etendintaj kvazauan kaptoreton lau lia irvojo.
Tempofine li atingis la lokon kie antaue la ravino eniris la klifojn en la direkto al la amfiteatro sed restis tie neniaj indikajoj pri tia malfermajo. La rokoj estigis altan nepenetreblan muron super kiu la kaskado alvenis falante en tavolo da pluma saumo, trafante malsupre largan profundan basenon nigrigitan per la ombroj de la cirkauanta arbaro. Ci-tie tial necesis ke Ripo haltu. Denove li alvokis voce kaj fajfe sian hundon. Respondis al li nur la grakado de aro da senokupaj korvoj, distrigante alte en la aero super seka arbo apudstaranta sunan klifegrandon kaj kiuj, sekuraj en sia altejo, sajnis malsuprenrigardi kaj primoki la konfuzon de la malbonsanca viro.
Kion fari? La mateno forpasadis kaj Ripo ege malsatis car mankis al li iu ajn matenmango. Li malgojigis pro la perdo de hundo kaj pafilo. Li timegis renkonti sian edzinon. Sed ne decas ke homo malsatmortu en la montaro. Li skuis la kapon, sursultrigis la rustan armilon kaj, korsuferante pro geno kaj anksieco, ekhejmeniris.
Dum li alproksimigis la vilagon li renkontis plurajn homojn sed rekonis neniajn. Tio lin surprizis car li opiniis koni ciujn tiuregionanojn. Cetere, ili vestigis malsammode kiel lia kutimo. Ciuj lin fiksrigardis reciproke surprizite kaj senescepte frotis la mentonon lin ekvidinte. La konstanta ripetado de la gesto instigis Ripon senatente gin imiti, post kio li ekkonsciis, mirindege, ke lia barbo aktuale plilongigis je unu piedo.
Nun li jam eniris la antaukvartalojn de la vilago. Aro da strangaj geknaboj lin postkuris, kriegante primokante, indikante perfingre lian grizan barbon. Aldone la hundoj, neniun el kiuj li identigis kiel antauan konatajon, postbojis lin dum li preterpasis. La vilago mem sangigintis. Gi estis pli granda kaj pli dense enlogata. Aperis logdomvicoj kiujn li neniam antaue vidis. Malaperintis aliaj domoj kiujn antaue li frekventis. Super la pordoj estis skribitaj strangaj nomoj. Ce la fenestroj elmontrigis strangaj vizagoj. Cio strangis.
Sian menson li nun malfidis. Li komencis dubi cu li kaj la cirkauanta mondo ne estas sorcitaj. Certe tiu-ci estas lia denaska vilago kiun li forlasis nur hierau. Jen elstaras Katskila Montaro. Jen mezdistance preterfluas la argenta Hudsono. Jen situas ciu monteto, ciu valeto precize same kiel ciam antaue. Ripo ege perpleksigis. "Tiu hierauvespera flakono," li pensis, "malfelice konfuzis mian kompatindan kapon!"
Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li alproksimigis kun silenta miro, atendante ciun momenton audi la stridan vocon de Sinjorino Van-Vinklo. Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponigis: la tegmento enfalis; la fenestroj disigis; la pordoj discarnirigis. Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel Lupo kauracis proksime al gi. Ripo alvokis la beston launome, sed tiu knaris, vidigis la dentojn kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "Ec mia hundo," suspiris la malbonsanca Ripo, "min forgesis!"
Li eniris la domon, kiun, verdire, Sinjorino Van-Vinklo ciam antaue enbonordigis. Gi estis malplena, mizera, versajne forlasita. Tiu dezerteco venkis ciujn geedzajn timojn liajn. Laute li alvokis siajn edzinon kaj infanojn. Dummomente lia voco sonigis la solecajn cambrojn. Tiam denove cio silentis.
Haste li eliris la domon kaj ege rapide survojigis en la direkto al sia antaua distrigejo, la vilaga gastejo. Ankau tiu malestis. Anstatauis gin disfalema ligna konstruajego kun gapantaj fenestregoj el kiuj kelkaj estis rompitaj kaj riparitaj per malnovaj capeloj kaj subjupoj. Super la pordo estis pentritaj la vortoj: "Unio-Hotelo, de Jonatono Dolitlo". Anstatau la arbego antaue ombradinta la antikvan trankvilan Nederlandan gastejeton nun elstaris tie alta nuda stango suprekronita de iu similanta rugan dormcapon kaj malsuprenpendante de kiu flirtadis flago sur kiu estis desegnita malkutima kunigajo da steloj kaj strioj. Tio cio strangis kaj malkompreneblis.
Sur la signo tamen li rekonis la rubenrugan vizagon de Rego Georgo sub kiu li tiel ofte antaue fumis trankviligan pipon. Sed ec tiu-ci kurioze metamorfozigintis. La rugan mantelon anstatauis blu- kaj camkolorajo. Ne sceptron sed glavon retenis la mano. Deklivangulan capelon portis la kapo. Sube, pentrite en grandaj literoj, aperis la nomo: GENERALO VASINGTONO.
Laukutime cirkau la pordo homamaso kunpremigis sed Ripo rekonis nenian vizagon. Sajne la karaktero mem de la homoj sangigis. Gi havis aktivan, okupatan, disputeman kvaliton anstatau la kutimaj flegmo kaj dormema trankvilo. Vane li sercis la sagan Nikolaon Vederon, kun lia larga vizago, duobla mentono kaj bela longa pipo, eligantan ne sencelajn diskursojn sed tabakajn fumnubojn. Vane li sercis Van-Bumelon, la lernejestron, dise informantan pri la enhavajo de malnovega jurnalo. Anstataue maldika galulo, kun posoj plenigitaj je flugfolioj, bombastadis fervore pri civitanrajtoj, elektoj, kongresanoj, libereco, Bunker-Monteto, herooj de sepdek ses kaj aliaj vortoj kiuj konsistigis por la mistifikita Sinjoro Van-Vinklo nepre Babelan jargonon.
La aspekto de Ripo, kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia kruda vestajaro kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj cekalkane baldau atentigis la tavernajn politikistojn. Ili cirkauamasigis lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de kapo al piedo. La oratoro alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis "por kiu partio li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.