris la amikoj de la doktoro, sed iom
senatente car ili jam spektis pli grandajn miraklojn okaze de magiistaj
prezentadoj. "Ni petu, kiel gi efektivigis?"
"Cu neniam vi audis pri Juneco-Fonto?" demandis D-ro Hejdegero.
"Tiu kiun sercis Ponco De Leono, la Hispana aventuristo, antau du-tri
jarcentoj?"
"Sed cu iam Ponco De Leono gin malkovris?" demandis Vidvino
Vajkerlio.
"Ne," respondis D-ro Hejdegero, "car neniam li gin sercis en la gusta
loko. La fama Juneco-Fonto, se mi ne eraras, situas en la suda parto de
la Florida duoninsulo, ne malproksime disde Lago-Makako.
Superombras gian fontejon pluraj gigantaj magnolioj kiuj, kvankam
jarcentaragaj, aspektas tiel frese kiel violoj pro la kvalitoj de tiu
mirinda akvo. Konato mia, prikonsciante mian scivolemon pri tiaj
aferoj, sendis al mi tion kion vi vidas en la vazo."
Kolonelo Kiligruo tusetis, kredante nenian vorton de la raporto de la
doktoro. "Kaj kiun efikon tiu likvajo povas estigi en la homa korpo?"
"Vi jugu proprapersone, estimata Kolonelo," respondis D-ro Hejdegero.
"Kaj vi ciuj, respektataj geamikoj miaj, bonvolu vin provizi per tiom da
tiu admirinda likvajo kiel vi bezonos por reflorigi en vi la junecon.
Miaflanke, maljuniginte tiel malfacile, mi sentas nepre nenian urgon
rejunigi. Kun via permeso tial mi kontentigos spektante deflanke la
progreson de la eksperimento."
Dum li parolis D-ro Hejdegero plenigis la kvar campanglasojn je
Juneco-Fonto-akvo. Lauaspekte, gi estis impregnita je eferveska gaso
car etaj globetoj supreniris konstante el la glasofundoj kaj eksplodetis
cesurface en argenta sprucajo. Pro tio ke la likvoro difuzis placan
parfumon, la maljunuloj supozis gin enhavi afablajn kaj komfortajn
kvalitojn. Kaj kvankam ili tre pridubis ties rejunigpovon, ili emis tuj
gin trinki. D-ro Hejdegero petis tamen ke ili prokrastu kelkajn
momentojn sian partoprenon en la eksperimento.
"Antau ol trinki, respektindaj geamikoj miaj," li diris, "dece estus ke,
bazante viajn elektojn sur viaj jam longaj vivospertoj, vi estigu kelkajn
generalajn regulojn por vin gvidi dum vi trapasos duan fojon la
dangerojn de la juneco. Konsideru kiel peke kaj honte estus, kun viaj
apartaj avantagoj, ne farigi modeloj pri virto kaj sageco por ciuj junuloj
de nia epoko!"
La kvar respektindaj geamikoj de la doktoro respondis nur per mallauta
kaj tremanta ridado. Primokinda estis la ideo ke, prikonsciante kiel
proksime rimorso postsekvas la pasojn de eraro, ili povus iam ajn
denove devojigi.
"Tial, trinku!" diris la doktoro, riverencante. "Mi gojas esti tiel bone
elektinta la studobjektojn de mia eksperimento."
Per sanceligemaj manoj ili levis la glasojn kontraulipen. La magian
likvoron, se verfakte gi posedis tiajn virtojn kiajn D-ro Hejdegero
atribuis al gi, oni ne povintus disdoni al kvar homoj pli veeme gin
bezonantaj. Ili aspektis kvazau ili neniam antaue prikonsciis kio estas
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.